Hejmpaĝo > Niaj agadoj 2019 > 2010 - 2014 > Universala Kongreso en Rejkjaviko [2013-07-20/27]

Universala Kongreso en Rejkjaviko [2013-07-20/27]

merkredo 5a junio 2013

EDE partoprenis la 98-an UK-on en Rejkjaviko (Islando) inter la 20-a kaj 27-a de julio 2013, tie informis, kunsidis, prelegis.

  • Sabaton ekde 19h okazis Movada Foiro en la ĉefa kongreseja halo.
    Preterpasu ĉe nia tablo por saluti aŭ diskuti (Monique, Elisabeth, Eugen k.a.)
  • Vendredon ekde 11h15 en salono Beleva, d-ro Eŭgen Macko prelegis
    pri : « Informado pri Esperanto tra politika vojo » antaŭ pli ol 50 partoprenantoj el 17 landoj. Legu raporton-prelegon malsupre

Partoprenis almenaŭ la sekvaj EDE-anoj aŭ simpatiantoj :

- Andrea Ruzicska, Budapeŝto, Hungarujo
- Aleks Kadar, Parizo, Francujo
- Bengt Nordlöf, Farsta, Svedujo
- Didier Janot, Parizo, Francujo
- Elisabeth Barbay, Bondy, Francujo
- Eugen Macko, Munkeno, Germanujo
- François Lo Jacomo, Parizo, Francujo
- Frank Nitzsche, Dresdeno, Germanujo
- Henri Lafargue, Choisy le Roi, Francujo
- Johan Derks, Serbujo
- Michèle Abada-Simon, Asnières, Francujo
- Maurice Juy, Sarlat, Francujo
- Monique Juy, Sarlat, Francujo
- Norbert Karbe, Pirna, Germanujo
- Reinhard Selten, Königswinter, Germanujo
- Renato Corsetti, Romo, Italujo
- Sylviane Lafargue, Choisy le Roi, Francujo


La 86-an Kongreso de SAT en Madrido (Hispanujo) inter la 28-a de julio kaj 4-a de aŭgusto partoprenis almenaŭ la sekvaj membroj kaj simpatiantoj de EDE :

- Caroline Mauboussin, Vallères, Francujo
- Djémil Kessous, Bourg la Reine, Francujo
- Marcel Redoulez, Cambes, Francujo

 


Raporto-prelego de Eugen MACKO

La politika movado EDE (Eŭropo Demokratio Esperanto) en la Europa Unio, sinprezentis en la

„98-a Universala Kongreso de Esperanto“ en Rejkjaviko, vendrede je la 26-an de junio 2013, en la salono Beleva. La unu horan prezentadon partoprenis pli ol 50 partoprenantoj el 17 landoj.

El Francio 10, Polando 8, Germanio 6, Hungario 2, Bulgario 2, Belgio 3, Norvegio 4, Svislando 5, Kanado 3, Rusio 1, Ukrainio 1, Litovio 1, Italio 1, Japanio 1, Israelo 1, Aŭstralio 1, Britio 1.

La kunvenantojn salutis Didier Janot kaj Elisabeth Barbay, membroj de la Franca EDE. Eugen Macko, vicpezidanto de EDE-Federacio, faris enkondukan prelegeton, atentigante pri ĝenerala politikeco de Esperanto.

Post la enkondukoj komenciĝis vigla diskuto de partoprenantoj, kiel kutime en EDE-kunvenoj, kiu atestas la gravecon de nia demokrateco. Feliĉe en la fino Emanuel Rovere, kantisto kaj komponisto la aldonis harmonion, prezentante kun granda sukceso sian belegan kanton pri Eŭropo.

Inter esperantistoj jam eterna estas la diskuto, pri politikeco de Esperanto. Por EDE aparte gravas, ke esperantistoj akceptus la politikecon, ĉar ili bezonas la helpon de esperantistoj, precipe en tiuj landoj kiuj volas partopreni la EU-Parlamentajn balotojn.

En 5 landoj, kie EDE jam aktive agas, kiel jure agnoskita politika organizajho (Francio, Germanio, Hungario, Polando, Bulgario), ĝis nun Francio kaj Germanio jam partoprenis la 2009-an EU-Balotojn kaj volas partopreni ankaŭ la 2014-ajn. La germanoj bezonas eĉ antaŭe atingi 4 mil subskribojn, por povi partopreni, por kio necesas la subteno de la germanaj esperantistoj. Pro tio necesas la konsciiĝo, ke Esperanto estas politika afero.

