Hejmpaĝo > Nos actions 2022 > 2005 - 2009 > Invito al politika diskuto en Hungarujo [2009-07-03/05]

Invito al politika diskuto en Hungarujo [2009-07-03/05]

vendredo 3a julio 2009

Invito al la 9-a politika diskuto pri lingvaj problemoj en Alsóörs
de la 03a ĝis 05a de julio 2009, ĉe lago Balatono en Hungarujo

Speciala temo :
Spertoj de la francaj kaj germanaj EDE-anoj ĉe la EU-parlamentaj balotoj.

Bonvenas politikemaj civitanoj por diskuti pri aktualaj politikaj temoj kaj la komunikadproblemo en la Eŭropa Unio pro la manko de demokrate komuna lingvo.

La uzata lingvo estos precipe Esperanto. Sed bonvenas ankaŭ civitanoj kun politika intereso, parolantaj nur la hungaran, la germanan aŭ la anglan. Iliaj aldonoj estos tradukataj.

Aktivuloj el la internacia partio EDE (Eŭropo Demokratio Esperanto) raportos pri siaj laboroj por la Eŭropaj balotoj je la 07a du junio 2009 kaj siaj spertoj.

Se Vi volas prelegi aŭ raporti pri esperanto-politika temo bonvolu mendi vian emon.

Senkosta loĝado kaj sen partoprenkotizo por ĝis 20 personoj en la domo !

Adreso de la renkontiĝo :
- HU-8226 Alsóőrs, Honvéd u. 20

Poŝtelefono (nur en la tempo de la renkontiĝo) :
- el eksterlando : 0036-203163619
- el Hungarujo : 06-203163619

Pliaj informoj antaŭe :
- rete : Eumacko@aol.com
- telefone : 0049-89-280788

Programskeleto :

Vendredo, 03.julio.2009
- Alveno de partoprenantoj kiuj tranoktas en la domo
- 16.00 – 22.00 : Akcepto
- 19.00 – 21.00 : Interkona vespero kaj vespermanĝo

Sabato, 04.julio.2009
- 08.00 – 08.30 : Matenmanĝo en la domo
- 09.00 – 09.15 : Malfermo, salutoj
- 09.15 – 12.00 : Prelegoj kaj diskutoj. Temo : Raporto pri la okazintaj EŭropParlamentaj balotoj.
- 12.30 – 14.00 : Tagmanĝo en la apuda restoracio.
- 14.15 – 15.00 : La politika situacio en la EU, en la jaro de la parlamentaj balotoj. Prelego kaj diskutoj
- 15.15 – 17.00 : La politika situacio en diversaj eŭropaj landoj kaj iliaj rilatoj al la EU. Raportoj kaj diskutoj.
- 17.00 – 17.30 : Paŭzo kun kafo aŭ teo
- 17.30 – 19.30 : Komparo de balotsistemoj en diversaj EU-landoj. Aldonoj, diskutoj, sugestoj.
- 20.00 – 21.00 : Vespermanĝo en iu restoracio en la proksimeco de Alsoörs.

Dimanĉo, 05.julio.2009
- 08.00 – 08.30 : Matenmanĝo en la domo
- 09.00 – 12.00 : Proponoj por kaj diskutoj pri komuna internacia politika kunlaboro.
- 12.30 – 14.00 : Adiaŭa tagmanĝo en la apuda restoracio

Priskribo la vojaĝo de Budapeŝto al Alsóörs

- Se vi alvenas en Budapeŝto per aviadilo aŭ trajno, vi devas atingi la sudan stacidomon (Déli pályaudvar) por pluvojaĝi per trajno al Alsoörs. De la flughaveno vi povas per regula buso veturi ĝis la lasta haltejo de la metroo 3, de tie veturu ĝis la centro de Budapeŝto kaj ŝanĝu la metroon (ĉe Deáktér) en direkto „Déli pályaudvar”. (Kompreneble eblas ankaŭ per taksio atingi la bezonatan stacidomon, sed tio kostas pli ol la publikaj veturiloj.)

- En „Déli pályaudvar” aĉetu bileton ĝis Alsóörs. Dumtage, preskaŭ ĉiuhore veturas tien trajnoj. La vojaĝo daŭras 2 ĝis 2,5 horojn, dependas per kiu trajno vi vojaĝas. Ĉe la lago Balatono ofte haltas la trajno, atentu ke vi ĝuste eltrajniĝas.

- En Alsóörs, post la eltrajniĝo iru el la stacidomo al la ĉefa strato, turniĝu maldekstren kaj post ĉirkaŭ 200 metroj turniĝu dekstre en la straton „Máy János”. Iru monten, la 5a strato maldekstre estas „Honvéd u.”. La lasta domo dekstre en la strato kun numero 20 estas la renkontejo.

- Pliajn informojn pri la lago Balatono kaj Alsóörs sub : balaton.hu. Jen mapo de Alsóörs.

filmeto FR 2014
filmeto FR 2009
filmeto DE 2009
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info

A télécharger : les nouveaux documents d’information :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

info documents