Hejmpaĝo > Nos actions 2022 > 2005 - 2009 > Raporto pri la Hungara renkonto de EDE [2005-05-28/30]

Raporto pri la Hungara renkonto de EDE [2005-05-28/30]

sabato 4a junio 2005

De la 28a ĝis la 30a de majo 2005 okazis EDE-a renkontiĝo en Hungarujo. Eugen el Germanujo organizis ĝin kaj invitis homojn de la najbaraj landoj.

Ses homoj partoprenis : 1 hungaro (Laszlo), 1 franco (Emmanuel), 2 germanoj (Eugen kaj Alfred) kaj 2 slovakoj (Zoltan kaj Ferenc).

Situacio de EDE en Germanujo

Nur EDE-a asocio ekzistas. Lastjare, la kolekto de 4000 subskriboj ne sukcesis pro manko de tempo. Statuto de partio permesas rabatojn de 50% por la imposto. Necesas provi krei la germanan partion antaŭ la sekvonta eŭropa baloto (do antaŭ 2009).

Politika situacio en Bavarujo

Pro malpermeso de esperanto ĝis 1945, esperanto impresis pozitive post la 2a mondmilito. Sed nun politikistoj estas plejofte kontraŭ esperanto eĉ se ili ne diras tion publike. Esperanto estas taksata inter ŝatata hobio kaj ridindaĵo. Alproksimiĝo de lingvaj defendantoj ŝajnas ne interesa pro proksimeco al naciistoj.

Situacio en Slovakujo

Kreo de partio en Slovakujo bezonas 20000 subskribojn. Imposta rabato pro financo de partio ne ekzistas en Slovakujo. Nur la partioj kiuj atingas 5% je nacia baloto povas eniri la nacian parlamenton kaj ricevi ŝtatan financadon. Dum la balotkampanjo, ĉiuj partioj povas senpage informi televide kaj radie.

Se EDE ne sukcesus krei partion, individuaj homoj tamen rajtus kandidatiĝi sed nur iliaj nomoj aperus sur la voĉdoniloj.

Situacio en Hungarujo

Kvankam pli da homoj interesiĝas pri EDE, nur unu hungaro partoprenis.

40000 subskriboj estas necesaj por krei hungaran partion.

Kreo de partio en Hungarujo povus esti mafacila. Ekzemple, la verda partio malaperis antaŭ kelkaj jaroj. Pro la malfacilaĵoj de la ĉiutaga vivo, la programo de EDE povus esti ne sufiĉe alloga. Pluraj strategioj povus helpi la hungaran EDE-an partion kiel defendo de naturmedio aŭ hungar-rilataj temoj.

Malgraŭ enkonduko de esperanto kiel ekzamena lingvo, nur parto de la junuloj scias pri esperanto.

Proponoj pri la programo de EDE

- Aldono de korupta kontraŭeco en la programo. Kialoj : korupto ne estas parole kontraŭita de multaj partioj kaj ĝi estas grava problemo en multaj landoj.
- Aldono de 1 aŭ 2 frazoj pri gravaj problemoj (naturprotekto, senlaboreco, paco/terurismo, ...) Kialoj : Oni povas demandi nin pri tiuj punktoj kaj voĉdonantoj volas koni la sintenon de EDE pri ili.
- Forigo de vorto : "angla". Kialo : kontraŭ-angleco, ĉu nacia ĉu lingva, ne estas akceptebla de multaj eŭropanoj kaj ne nur la angla ludas premantan rolon en Eŭropo (vidu lingvajn minoritatojn en landoj).
- Aldono de ideo pri kreo de eŭropa demokratio. Konstruo de Eŭropa Unio bezonas internaciajn vidpunktojn. Nur eŭropeca partio povas helpi Eŭropon. La vidpunktoj de la naciaj partioj estas tro naciaj.

Aliaj proponoj

- prepari aliajn tiajn lokajn renkontiĝojn (Hispanujo, Rumanujo, Britujo, Italujo, Svedujo, ...)
- Celo por marto 2006 : almenaŭ 3-landa estraro por la federacio EDE.
- Kreo de reta dissenda listo "ede-anoncoj" por informi regule kaj plibone pri la disvolviĝo de EDE.
- Prepari aliĝan paperon al la EDE-a federacio por UK en Vilno.

filmeto FR 2014
filmeto FR 2009
filmeto DE 2009
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info

A télécharger : les nouveaux documents d’information :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

info documents