Kial estas Esperanto politika ?

Ekde la ekzisto de Esperanto okupas esperantistojn la demando ĉu ili agu politike aŭ ne. Jam Zamenhof emfazis la deziratan neŭtralecon, kiu restis en la movado ĝis nun diskutenda temo.

Sed en la realeco estis jam de la komenco klare pruvebla la politika efiko. De la hilelismo tra homaranismo ĝis la aktiveco en pacmovadoj, Esperanto ĉiam ekmovis, ankaŭ se ne volonte, politikan reagon.

En la 125-jara historio, tamen de ĉiama emfazo de paco kaj amikeco, esperantistoj devis sperti kruelajn persekutojn ekz. en nazisocialismaj kaj komunismaj landoj.

Sed, en tiuj 125 jaroj la situacio en la mondo multe ŝanĝiĝis. Ne nur Esperanto evoluis, sed ankaŭ la ghenerala politika situacio kaj sinteno. La deklaracio de „Homaj Rajtoj“ kaj ĝia ĉiam pli forta efiko al politiko, ekmovis novajn ĝis nun ne konatajn internaciajn rilatojn.

Internacia politiko ne plu povis okazi per oldaj naciŝtataj, dialektikaj metodoj. La realeco devigis la ŝtatojn al nova, dialogika inter-eca metodo. Bedaŭrinde ne post racia envido, sed ekzista neceseco pere de la detrukapablaĵoj.

Kaj tiel ni troviĝas en la dialogika metodo, kiun la esperantistoj uzas jam de sia komenca ago. Ne nur persvadi la aliajn pri mia vero perforte, sed provi kompreni ilin kaj kune serĉi dialogikajn solvojn.

Se mi ne estas sufiĉe forta, dialektike persvadi la alian pri mia vero, ĉar la aliulo ankaŭ estas same forta, mi devas serĉi kompromison, se mi volas pluekzisti. Tio estas fakto en la nuna mondo.

Por esperantistoj estas tio memkomprenebla fakto, ekde la komenco, ili sekvis tiun maksimon jam libervole kaj sendevige.

Por tiu kompromiso ni bezonas kelkajn regulojn kiujn ni kune, t.e. demokrate devas konstrui kaj kune akceptante projekti leĝojn. Praktike la nuna politika situacio en la mondo atingis la staton kie la demokratio estas la necese plej ĝusta kaj valora solvo. Ĉar la homo ĝis nun ne povas per scienca sufiĉeco pruvi en la socio la politikan veron.

La unua aliro estas demokrata kompromiso, alia estus la diktaturo. Sed ĝuste tio ne eblas inter la samfortaj klientoj, en la internacia politiko. Tiu inter-eca fakto re-agas ankaŭ al naciaj ŝtatoj, kiam ni spertas ke, diktaturoj ankaŭ tie ne plu volas esti akceptataj de civilizite monda socio.

La aktuala mondpolitike, internacia situacio faras nuntempe ankaŭ Esperanton pli aktuala, ol iam antaŭe en la historio. La reago al Esperanto en la socio faras ĝin politika. Ĉiu lingvo en si mem jam reagas politike al ĉiu alia lingvo, se alia lingvo aktivas apude. Kiel sekvo de klasika pensmaniero, la lingvoj konkuras unu kun alia.

Sed, ĉar ne ekzistas objektiv-sciencaj kriterioj distingi la lingvojn hierarkie, restas nur la ebleco de politika reago. Tiu manifestiĝas aŭ en diktatura subpreno, aŭ en demokrataj konvencioj. Nuntempe en civiliza mondo estas nur la demokrata maniero akceptata. Pro tio la solvo de lingvaj problemoj devas esti serĉata en demokratia sfero.

Ankaŭ se unurigarde ne aspektas tiel, la demokratia pritrakto de la lingva problemo estas tute nova. La klasika okupiĝo estis ankoraŭ dialektika. Ĝi serĉis ĉiam iun kriterion pri kiu povus unu lingvo esti kontraŭ la alia pli supre au sube kategoriizita en la sistemo.

