Hejmpaĝo > Niaj agadoj 2019 > 2010 - 2014 > Komuna germana-franca E-Kongreso en Kaiserslautern [2010-05-20/24]

Komuna germana-franca E-Kongreso en Kaiserslautern [2010-05-20/24]

ĵaŭdo 20a majo 2010

EDE partoprenis en la komuna 87a Germana Esperanto-Kongreso kaj Franca Esperanto-Kongreso 2010 en la germana urbo Kaiserslautern inter la 20-a kaj 24-a de majo 2010, tie informis, diskutis, varbis :

- Eŭgen Macko kaj Fabien Tschudy prelegis sabate 9h-9h45 *.
- Membrokunveno, estrarelekto de germana EDE-sekcio sabate 14h30-16h.
- Ulrich Matthias prelegis kaj diskutis sabate 16h15-17h45.
- Estrarkunsido de germana EDE-sekcio.
- Konrad provis aranĝi informtablon por EDE.

Partoprenis almenaŭ la sekvaj EDE-anoj aŭ simpatiantoj, parte aŭ plene :

- Aleks Kadar, Parizo, Francujo
- Alfred Schubert, Weilheim, Germanujo
- Bernhard Maurer, Erlangen, Germanujo
- Chantal Bécheret, Bourg en Bresse, Francujo
- Claude Tresorier, Göttingen, Germanujo
- Didier Janot, Parizo, Francujo
- Elisabeth Barbey, Bondy, Francujo
- Eugen Macko (Dr), Munkeno, Germanujo
- Fabien Tschudy, Strasburgo, Francujo
- Francis Bernard, Mas Saint Chély, Francujo
- Gaston Riste, Romans sur Isere, Francujo
- Hartmut Koblischke, Magdeburg, Germanujo
- Jannick Huet, Rennes, Francujo
- Jacques Morin, Argeles-Gazost, Francujo
- Johan Derks, IJsselmuiden, Nederlando
- Konrad Gramelspacher, Staufen-Grunern, Germanujo
- Manjo Clopeau, Theix, Francujo
- Manuel Cebulla ; Essen, Germanujo ()
- Monika Finnegan-Reuß, Sinntal, Germanujo
- Monique Bernard, Mas Saint Chély, Francujo
- Norbert Karbe, Pirna, Germanujo
- Robert Leleu, Le Pouliguen, Francujo
- Sebastian Kirf, Emden, Germanujo
- Steffen Eitner, Dresden, Germanujo
- Ulrich Mathias, Wiesbaden, Germanujo (UM)
- Zdravka Le Nepveu, Aix-les-Bains, Francujo


* Resumo de preleghoro gvidata de Eŭgen kaj Fabien

- La politika movado Eŭropo Demokratio Esperanto naskiĝis en 2003 en Francio. Komence de julio, la movado ekzistis en 4 eŭropaj landoj : Francio, Germanio, Hungario kaj Pollando. La preleghoro pri EDE konsistas el 2 preletegoj, ĉiu daŭras ĉ. 20 minutojn kaj post ili eblas diskuti/debati dum la cetero de la tempo.
- La unua prelego, prezentata de Eugen Macko nomiĝas "Esperantiste politika konscio". Dum ĝi, oni pripensas ĉu en la moderna, demokratia socio eblas vivi sen politika konscio, ĉu esperantistoj devas teni sin for de politikistoj, kian rilaton havas esperantistoj kun politiko ? Legu pli en la sekva ĉapitro.
- La dua prelego prezentata de Fabien Tschudy, kun la nomo "2010 - Kiaj perspektivoj por EDE ?" traktas la pligrandiĝon de la federacio EDE kaj kiajn konsekvencojn povus sekvigi tio koncerne la evoluon de la EDE-movado, ĝian agadkampon kaj idearon.
- Ĉeestis ĉirkaŭ 30 personoj kaj poste okazis diskuto.


