Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE) estas organizata je du niveloj :
- Je eŭropa nivelo ekzistas federacio kun sidejo en Strasburgo, proksime de la Eŭropa Parlamento.
- Je nacia nivelo ekzistas partia asocio (aŭ kontaktuloj) en laŭeble ĉiu lando de la Eŭropa Unio. Vidu la apudajn landojn.
La landaj asocioj kuniĝas en la federacio. La membroj de la landaj asocioj estas aŭtomate membroj de la federacio. Ankaŭ unuopuloj povas membriĝi en la federacio.
Kiu ne membras en landa asocio, povas membriĝi rekte en la federacio.
Tiucele klaku al la dekstra membriĝ-formularo, printu, plenigu kaj sendu ĝin. Eblas mondonaci al la konto menciita en la paĝo Kontakti EDE.
La diskutgrupo de la federacio (dissendolisto nur en Esperanto) estas : groups.google.com/group/ede-eu
La federacio fondiĝis la 21an de oktobro 2003 kun ĉi tiu statuto. La lasta ĝenerala membrokunveno (jen protokolo) de la federacio okazis la 18an de aprilo 2010 kaj elektis la sekvajn membrojn de la Administra Konsilio :
- Bertrand HUGON : prezidanto
- Eŭgen MACKO : vic-prezidanto, konsilisto pri Germanujo kaj orientaj landoj
- Fabien TSCHUDY : sekretario
- Elisabeth BARBAY : vic-sekratario
- Bert SCHUMANN : kasisto, konsilisto pri internaciiĝo kaj retejo
- Alfred SCHUBERT, Germanujo
- Andrea RUZICSKA, Hungarujo
- Balázs WACHA, Hungarujo
- Bruno SCHMITT, konsilisto pri financoj
- Guillem GÓMEZ BLANCH, politika konsilisto
- Konrad GRAMELSPACHER, Germanujo
- Renato CORSETTI, redaktanto de la politika programo
- Thierry SALOMON, Hungarujo
Eksa alvoko al kandidatiĝo
La lasta ĝenerala asembleo okazis la 18an de aprilo 2010, ĝi prezentis la agadan kaj financan raporton de la federacio EDE kaj ŝanĝis la konsiston de la estraro kaj administra konsilio. Jen la eksa alvoko por kandidatiĝo.






![[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}](IMG/png/ede-informilo-20071226-page1.png)


