Strict Standards: Declaration of action_plugin_importoldindex::register() should be compatible with DokuWiki_Action_Plugin::register($controller) in /home/ede/www/vikio/lib/plugins/importoldindex/action.php on line 8

Strict Standards: Declaration of action_plugin_importoldchangelog::register() should be compatible with DokuWiki_Action_Plugin::register($controller) in /home/ede/www/vikio/lib/plugins/importoldchangelog/action.php on line 0

Deprecated: Function split() is deprecated in /home/ede/www/vikio/inc/auth.php on line 154

Strict Standards: Only variables should be passed by reference in /home/ede/www/vikio/doku.php on line 71
traduko_de_la_germana_programo_2009 [EDE-Vikio]
 

La germana kaj originala version : http://www.e-d-e.eu/pageID_6263423.html

Programo de EDE–Germananio por la Europaj Balotoj 2009

En la jaro 2003 el Francio aperis eŭropa movado nomita Europo-Demokratio-Esperanto, kiu volas enmeti la internacian pontolingvon Esperanto kaj la malantaux starantajn ideojn en la politika diskutado.

La historiaj radikoj de EDE

La programaj ideoj kaj celoj de Eŭropo-Demokratio-Esperanto, havas historiajn radikojn kaj staras inter alie en la pozitiva tradicio al la Franca Revolucio, kun ideoj de libereco, egaleco kaj frateco, kaj de la Hambaha Festo (Hambacher Fest), kiu estas rigardata kiel la naskigxo de la Germana Demokratio. EDE staras ankaux en la tradicio de la Pacmovado kaj la ideoj de la Europa movado.

Radikoj estas nature ankaux la ideoj de Ludoviko Zamenhof, kiuj kondukis al lia popolkunliga internacia lingvo Esperanto: Li deziris konstrui neutralan fundamenton, sur kiu la diversaj popoloj povus unu-kun-alia komuniki, sen altrudi al aliaj la naciajn proprecojn. Li apogis la gxustan koncepton, ke cxiu nacia lingvo principe samas. Kun Esperanto li ebligis, ke la homoj povus cxiun kulturon alproksimigxi baze de la samrajteco. Hodiaux esperanto estas uzata de multe da homoj diversagxaj en la tuta mondo aktive por internacia komunikado kaj komprenigxo. Cxe tio ludas decidan rolon la interreto por progresiva disvastigo de Esperanto prefere cxe junaj homoj, kiel ankaux la fakto de facila kaj rapida lernebleco. Per escepte pli malgranda peno eblas atingi, ecx en memstudado pli alta nivelo kaj pli vasta esprimkapableco, ol en aliaj fremdaj lingvoj. Esperanto evoluigxis en sia 120 jara ekzisto al kulturlingvo kaj montras pli rapidan disvastigxon ol multe da aliaj lingvoj.

Tiel kiel Zamenhof kontrauxis la preferregadon de kelkaj lingvoj kaj kulturoj, li apogis ankaux la socian emancipigxon kaj demokratiigon.

La celorientigxoj de EDE sekvas historian linion kaj estas endependigita en europa tradicio. Por EDE gravas evoluigi, subteni kaj videbligi europajn komunecojn kaj tiel krei la fundamentojn por dauxre ekonomia, socia kaj teritoria kuntenigxo de Europo. Sed tiuj ideoj kaj tradicioj jam transmontras Europon. Pro tio EDE volas engagxigxi, ke la EU mondvaste pledas por dialogo, komprenigxo, paco kaj justeco.

EDE estas nova kaj volas esti alia ol la aliaj por baloto starantaj partioj kaj listoj. EDE ne lasas sin ordigi en la konata politika spektro de la dekstra kaj maldekstra kaj sekvas neniun ideologion. EDE volas esti realista, pragmatista, praktika kaj cxe tiuj fari humanan kaj vivgxojan politikon. Pro tio EDE volas fari lauxfaktan kritikon kaj doni konstruktivajn proponojn. EDE subtenas la komunan sercxadon de solvoj por aktualaj kaj venontaj problemoj kaj staras por politiko de la auxdeco, de la kunpensado kaj la sincera klopodo. Pro tio EDE volas engagxigxi por konstruktivaj kaj pacemaj debatoj, en kiuj pri aktualaj problemoj, en senantauxjugxe kaj laufakte fundigitaj diskutoj, kune en transparentaj solvoj estos decidoj trovitaj.