"Esperantiste politika konscio" prelego de Eŭgen

- Nun : Ĉu havas iun ligitecon la tri nocioj en tiu titola frazo ? Se jes, kiujn ?
- Kiuj estas esperantistoj ? Ĉu Ĉiu esperanto-parolanto estas esperantisto ?
- Kio estas politiko ? Ĉu politiko estas okupiĝo por ĉiu civitano, aŭ nur por senkarakteraj fiuloj, de kiuj la sinceraj esperantistoj devas sin deteni ?
- Kio estas politika konscio ? Ĉu eblas en la moderna, demokratia socio vivi ankaŭ sen politika konscio ? Ĉu eblas esti esperantisto, aŭ eble nur okupiĝi per Esperanto, sen iu politika konscio ?
- Jen, kelkaj demandoj, per kiuj mi ŝatas enkonduki por posta komuna pripensado.
- En la respondoj, ni EDE-anoj esperas trovi, por esperantistoj kaj ankaŭ por ĝenerala publiko kompreneblajn argumentojn, klarigi la tialon de nia okupiĝo.

1. Ĉu ĉiu esperanto-parolanto estas esperantisto ?

- Tiun demandon ne jesus ĉiu de si mem. Kelkaj volas Esperanton uzi nur por (internacia ?) komunikado (kelkaj nur kiel hobio).
- Por si mem povas tiun demandon decidi ĉiu kiel volas.
- Sed de ekstere, por la publiko, en la ĝenerala socio, se iu uzas tiun lingvon, ŝili aperas, ĉu esperantisto aŭ nur uzanto, en la sama kategorio.
- Se iu volas havi konkretan sperton tiusence de ekstere, bonvolu fari informtablon por Esperanto sur la strato. Ŝili povas havi tie konkrete politikan reagon al ŝilia ago.
- Esperanto ja ekde sia ekesto emfazas, ke ĝi volas helpi en la kompreniĝo por la tuta homaro. De tio sekvas necese, ke ĝo estas kontraŭ kelkaj regantaj interesoj.
- T.e. : la efiko de esperanto eksteren estas necese politika. En la ekzistanta historio de Esperanto ni havas jam sufiĉe da pruvoj pri la reago de potenchavantoj.
- La esperantistoj sin tenis en diversaj historiaj situacioj politike precipe retirite, senperforte, ne-kontraŭstare kaj-aĵe (tute adekvate al esenco de siaj karakteroj) kaj tio etis ofte miskomprenita.
- Sed tiun manieron, bonvolu ne intermiksi kun senpolitikeco. Ĉar paco, (dum perforto ekzistas) ĉiam bezonas politikon (kio ne samas kun kontraŭ-perforto).
- Tiel jes, Esperanto partoprenas la ne-perfortan politikan pacmovadon, kiu mem jam estas politiko (se ĝi ne volas enŝovi la kapon en la sablon).
- De tie ni metu ĝenerale la demandon :

