Komento de la raporto pri la publika konsulto « Multlingveco en institucioj de Eŭropa Unio »

Redaktita de Pierre Dieumegard - - Neniu komento
mediacianto de EU
Bone estas fari raporton, tio elmontras ke la konsulto estis bone organizita, kaj ni povas danki la ombudsmano de EU pro tiu bone farita laboro. Publikigita la 21a de februaro 2019, ĉirkaŭ kvin monatoj inter la fino de la konsulto kaj la publikigo, tio estas longa, sed ni havas rezulton.
retejo de la mediacianto

 La nombro de partoprenintoj estas tre malalta.

286 respondoj en la tuta Eŭropa Unio, tio estas unu respondo en du milionoj da loĝantoj.

Se ni supozas ke la lingvo uzata de la respondintoj estas ilia nacia lingvo, ni vidas ke la nombro de respondoj laŭ la lingvoj ne rilatas je la nombro de parolantoj de tiuj lingvoj.

La plej granda nombro de respondoj estas en la franca lingvo (95), antaŭ la angla (57) kaj la itala (32). Nur estis tri respondoj en la pola, tio estas unu en 12 milionoj de Poloj, sed estis 14 respondoj en la slovaka, do unu en 400 000 loĝantoj de Slovakio.

Ni bedaŭras ke la informo pri la publika konsulto estis tiel malbone konata en tuta Eŭropo. Pli bone estus ke ĉiuj Eŭropanoj sentus sin koncernataj de tiu problemo, kaj ke la diskuto estus pli vasta.

 

 Esperantistoj estas supernombraj

« Kvardek ses respondintoj rekomendas uzon de komuna lingvo parolata de ĉiuj civitanoj de Eŭropa Unio. Estas du sintenoj : kvar respondintoj pensas ke la nuna laborlingvo (la angla) estas la plej bona elekto. Kvardek unu respondintoj estas fervoraj advokatoj de komuna lingvo sed neŭtra, ekzemple esperanto. »

Notinda estas frazo « la nuna laborlingvo (la angla) » : tio bone montras la privilegia rolo de la angla en la funkciado de Eŭropa Unio. Malgraŭ tio, malmultaj respondoj (4) diras ke tiu lingvo estas la plej taŭga elekto.

Dekoble pli respondoj deziras esperanton. Ĉu ni povas pensi ke dekoble pli da Eŭropanoj deziras ke esperanto estu la komuna lingvo de Eŭropa Unio ? Verŝajne ne : tio signifas ke el tiuj kiuj sentis sin koncernataj de la publika konsulto, multaj estas esperantistoj.

Sed kion faras la aliaj homoj? Kial estas nur tiom malgranda nombro de respondoj, kiam la temo estas tre grava por la funkciado de Eŭropa Unio ?

 Oficialaj respondoj estas tre malmultaj

« Tri respondoj estas proponitaj de membroŝtatoj, du de servoj de EU, unu de regiona estraro, 33 de asocioj aŭ neregistaraj organizaĵoj, kaj 247 de unuopuloj »

Ni ne fieru pri niaj registaroj kaj pri niaj oficialaj servoj. Nur tri respondoj venas de membroŝtatoj, dum multaj ŝtatoj havas oficiale lingvan politikon. Francio respondis per la Ĝenerala Sekretario pri Eŭropaj Aferoj, Hispanio per la simila Sekretario, kaj Italio per ĝia konstanta reprezentejo ĉe Eŭropa Unio. Kion faris la aliaj ?

 

 Tamen, lingva politiko povas grave agi en funkciado de oficialaj servoj

Nur du servoj de Eŭropa Unio respondis : Eŭropa Agentejo pri kemiaĵoj (ECHA), kaj Eŭropa Agentejo pri nutraĵ-sekureco (EFSA).

La kontribuaĵo de ECHA estas interesa : ĝi « timas ke la rajto havi laŭpetajn tradukojn malebligus la Agentejo plenumi siajn oficialajn (limdatajn ?) devojn. » Tiu timo estas prava : se iu servo devas plenumi iun laboron en la tempo de tri monatoj, ne certe eblas ke ĉiuj tradukoj estos pretaj en tiu intertempo.

Sed tiun timon ankaŭ havus la aliaj agentejoj kaj servoj de Eŭropa Unio. En Vikipedio, la paĝo pri Eŭropaj Agentejoj2 montras 37 ekstercentrajn agentejojn, 6 plenum-agentejojn, kaj iujn aliajn. Kial tiuj servoj ne sentas sin koncernataj de iu lingva politiko ?

 La respondintoj interkonsentas pri deziro de klara lingva politiko

« La plejmulto de la respondintoj (175) deziras lingvan reĝimon. Opinioj malsimilas pri la temo ĉu tiu reĝimo estus komuna al ĉiuj servoj de EU, aŭ esti specifa de ĉiu servo. »

Tio estas ega problemo, forigita de ĉiuj diskutoj kaj programoj politikaj, de multaj jaroj : kiu lingva politiko oni uzu en Eŭropo ?