Bazaj opinioj, celoj kaj orientigxo de Europo Demokratio Esperanto

Ni estas konvinkitaj, ke paco kaj bonfarto en Germanio, Europo kaj en la Mondo povas esti atingita kaj certigita nur, se la homoj unu la alian kun cxiuflanka respekto renkontas kaj en libera, egalrajta kaj malferma dialogo trovigxas.

Demokratiaj socioj en kiuj povas la homoj libere disvolvigxi, donas bonan garantion. Sed demokratio povas nur funkcii, se la civitanoj mem povas decidi pri la aferoj kiuj ilin koncernas. Bazo por tio estas, ke ili povas libere esprimi siajn opiniojn kaj sengxene, amplekse informigxi kaj samarajte unu-kun-alia komuniki.

Paca kaj libera socio vivas de solidara unu-kun-ali-eco. La homo estas de si mem socia estagxo. Pro tio, socia sekureco ne bezonas kuratorecon kaj devigon, sed la kreadon suficxe da eblecojn kaj liberan spacon por memdecida solidara unu-kun-ali-eco. De tiuj konsideroj ekestas la fundamentoj de la politiko de EDE: reciproka estimo kaj toleremo, egalrajta malferma dialogo, informigxita memdecideco kaj per libervolo apogita solidara unu-kun-ali-eco.

Apud la cxefkampoj de la politika laboro, kiuj kusxas en la sfero de la lingvoj-, kultura –kaj edukadpolitiko, en la fortigo de la demokratio, de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, EDE volas okupigxi ankaux kun vico da aliaj europpolitikaj kampoj, trafi programaj deklaroj kaj alpreni pozicion. Cxe cxiuj demandoj estos justeco, ekviigxo, egalrajteco, respekto de la minoritatoj, toleremo, solidareco, fundamentaj rajtoj, paco, dauxreco, sparemo kun la havajxoj t.e. imposxtmonoj, subkonstruo la burokration, kaj transparenteco, ludas precipan rolon, cxar EDE alstrebas alian, humanan politikon.

Precipaj eldiroj al Europapolitiko

EDE apogas la procezon de la europa unuigxo kaj pledas por la Europa Unio. La Lisboa-kontrakto, per kiu la EU-kontrakto estis sxangxita montras en la gxusta direkto. Gxi metas la valorojn de la Unio al la komenco: respekto de la Homaj Rajtoj, libereco kaj demokratio, jura stateco kaj protektado de la rajtoj de minoritatoj.

Sed en kelkajn sferojn la Lisboa-kontrakto donas kauzon al pludiskuto. Tiuj devas esti malferme kaj sub inkludo de europaj civitanoj efektivigita. Ankoraux devas esti priparolata, cxu kaj kiel la logxantaro mem povas decidi pri tiu kontrakto kaj pri la konstitucio por Unuigxinta Europo. Demokratia Europo devas stari sur vasta konsento de siaj europaj civitanoj.

Al tio devus esti efektivita, ke la civitanoj de Europo kun tiu Unio identifigxas, por komune pluevoluigi. La Europa Unio ne rajtas esti la arangxo de elitoj, aux servi nur al intersoj de certaj grupoj, sed gxi devas esti la Unio de siaj civitanoj, komuna domo, en kiu cxiu sentas sin hejme kaj povas libere evoluigxi kaj en kiu cxiu povas flegi sian lingvon kaj kulturon, sed sen de supre ordonita egaligo.

La Europa Unio ne devas anstatauxigi la Sxtatmembrojn, tiel longe, gxis tiu ne estigxas la deklarita volo de la granda multnombro de la logxantaro. La Europa Unio faru nur tie regulojn kie ili komune necesas kaj estas sencoplenaj. La principo de la subsidiareco devas esti fortigita.