2. Kio estas politiko ?

- Ne nur ene de esperantujo estas la malintersiĝo pri politiko rimarkebla, sed ĉe la civitanoj ankaŭ en la ĝenerala socio. (Vidu ekz., la lastan baloton en germana NordRejnVestfalio : 50% ne iris voĉdoni).
- Frustriĝo pri politiko venas plejparte el la neadekvata imago pri la politko mem. La civitanoj atendas ion tute alian de la politiko ol ĝi povas efiki.
- Pro tio oni devas meti ĝenerale la demandon Kio estas politiko ? Por kio ? Kion povas kaj kapablas politiko fari kaj atingi entute ?
- Se la atendoj estas tro alte taksitaj, necese venos la seniluiziiĝo.
- Grandaj idealoj kiuj estiĝas ideologioj, radikaligas la politikon kaj plejofte dissolvas ĝin enfluante en perfortaj revolucioj kaj militoj. Historiaj faktoj donas spertojn pri tio.
- Pro tio nuntempe ni povas bezoni nur realan politikon, alian ni eĉ ne plu povas al ni permesi, ĉar tiuj estus eĉ por nia ekzisto tro danĝera. Tiel tenas sin la moderna politiko, post historiaj spertoj, al realeco. Kio necesas, sed ankaŭ kio eblas..., devas stari antaŭ la politikaj decidoj, ke ĝi havu realan sencon en la nuna mondo.
- Politiko estas ĉiam nur... ĉi tie kaj nun. La hieraŭo jam estas historio (el kiu ni ja devas lerni) kaj la morgaŭo jam necerta estonteco, kiun ni provas, adekvate al niaj eblecoj plani kaj reguli. Sed samtempe ĉiam devas esti ankaŭ klare, ke ni ne kapablas ĉion absolute reguli kaj ĉiun problemon solvi.
- El tio necesas demokratio, por doni tamen ĉiam refoje ŝancon por evoluo.
- La politiko devas havi por la homoj, reale ekkoneblan sencon. En nia moderna socio la plej ĝenerala senco de la politiko estas la plibonigo de vivkondiĉoj. Ĉiu temo, kiun eblas envicigi en tiu evolu-vico, havas ŝancon por esti politike rimarkebla.
- La aktualecoj de politikaj temoj en la tempo ĉiam ree ŝanĝiĝas. Ekz. la lingvo-politiko montriĝis ĝis nun en Eŭropo ne disigebla parto de nacia suvereneco de la ŝtatoj. La Eŭropa Unio estis en tiu memkomprenebleco politike konstruita. Tio apartenas ĝis nun al la realeco de la EU.
- Sed nuntempe ĝuste tiu realeco entenas en si mem kontraŭdiron de la dezirata lingvopolitiko. Unuflanke la akcepto kaj defendo de ĉiu nacia lingvo, aliflanke ĝuste pro tio demokratia kompreniĝproblemo en tiu nova unuiĝo inter diversaj naciaj apartenecoj.
- Solvi tiun problemon estas politika tasko, kiu pro sia graveco en la EU kapablas eĉ mobilizi sufiĉe da forto por esti rimarkebla ĉe politikaj balotoj. Tiun ŝancon volas uzi EDE.
- Nature, malgraŭ ke tiu problemo estas en multaj kampoj de la socia vivo rimarkebla, ĝis nun ĝi ne atingis sufiĉe da atento en la ĝenerala politika konscio de la civitanoj.
- Kaj nu tie la venonta demando pri la politika konscio.

3. Kio estas politika konscio ?

- Konscio mem estas ioma scio pri tio kion ni mem faras. Io, kion ni ne faras nur nature, instinkte, eĉ ne nur kutime, sed se ni mem pritraktas tion kion ni faras kaj memoras, kiel ni faris, kolektas spertojn, pripensas tion kaj lernas el tio.
- Tiusence la lingvopolitika konscio havis ĝis nun nur tre simplan sperteblecon en la reala mondo. La plejmulto de la ĝisnunaj politikistoj parolis la propran denaskan lingvon, kelkaj el ili lernis fremdajn, sed la politika konscio pri lingvaj problemoj limiĝis pri la intereso pri la propra lingvo. La politiko aperis kaj restis en la intereso trabatali la propran lingvon kontraŭ la aliaj.
- Ekz. la germana ŝtato apogas „Goethe“-intitutojn por disvastigi la propran lingvon en la mondo. La hispanoj havas „Servantes“-institutojn, la francoj „institut français“ kaj la britoj eĉ bone vivas per tio ke la plejmulto de la aliaj volas lerni la anglan.
- La pli malgrandaj lingvoj havas ankaŭ siajn romantikajn teoriojn pri la propra eksterordinareco, apogita per ĝia klasika kulturo, literaturo, arto, ktp., al kiu kompreneble necesas la propra nacia lingvo.
- Tiun staton oni kutimiĝis defendi kaj tie kie kelkaj malgrandaj kulturoj estis subprenitaj de pli grandaj, elformiĝis la konataj kontraŭargumentoj de diversaj kulturoj unu kontraŭ alia. Kaj tiel elĉerpiĝas la internacia lingvopolitika aktiveco.
- Tute nova estas nun reala bezono de iu demokratie neŭtrala internacia lingvo en la Eŭropa Unio. La ideo de internacia lingvo mem ne estas nova. Sed eĉ la konkreta propono kaj disvolviĝo de internacia lingvo, nomata Esperanto, ne havas tiusence sufiĉe realan sperton en la vivo de vasta socio. Kun bezono de solvo por konkrete aperinta lingva problemo en la EU aperis ankaŭ nova reala kvalito rilate al neceso de nova lingva politiko.
- Alia problemo estas en tiu konteksto la konsciigo pri tiu politika lingvoproblemo en la vasta socio ĉe civitanoj. Fakte kleriĝu la civitanoj pri sia propra intereso, demokratie solvi la lingvan problemon en tiu unuiĝo en kiu ili jam pagas multe da imposto por disvolvi kaj pluevoluigi la vivkondiĉojn.
- La t.n. esperantistoj mem jam parte konscias pri tiuj problemoj, pro ilia okupiĝo pri Esperanto. Inter ili pli disas la opinioj, ĉu aktive agi kaj plimultigi tiun konscion en la vasta socio, aŭ nur resti en la propra domo kaj atendi ke la aliaj venas.
- Ĝenerala sperto en la nuna mondo estas ke la homoj devas esti klerigataj eĉ pri la propraj interesoj, t.e. ili devas esti alparolataj, postulataj por agi kaj unuiĝi. Tio nun povas okazi plej efike politike (ĉar ekzistas ankaŭ kontraŭopinioj). Sed unuiĝintaj, la samaj opinioj pri lingvaj problemoj povus iĝi rimarkebla politika potenco.
- En tiu laboro plivastigi la politikan konscion pri la lingvaj problemoj, povus grave helpi la esperantistojn. Kaj tiu laboro estas pro tio plej efika politike, ĉar la politiko estas la plej vasta socia movado kaj per tiu plej grandas la ŝanco atingi la plejmulton de interesiĝantoj.
- Por evoluigi la politikan konscion de la civitanoj pri la lingvaj problemoj en la Eŭropa Unio, volas Eŭropo Demokratio Esperanto konkrete labori.

