Hejmpaĝo > Nos actions 2022 > 2010 - 2014 > Eŭropa seminario dum itala E-kongreso en Torino [2011-08-20/27]

Eŭropa seminario dum itala E-kongreso en Torino [2011-08-20/27]

lundo 17a januaro 2011

La 78a Itala Kongreso de Esperanto okazis en Torino, Italujo, de la 20 ĝis la 27a de aŭgusto 2011. Ĝia kongresa temo estis « Kaj nun ni estu Eŭropanoj ! ». Jen la retejo.

Sub la kongresa temo okazis seminario subvenciata de Eŭropa Konsilantaro kadre de la Projekto Daŭra Lernado, subprojekto Grundtvig, sekve 20 eksterlandaj partoprenantoj al ĝi ricevis kontribuon al la kongresaj kostoj. Jen la retejo.

La seminarion gvidis s-ro Bertrand Hugon, sekretario de la federacio EDE. Ĉi-sekve la skiza programo de la kvin-taga seminario. Post tiu programo legu resumon.

Tago unua, dimanĉon 14h30/15h30 : historio de Eŭropa Unio, de la vizio de patro-fondintoj ĝis la nunaj traktatoj. Tio estas tre grava ĉar tro ofte esperantistoj ne komprenas kio estis konstruita kaj pro tio ne vere vidas kion ili povus plukonstrui.

Tago dua, lundon 09h/12h : koncizega historio de demokratio. Apartan atenton mi dediĉos al la atena demokratio de la Va kaj IVa jarcentoj antaŭ Kristo. Survoje al la nuna situacio en EU mi pritraktos ne nur la anglan, francan kaj usonan revoluciojn sed ankaŭ interesajn spertojn en la Venecia kaj Florenca respublikoj.

Tago tria, mardon 09h/12h : pri kultura kaj lingva diverseco. Per siaj demandoj la partprenantoj verŝajne komprenos, ke ne eblas igi Eŭropan Union demokratia. Tiam la granda tento estas kunfandi la jamajn popolojn en unu, kie povus ekzisti demokratio. Por eviti tiun eraron estas interese aŭdi kion diras homaj sciencoj pri tiu problemo.

Tago kvara, ĵaŭdon 09h/12h : kaj nun ni estu eŭropanoj. En tiu tago mi jam lasos pli da iniciativo al la partoprenantoj en la debatoj, ne nur por paroli pri la malfacila temo de la identecoj, sed ankaŭ por superrigardi la movadojn prieŭropajn en kiuj esperantistoj povas agadi. Tiam mi kompreneble prezentos la agadon de EDE (Eŭropo Demokratio Esperanto).

Tago kvina, vendredon 09h/12h : politiko estas kampo de agado. La partoprenantoj dividos sin en laborgrupojn laŭ la interesoj. Ni povas imagi ekzemple unu grupon, kiu proponos iajn kongresajn rezoluciojn, dum aliaj pripensos kaj pridiskutos agad-projektojn, ĉu naciskalajn ĉu eŭroposkalajn.

Resumo

- La seminario "… kaj nun ni estu eŭropanoj" okazis en Torino de la 21a
ĝis la 26a de aŭgusto kun partoprenantoj el dek landoj. Kvankam ĝi
havis ĉefe edukan celon laŭ la programo Grundtvig de Eŭropa Komisiono,
ĝi estis ankaŭ okazo por pripensi la estontecon de Eŭropo.

- Estas malfacile, eĉ neeble, trovi inkluzivan difinon por Eŭropo. Kiun
ajn regulon oni provas starigi, ĉiam troviĝos escepto en Eŭropo. La
popoloj parolas lingvojn el diversaj familioj, la aliro al religio ne
estas ĉie la sama, ne ekzistas tradukitaj epopeoj, kiuj vibrigus ĉies
haŭtojn.

- Cetere en la kampo de demokratio, la membroŝtatoj staras sur tre
diversaj ŝtupoj, sed preskaŭ ĉie forgesiĝis la principoj de la atena
demokratio, kiu abunde uzis la loton por politike doni la avantaĝon al
la plej multnombraj. Tio estas despli grava, ke nur la lotumado de homoj
povas konkretigi civitanan iniciaton por orienti la publikan potencon.
Male nun la estroj de grandaj landoj altrudas siajn vidpunktojn al la
malpli grandaj en la eŭropaj traktatoj.

- Tio estas klara minaco kontraŭ la lingva kaj kultura diverseco, ĉar la
grandaj nacioj tiel garantias la poziciojn nur de siaj grandaj lingvoj,
malprofite al la aliaj. Tio eĉ ne estas tre honesta, ĉar tiuj
ŝtatestroj tiel eĉ kaŝas la propran kulturan diversecon ĉar neniu el
iliaj landoj vere estas unulingva. Verdire nur asembleo lotumita inter
eŭropaj volontuloj povas speguli la lingvan kaj kulturan diversecon de
la Eŭropa Unio.

- Tio estus ankaŭ grava allogo por aliaj landoj ĉar nun ankoraŭ kelkaj el
ili tenas sin dise de la Unio ĉar ili opinias tie la demokratecon
malpli forta ol la propra.

- La kultura kaj lingva diverseco klare estas parto de la eŭropa identeco. Ĝi estas ankaŭ grava por la individua libereco, ĉar nur en plurkomunumaj socioj la individuo povas teksi la necesajn ligojn por ne dependi nur de unu premkomunumo, kiu tiel rolludus kiel totalisma socio.

- Male ni vidas la esperantisman komunumon kiel komunumon transnacian, kiu donas al siaj anoj multajn pordojn al aliaj komunumoj. Jen oazo da sukceso por multkultureco.

filmeto FR 2014
filmeto FR 2009
filmeto DE 2009
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info

A télécharger : les nouveaux documents d’information :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

info documents