EDE volas alporti al la farado de la europa konscio, porke per tiu atingi internacian konscion. Tion en la ekkono, ke la protektado kaj akcelo la multflankecon estas gajno por cxiuj. Sed tiu gajno povas esti farata fruktodona, se la senbarite spirita intersxangxo, egalrajta komunikado kaj malferma dialogo eblas super cxiuj limoj kaj disvastigxas la konceptajxo, ke paca unu-kun-ali-eco kaj komuna sercxado de solvoj, konsistas la fundamenton por pli bona estonteco al cxiu homo.

Europo devas esti ekzemplo por sukcesa integrigxo, ke la multflankecon de siaj oldaj kaj novaj civitanoj ne sxajnas kiel obstaklo aux ecx dangxero, sed estas uzata kiel sxanco. EDE ne volas asimiladon, sed integradon de alvenintoj, cxe protektado de iliaj lingvoj kaj flegado de kulturoj. Ili Kaj iliaj posteuloj povas esti per lingva kaj kultura ligiteco pontoj por amika, ekonomika kaj aliaj kontaktoj de cxiuj europanoj kun iliaj iamaj patrolandoj.

La komuna Europo bezonas fortan demokration

Ke la celoj de la Unuigxinta Europo estus atingeblaj, precipe paco kaj libereco, bonfarto kaj socia sekureco, lingva kaj kultura diverseco kaj vivvalora cxirkaumedio por kaj kun cxiuj civitanoj de Europo, la Europa Unio devas ankoraux subigi konsiderindajn deficitojn en la demokratio.

Gravaj principoj de la demokratio kiel fortopartigo, akoraux ne estas priatentita: La europaj legxoj (dekretoj kaj direktivoj) ne estas faritaj de la Europa Parlamento, sed de la Europa Komisiono, kiuj membroj ne estas elektata de la europaj civitanoj, sed estas ordonitaj de la registaroj de la membrosxtatoj. Vera kunparolado de la civitanoj ankoraux ne eblas. La formoj de la senpera demokratio kiel civitandezirado kaj popoldecido mankas. Por funkcianda demokratio sur europa nivelo, necesas en Europo pli bona kaj pli vasta informado de la civitanoj kaj kreado pli da eblecojn por samrajta komunikado unu-kun-alia en cxiuj kampoj kaj sur cxiuj niveloj.

La Europa Unio estas de multe da civitanoj perceptata kiel fremda burokratio, kiu kuratoras en ilia vivo. Cxi tie necesas transparento, informado kaj kunparolado. La europa administrado devas estigxi esence plu civitanproksima. Ankoraux cxiam ne funkcias la europa cxarto de la fundamentaj rajtoj. Sed la civitanoj bezonas protektrajtojn, kiujn ili povus senpere valorigi rilate al organoj de la europa Unio.

EDE volas precipe pretigxi por la fortigo de la demokratio kaj la fundamentaj rajtoj en Europo, precipe de la personaj rajtoj kaj la opinio-kaj informadlibereco, por senpera limtranspasxa politika kaj socia dialogo de la europaj civitanoj kaj por la integrigxo cxiujn civitanojn en la europa okazado. Ni volas kunlabori sur la konstruado de tuteropa demokratio, en kiu la homoj, aux de ili balotitaj reprezentantoj flanke de la politikaj aux naciaj blokoj povas paroli pri la ilin movigxintaj demandoj. Sed ke la homoj, civitanoj, deputitoj povus intersxangxi kaj debati, devus paroli komunan lingvon. T.e. fundamenta estas, ke unue estu kreita la lingva bazo por reala dialogo. Tiam povas esti malgrandigita ankaux la deficito en la europa demokratio.

Ni proponas Esperanton por lingvo de la internacia komunikado. Esperanto povas kaj devas esti helpilo por garantio de la rajto al libera opiniesprimo kaj rajto por sengxena informado. Kaj por cxiu europa civitano sen escepte pri nacio, lingvo, edukado, havajxo, ktp. Esperanto povas esti fundamenta konsrtrusxtono, en multpopola kaj mltlingva Europo atingi demokration, pli rapide kaj solide surkonstrui la komunan europan domon.