Verŝajne en la venonta kampanjo por eŭropaj balotoj de majo 2019 tiu problemo ankoraŭ estos forigita.

==================

Konkludo : jen laboro por membroj kaj simpatiantoj de Eŭropo-Demokratio-Esperanto !

 

 

 

 


1 en la franca : https://www.ombudsman.europa.eu/fr/correspondence/fr/110044 ; 24 lingvoj elekteblaj

2 en la franca : https://fr.wikipedia.org/wiki/Agence_de_l%27Union_europ%C3%A9enne ; aliaj lingvoj eblas

Jes, Eŭropa Unio bezonas esperanton

Redaktita de Pierre Dieumegard - - 1 Komento
(tio estas reago al teksto de Robert Nielsen « Ni ne bezonas esperantistan politikpartion »)

Kiu estas « ni » ? Unuope, ĉiu homo bezonas aeron por spiri, manĝon por nutri sin, domon por dormi trankvile, kaj eĉ eble amon por esti feliĉa. Esperantista politikpartio ne estas en tiu listo de nepraĵoj : unuope, ni ne bezonas tion.

Ĉar la « esperantista politikpartio » estas Eŭropo-Demokratio-Esperanto, mi skribos nur pri ĝi. Ni memoru ke la ordo estas, laŭvice, unue Eŭropo (ĉefe la politika strukturo « Eŭropa Unio »), due Demokratio, trie (kaj fine) Esperanto.

Legi pli pri Jes, Eŭropa Unio bezonas esperanton

Klasifikita en : Ne klasifikita - Ŝlosil-vortoj : neniu

Kiuj lingvoj en oficialaj enketoj de Eŭropa parlamento ?

Redaktita de administranto - - Neniu komento

Antaŭ nelonge, mi legis ke Eŭropa parlamento faris enketon pri la opinio de Eŭropanoj pri « labori por Eŭropo », franclingve « oeuvrer pour l'Europe » (vidu tie en la franca, sed oni povas elekti aliajn lingvojn, klakante maldekstralte).


« labori por Eŭropo » estas tasko por membroj de Eŭropo-Demokratio-Esperanto, do mi iris al tiu retejo por legi la dosierojn...


Legi pli pri Kiuj lingvoj en oficialaj enketoj de Eŭropa parlamento ?

JUSTA DUOPPARLAMENTISMO

Redaktita de Marc Anselmi - - Neniu komento

Pri la parlamentoj, hodiaŭ la malsamaj francaj kaj mondaj voĉdonaj sistemoj havas malavantaĝojn. Kompleta proporcia baloto prezentas la ideojn de balotantoj, sed malfaciligas la aperon de stabila plimulto. La grandaj regantaj partioj ne volas tion, do estas malfacile elstari tiun sistemon. Aliflanke, la plimultaj balotsistemoj kutime kondukas al la apero de stabilaj regantoj sed sekve de maljusta reprezentado.

Miksitaj balotoj prenas elementojn de ambaŭ sistemoj, kombinante la avantaĝojn de la du metodoj kaj limigante la malavantaĝojn: miksado de la du sistemojn aŭ/kaj plimultseĝa donaco. Tamen en Germanio, grandaj interligoj formiĝas kaj fermas la pordon al malgrandaj partioj (de 2013 ĝis 2017, nur kvar partioj). Simile en Francio, ekzemple en regionaj elektoj, formiĝas asembleo nur kun du tendencoj (en 2015 preskaŭ 35% de balotantoj havas neniujn reprezentantojn en la nordo de Francio) aŭ enposteniĝis homoj malakceptitaj (aŭ danĝeraj) por du trionoj de balotantoj. Aliaj balotoj estas plimaljustaj (Usono, Britio)

La solvo estus instali justan duopparlamentismon:

Legi pli pri JUSTA DUOPPARLAMENTISMO

Klasifikita en : Ne klasifikita - Ŝlosil-vortoj : neniu

Eŭrobarometro 471 : la justeco je la nivelo de tuta Eŭropo ne tujas

Redaktita de Pierre Dieumegard - - Neniu komento
grafikajho enmigrado tutmondigho Eŭrobarometro esploras publikan opinion de Eŭropa Unio.
En Aprilo 2018 aperis raporton pri "justeco, malegaleco,  kaj intergeneracia movebleco".

Ĝi enhavas interesajn informojn, sed mankas raporton pri lingva maljusteco ! Tiu ĉi artikolo uzas  la datumojn de la oficiala raporto por montri ke la popoloj en diversaj landoj havas malsimilajn opiniojn, kaj tio malebligas justecon en Eŭropa Unio.

Legi pli pri Eŭrobarometro 471 : la justeco je la nivelo de tuta Eŭropo ne tujas

Fluo RSS de artikoloj