La nova pensado ene de lingvistiko estis praktike ekmovita per la internacia politiko. La scienco estis stimulita por pristudi la oldajn kutimajn postulojn, kiam montriĝis, ke la ĝisnunaj hierarkioj estis pri subjektivaj kriterioj starigitaj kaj ne havas la atenditan sciencan bazon.

Ĉu estas iu lingvo bela aŭ ne, ĝusta aŭ ne, perfekta aŭ ne, estas relativaj kategorioj kaj dependas de la subjektiva sperto en la historia tempo. Lingvon kreas la tempa neceseco por konkreta kompreniĝuzo. El tiu sekvas, se ne ekzistas sciencaj kialoj decidi la uzon de iu ajn lingvo, restas la politika decidneceseco.

Tiel, per politika potenco, funkcias jam delonge tiu decido. Nova estas nuntempe nur la demokrata postulo. Kaj en tiu punkto havas ankaŭ Esperanto, en la internacia sfero, en tiu situacio ion tre konstruivan kaj kongruan por diri.

Ĉar Esperanto estas politika afero kaj la politiko estiĝis en nia estanteco necese, demokratia. Esperanto, demokratio kaj politiko estas dense ligitaj unu kun alia. En la Eŭropa Unio ricevis la internacia politiko necesan strukturon. Pro tio estas la ligiteco en la politika movado, Eŭropo-Demokratio-Esperanto, esprimo de nuntempa politka aktualeco en Eŭropo.

Sub tiuj cirkonstancoj montriĝas la verŝajneco en la politika pejzaĝo de EU havi ŝancon por iu nova partio en la ligiteco kun Esperanto. Nova partio ĝenerale havus nur sencon, se ĝi prilaborus ĝis nun de la tradiciaj partioj ne okupitajn temojn.

Simile kiel en ekonomio, nur tiu nova enterpreno havas ŝancon kiu trovis iun merkatbreĉon. Ekz. antaŭ kelkaj jaroj la verduloj, per naturekologio kaj laste la piratoj kun uzantoj de interreto, trovis politike plenigeblan breĉon.

EDE (Eŭropo Demokratio Esperanto) havas 2 aktualan temon per kiuj ĝi povus poziciiĝi en la politika pejzaĝo de Eŭropa Unio.

1. Internacia demokratio 2. Kultur-ekologio

Ambaŭ temoj tre gravas en la EU, sed la nunaj partioj pro naciaj interesoj ne okupas ilin. Restas la ebleco por iu nova eŭropa partio.

Solvi la ĉirkaŭajn problemojn estas komuna intereso de eŭropaj civitanoj kaj popoloj, sed estas de nunaj politikistoj de naciaj registaroj kaŝitaj kaj ankaŭ subprenitaj.

La Eŭropa Konsilio estas okupita kun politikistoj de naciaj partioj, kiuj defendas sian pozicion. La kapablo solvi internaciajn problemojn devas veni tra la Eŭropa Parlamento. De iu nova internacia partio, (en nia kazo EDE) kiu devas koncentriĝi pri EU-parlamentaj balotoj.

La demokratia vojo estas malferma, levi la voĉon por solvi tiujn du internaciajn problemojn. La ŝancon devas la civitanoj mem uzi kaj ekkoni sian propran intereson. Por tio necesas disvolvi internacian konscion kaj per tiu, solidarecon inter la popoloj.

Tiu internacia laboro estas por esperantistaj karaktero tre proksima. Esperanton okupas internacia amikeco kaj solidareco jam ekde ĝia ekesto (nun pli ol 125 jaroj). Pro tio EDE ĉefe atendas la apogon de la esperantistoj el la tuta mondo, sed certe kaj precipe de Eŭropuniaj esperantistoj.

Ne nur, sed apogo povas veni de ĉiu tiu civitano kiu konsentas kun internacia demokratio, amikeco, solidareco, kun la protekto de kultura diverseco, de diversaj, ankaŭ malgrandaj lingvoj, por certigi la historie kotinuan evoluon de la tutmonde homa spirito.

Eugen MACKO

JPEG - 12.3 kb
filmeto FR 2014
JPEG - 3.5 kb
filmeto FR 2009
JPEG - 4.5 kb
filmeto DE 2009
JPEG - 3.3 kb
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info


Elŝutu la novajn informilojn :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

Dokumentoj

SPIP | | Mapo de la retejo | Gvati vivon de la retejo RSS 2.0