Precipaj eldiroj pri la lingvopolitiko

EDE favoras, ke al temo lingvo estu dedicxita pli granda atento kaj ke la EU sxangxu la gxisnunan lingvopolitikon, orientigxinte al interesoj de la civitanoj. La eksterordinare grava lingvodemando devas alveni al la agendo de la europa politiko. Cxar per la lingvopolitiko estus metitaj esencaj fundamentoj por la europa integrigxo, por la politika funkciado kaj disvolvigxo la komunan merkaton kaj entute por la Europa Unio. Kaj al cxio tio, la lingvopolitiko en Europo estas malvaste ligita kun la fundamentaj rajtoj.

EDE volas aktive egagxigxi por linvoreguligoj en la EU, sed samtempe ankaux en la unuopaj membrosxtatoj, kiuj la komunan Europon, socie, politike, sociale kaj ekonomie pluevoluigas, certigas la sxancegalecon por cxiuj civitanoj, kiuj aparte en Germanio kaj por cxi tie vivantaj homoj signifas pli malgrandaj kostoj kaj pli grandajn utilon. Cxe tio devas esti certigita, ke la europaj civitanoj ne nur en la oficaj lingvoj, sed ankaux en cxiu alia regiona- kaj minoritatlingvo povas sin turnigxi al europaj oficoj.

Ni volas Europon por cxiu civitano sen hegemonio de iu popolo aux lingvo. Ni ankaux ne volas duklasan-Europon, kie kelkaj lingvoj estas preferitaj sur la kosto de aliaj. EDE volas engagxigxi por justa kaj demokrata solvo de la internaciaj lingvoproblemoj kaj por la konservado de la ligvo-kultura diverseco en la Europo kaj en la Mondo.

Homdigneco, libereco, egaleco kaj justeco signifas, ke cxiuj civitanoj ekde la naskigxo havas la saman sxancon partopreni la protekton de la diskriminacio, ankaux de la lingva diskriminacio. Tiu devas esti gxuste en la Europa Unio konsekvence realigata.

Demokrata dialogo inter cxiuj europanoj povas esti atingata nur per iu facile lernebla pontolingvo, kiu neniun apartenas kaj ne estas la gepartra lingvo de unu popolo. Komunika sistemo, en kiu cxiu homoj samrajtas, aux minimume proksimume saman sxancon povas atingi kaj neniun nacion kontraux la alia preferas, povas esti atingata nur per iu neutrala lingvo. Pro tio ni proponas Esperanton kiel komprenigxilo por Europo. Sed EDE ne volas ansxtatauxigi per Esperanto la naciaj-, regionaj- kaj minoritataj lingvoj. Esperanto ne volas forpeli la aliajn lingvojn, sed kontrauxe, kontribui al ilia plifortigo kaj protektado.

Cxar por europaj civitanoj devas esti akcelata la ebleco, pri deziro lerni fremdajn lingvojn. EDE rekomendas, ke cxiu europano minimume la bazajn konojn de du nacia lingvo lernas kaj ke la EU por la lingvolernado pli da financaj subtenoj pretigas. Por la plimulto de la homoj, por kiuj la lingvolernado peniga estas, prezentas Esperanto la idealan eblecon, kun malmulte da peno, rapide memkonscie povi partopreni internacian intersxangxon.

Por ni, ne ekzistas kontrauxdiro inter Esperanto kaj la Angla. Angla kaj Esperanto ne estas alternativoj, sed kompletigxas unu la alian: Post Angla instruado estas Esperanton lerni multe pli facila kaj inverse. Alikaze, angle oni ne povas tiel bone lerni kiel oni povas lerni Esperanton.

EDE volas longtempe atingi, ke Esperanto estigxu unua fremda lingvo kaj ke Europanoj ricevu lingvon en la mano, per kiu ili sen granda tempoperdo unu-kun-alia povus dialogi kaj per kiu preskaux cxiu povus pli facile partopreni al la plezuro de fremdlingva komunikado.