Eŭgen Macko dankas por Via atento.


Teksto por la kongreslibro verkita de Konrad

- EDE estas politika movado kreita en 2003, kies ĉefa celo estas plidemokratigo de Eŭropa Unio interalie per uzo de Esperanto kaj disvolvado de tuteŭropa civitaneco. Eŭropo Demokratio Esperanto, tri simplaj vortoj, kiuj priskribas la centran politikan gvidfadenon. La plimulto de niaj aktivuloj devenas el la Esperanto movado. Kune per skajpaj / telefonaj kunvenoj aŭ skribe per retmesaĝoj, ni evoluigas niajn ideojn kaj vizion de Eŭropo. Ekzistas naciaj branĉoj de EDE en Francio, Germanio, Hungario kaj baldaŭ Pollando. En nia novelektita dektri-kapa administra konsilio diskutas kaj laboras ankaŭ membroj el Hispanio/Katalunio kaj Italio.
- Eminentuloj kiel Reinhart Selten (nobelpremiito pri ekonomio) aŭ Renato Corsetti (UEA prezidinto) subtenas nian agadmanieron. Niaj rezultoj ĉe du eŭropaj balotoj : 25 000 voĉoj en 2004 kaj 40 000 voĉoj en 2009. Kaj skribinde/neforgesinde : Dissendo de reklamfilmo vekas atenton de multaj homoj pri niaj ideoj, kaj kreskigas ĉiam dum ioma tempo la aliĝnombron al interretaj kursoj. EDE efikas ! Ĉu vi volas pli da informoj, diskuti kun ni aŭ membriĝi ? Kaptu la okazon sabate, ni prezentos du prelegetojn de Fabien Tschudy (FR) kaj Eugen Macko (DE/HU) inter la 9:00a kaj 10:00a horo en ĉambro 2B. Pliaj informoj ĉe www.e-d-e.org



JPEG - 12.3 kb
filmeto FR 2014
JPEG - 3.5 kb
filmeto FR 2009
JPEG - 4.5 kb
filmeto DE 2009
JPEG - 3.3 kb
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info


Elŝutu la novajn informilojn :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

Dokumentoj

SPIP | | Mapo de la retejo | Gvati vivon de la retejo RSS 2.0