Se ni parolas pri la „unua fremda lingvo“, tio ne devus signifi, ke Esperanto flankensxovus la aliajn fremdajn lingvojn. Sed altrudigxas, ke en la lernejojn unue estus instruita Esperanto kaj poste la aliaj lingvoj. Suficxas ke la lernantoj la bazajn konojn pri Esperanto en unu gxis du jaroj lernas. Poste ili, pro la sinpla kaj logika strukturo de Esperanto, ne plu bezonas instruadon, sed povas plulerni en libervolaj lerngrupoj. En lernejaj eksperimentoj estis pruvita, ke lernantoj kiuj unue lernis Esperanton, poste lernas pli rapide aliajn fremdligvojn. La esperantoinstruado bezonas tiel nur malmulte da plian instruadon kaj donas idealan kompletigxon al aliaj fremdlingvaj edukadoj.

La enkonduko de Esperanto en lernejoj ne devas malpliigi la valoron de aliaj fremdlingvoj. Kontrauxe, Esperanto povas veki la intereson al lingvoj gxenerale kaj forigi gxenojn kaj antauxjugxojn kontraux la lingvolernado. Pli forta disvastigxo de Esperanto ne malfortigas la valoron de aliaj fremdaj lingvoj.

La lernantoj povas ricevi per Esperanto, sxlosilon al pli internacia, kulturtrapasxa komunikado. Aliaj fremdlingvojn ili devas lerni, por ricevi kelkajn senperajn alirojn al la vivo kaj kulturo de niaj europaj najbaroj, kiel ankaux al ekstereuropaj popoloj. Lauxsence ni volas instigi, ke la edukado de la germana lingvo en aliaj landoj estu akcelata kaj ke la lingvooferto en germanaj lernejoj estu plivastigata.

Gxis la postulo por esperantoedukado –minimume kiel libervola edukado aux en kadro de lingvopedagogika edukado- en cxiuj baz- kaj plugvidantaj lernejoj, kiel en en altlernejojn en Europo ne prosperos, EDE engagxigxos por malgrandaj celgvidadaj pasxoj, kiuj alportas al la popularigo de Esperanto, porke pro sia cxiam pli altigota praktika valoro ankaux de sin mem disvastigxos.

Tiel longe, gxis Esperanto ne havas sian postenvaloron, kiu decas al gxi, kaj tiel longe gxis la lingvodemandoj ne ankrigxis en la konscioj de la europaj civitanoj, de la politiko kaj administracio, EDE cxiam denove alprenos la temon al tagordo kaj klopodados sensivigi la socion kaj gxiajn respondeculojn, porke kun la europa lingvodemando kunligita socia problemo en sia kreskanta signifo finfine estu ekkonata kaj portipovaj solvoj estus trovitaj kaj transmetitaj.

Tiel longe gxis la gepatraj lingvoj en la EU ne estas egalrajtaj, EDE engagxigxas ankaux por revalorigo de la Germana lingvo en la EU. La Germana devas en la EU esti labor-kaj publikajxlingvo.

Precipaj eldiroj al kulturpolitiko

Ni volas, ke en Europo estu konservata la kultura diverseco kaj ke la komuna kultura heredajxo estu aktive protektata. Ne rajtas esti kultura antauxregxo de iu grupo aux nacio. Cxiu geeuropano devas povi flegi kaj vivi sian propran kulturon, sen de supren ordonita sammetiteco. EDE volas pledi por la rajto de kulturaj minoritatoj, por protektado kaj akcelo de iliaj kulturoj.

La Europa Unio devas aprte akceli la t.n. alternativajn kulturprojektojn, kulturcentrojn, urbopartkulturojn ktp. kaj doni rimedojn por europa kulturintersxangxo sur la nivelo de civitanproksimaj iniciativoj.

Porke la homoj de Europo ambauxflanke ekkonigxos, la EU devas apogi kulturintersxangxon akcelantan turismon. Ankaux aliaj ebleco por la ekkono de la europa diverseco devas esti akcelataj kiel ekz. kultur-partnerecoj, interkulturaj aktivajxoj kaj similaj. Cxe tio estu ekviigitaj per iu europa fonduso la ekonomiaj malsamecoj de la partoprenantoj el diversaj membrosxtatoj.

EDE akcelas ankaux la pli fortan evoluon de libera intersxangxo de lernantoj, kvalifikigxaj kursoj, studentoj, laboristoj, mamstaruloj kaj neprofesiuloj. Cxar nur konscia kaj intensa kontakto kun homoj en aliaj EU-membrosxtatoj kondukas al dauxra kaj fruktodona europa komuneco.

EDE volas alporti al tio, ke restu kosiderindaj liberaj sferoj por diversaj evoluigxoj kaj por la konservado de eblan multflankan kulturan formricxecon en la EU. Ni volas, ke la publiko estu informita pri la dangxeroj por la kultura diverseco, ke la homoj estos sensibiligitaj por tiuj demandoj kaj engagxigas plej eble memstare por la protektado kaj akcelo de la kulturoj. La EU devos cxi tie agi antaux cxion instigante kaj apogante. La EU devas akaux pli forte financii sciencajn analizojn kaj esplorojn pri la europaj kulturoj kun la celo de koservado kaj akcelo de la kulturan diversecon. Per iu ebla tuteuropa dialogo devus esti tiuj faktoroj eltrovataj kaj subkonstruataj, kiuj antauxpusxas la kulturan antauxregadon.

EDE volas, ke la kulturoj de la EU-membrostatoj estos ekkonataj ankaux ekster de EU. Sed tiu devas okazi en la formo de la egalrajta kultutintersxangxo. La EU ne altrudu aliajn sian „europan gvidkulturon“. Plie, gxi devas apogi mondvaste la kontraux kulturimperialismon.

EDE proponas establon de Europa Kulturkonsilo. Tiu devus regule raporti pri la stato de, precipe endangxeritaj kulturformoj en Europo kaj devas doni avert-, propon- kaj koordinfunkciadon por protekto kaj akcelo la kulturan diversecon en Europo.

Precipaj eldiroj al edukadpolitiko

EDE reprezentas la koncepton, ke vivanta lernado estas necesa kaj senchava. Sed la vivdauxra lernado ne devas esti traktata kiel iu gxena devo. Gxi ne servu nur al tio, ke la homoj restu agemaj por la labormerkato. Dumviva lernado pli devas alporti al persona pliricxigxo kaj spirita saneco. Tiu efektivigxas pozitive ankaux tutsocie.

En la antauxeco de cxiu edukado kaj klereco devas stari plezuro kaj gxojo, la travivado la sociecon, la evoluo de la reciproka respekto kaj reciproka apogo, la ekkono la secon de la kunlaboro, la sperto la propran evoluon, la ekkono kaj uzo de propraj potencialoj, la edukado de propraj kapablecoj, gxojo sur la propra sukceso kaj de liaj, kaj ne laste ,ke intensa okupigxo kun ajxoj aldonas kontentigxon kaj sukceson.

La lernado devas esti poreble memdecida. Por iu memdecida lernado estas necesa, ke sxangxigxas la rolo de la instruisto, edukisto, kursgvidanto, sed same ankaux de la gepatroj, kiel ankaux de sociaj grupoj kaj sxtataj institucioj. Ili devas akompani, apogi, instigi, doni bonan ekzemplon.

La celo de la lerneja kaj eksterlerneja instruado de vas esti, ke la junaj homoj estigxu fortaj personecoj kun propra volo, kiuj koncias pri sia memo kaj prpreco, aparteco kaj memkonscie renkontigxas kun siaj agxkamaradoj kaj konas la proprajn interesojn unu-kun-alia sed ne volas trabatali unu-kontraux-alia.

Nur sinceraj homoj povas formi liberan kaj solidaran socion. Devo povas esti nur la lasta rimedo en la edukado. Cxar premo kaj devo produktas kontrauxpremon kaj gxenajn karakterojn aux adaptitajn kauxrigxmusojn. Nia socio estas markita de devigoj, potencpremoj kaj falsa egoismo sur kostoj de aliaj. Ne hazarde kreskas la nombro de psikaj gxenoj kaj de psikosomataj malsanoj. Plimultigxas la drogkonsumo kaj suicido. Ni devas preventi, ke ni estigxos malsana socio. La plimultigxo de la perforto en la lernejojn montras la necesecon de psikologoj kaj socilaboristojn en la lernejoj. En tiu parto ne estas permesata sxpari. Samtempe devas la plenagxaj lerni, auxdi junajn homojn kaj preni ilin serioze kun iliaj sorgoj kaj problemoj.

EDE volas fari sian aldonon, ke pli ofte estu diskutata pri pedagogiaj demandoj kaj plifortigxu la konscio por la necesa sxangxo de nia eduksistemo. Al tio apartenas, ke alternativaj edukformoj ricevu pli grandan atenton kaj pli da sxtatan kaj socian subtenon kaj ke la en Euxropo ekzistantaj modeloj estu komparataj unu kun alia kaj sukcesaj konceptoj tuteurope ricevu pli grandan konatecon.

Ne povas esti permesata la partigo de la junularo en iu elito kaj la vasta amaso pro la dependeco de la deveno kaj la monujo de la gepatroj. Alie, devas esti atingata optimala protektado la kapablecon kaj talenton de cxiu infano.

EDE estas por la multflankeco de publike-lauxlegxaj kaj privataj lernejofertoj kaj finekzamenoj. Cxe tiu devas esti garantiita la ebleco de la sxangxo la lernejon aux la lernejformon. EDE volas ankaux pli bone koordini la lernejaj kaj eksterlernejaj edukado- kaj libertempaj ofertoj.

La socioscienca edukado en fakoj kiel historio kaj geografio ne estu edukata nur el la perspektivo de la respektiva lando aux interesa grupo, sed devas montri la realecon kaj speguli sen antauxjugxoj la europan tutecon kaj ankaux la ekstereuropan mondon. Lernejo devas eduki kaj disvolvigi la konscion de mondvasta komprenigxo, respondeco kaj internacia ligiteco kaj solidareco kaj aldoni al subigo de timoj kaj antauxjugxoj kontraux „fremduloj“. EDE volas atingi, ke la Europa Unio en la kadro de siaj apogaj akivecoj en la edukadsektoro progresigas la transnacian edukadon, en kiu por la gelernantoj estos alproksimigita la mondo sen limoj, en kiu cxiu lando estas parto de la hejmo. La lingvoedukado apud la perado de la lingvo ne rajtas peri samtempe iun definitivan mondbildon. La lingvo- kiel la tuta lernejedukado devas havi neutralan kaj mondmalferman direkton.

Cxiu devas ricevi la eblecon, partopreni al la imposxtrimedoj financata edukado gxis la finigxo de iu altlerneja studado aux respektive al majstroekzameno. Nur, se cxiu havas la eblecon, siajn kapablecojn plejbone disvolvoigxi kaj tiujn tiam ankaux en la profesio enmeti, ekestas ankaux la pligrandebleca utilo por la socio. La partopreno ne malsukcesu al tro altaj partoprenprezoj de la instruado. Senitereza lernadkreditoj devas ebligi la aliron por plivastaj tavoloj, pluevoluigi la kapablecojn kaj konojn.

La Europa Unio devas subteni europvastan intersxangxon inter lernejoj kaj aliaj instruinstitucioj. Estigxantaj subteninstrumentoj devas esti diskonigitaj. Por cxiu civitano devas esti praktike rimarkebla, ke sxili estas civitano de Europo.

Cxe la europaj altlernejoj estas konstatebla ne laste per la tiel nomata „Bologna-Prozess“ iu evoluo al cxiam pli malonga, magriga studado, kiu estas cxiam pli ferte direktita al la volo de la ekonomio – fiksita eduko nur por iu ordonite limigita faro. Esencaj fundamentoj kiel ekz. la disputo pri historiaj, sociologiaj kaj etik-filozofiaj aspektoj de la respektiva studunuo, la interdisciplina rilatigo en iu plivasta kunteksto, kiel la edukado de specife homecaj kapablecoj cxiam pli restas neglektataj.

EDE volas efiki, ke estos trovata senchava akordigxo inter la ekonomiaj interesoj kaj de tutsocia neceseco de la instruado de homoj kun vasta horizonto, kiuj sian agadon ktitike reflektas kaj ankaux povas pritrakti en pli grandaj kontekstoj kaj tiel estas kapablaj, malfavorajn disvolvigxojn ekkoni kaj utilajn solvojn trovi.

EDE apogas pli fortan ligadon de la scienco kaj praktiko kaj por pli da faktrapasxa, interdisciplina esploro, edukado kaj praktiko.

Precipaj eldiroj al ekonomia-, financa-, labora- kaj sociala- politiko

Europo estas enplektita en la mondekonomio kaj en la mondvasta financsistemo kaj estas unu de precipaj agantoj. La Europa Unio devas angagxigxi por mondekonomia- kaj financa sitemo, kiu ne utilas nur por la intersoj de Euxropo aux de potencaj grupoj, sed cxiujn landojn, popolojn kaj homojn en la mondo malfermas la eblecon al paco kaj bonfarto.

La nuntempa ekonomia- kaj financa krizo devas esti komprenata kiel sxanco. Estas tempo, evoluigi novajn modelojn, antauxe, kiel utopia formetitajn modeloj devas esti denove serioze ekzamenitaj, elprovataj kaj sercxataj kreativaj solvoj. La diskuto cxe tiu devas okazi malferme kaj transparente, sub la vasta envolvigo la sciencon, sociajn grupojn, kulturkreantojn, profesiaj- kaj ekonomiasociojn, kaj la junularon, cxar fakte temas pri ilia estonteco. EDE volas forte angagxigxi , ke la t.n. minoritataj opinioj ankaux povas ricevi vocxon.

La Europa Unio intervenas per enorma subvencpagoj en la libera merkato. Subvecioj estas senchavaj kiel politika imposxtinstrumento kaj necesa, se temas pri la bremsado de la ekkonata negativa evoluo aux ekpusxi positivan evoluon. Sed cxiuj EU sobvencioj devus eti kontrolitaj: Kostoj kaj utiloj, gajnantoj kaj perdantoj devas esti esplorataj kaj nomitaj jam en la antauxkampo. Dauxraj subvencioj devas esti regule kontrolitaj.

Ansxtataux kun miliardsumoj subteni maljunigitaj industribrancxoj, devus tiuj monoj esti investitaj en disvolvigxoj de novaj industrioj, kiuj donas longtempe pli da laborlokojn kaj bonfarton. Tie volas EDE kiel demandanto kaj avertanto sorgi por tio, ke la avantagxoj kaj malavantagxoj de sxtataj intervenoj estu akurate esplorataj.

Ede volas ankaux stimuli diskutoj pri gxis nun malmulte prilaboritajn demandojn, kiel ekzemple iu bazsalajro por cxiuj. Estas pensebla, ke la labormondo per novaj modeluj povus estigxi pli justeca kaj homaneca. EDE volas instigi debaton ankaux pri tio, kiel povas esti pluevoluigita la socia merkatekonomio al solidara aux solidar-ekologia merkatekonomio, en la memdecideco, solidareco kaj respondeco stari en la antauxflanko por la mondo kaj cxe venontaj generacioj.

EDE engagxigxas ankaux por tutgeneracia dialogo, ke la generacioj disvolvigxu komprenemon por la intereso kaj problemoj de alia generacio. Por tio EDE instigas, akceladon de programoj kaj aktivecoj, kiuj ebligas la intersxangxon super la ganeraciaj limoj kaj samkiel ankaux inter profesiaj- aux „tavolaj“- limoj.

Al cxiuflanka persona kaj socia edukado apartenas ankaux, minimume tempe, sociala aux socia engagxigxo. EDE proponas, ke estu pretigataj europaj rimedoj por iu „internacia socia jaro“. La internacia socia jaro devas ne nur por junuloj inter lernejoj kaj pluedukado esti pretigita, sed ankaux por pli agxaj homoj. Al socia engagxigxo devas esti ordigita gxenerale pli granda atento.

Precipaj eldiroj al esplorado-, tekniko- kaj inovativpolitiko

La libereco de la esploro devas esti protektata kaj akcelata. Sed tamen devas la Europa Unio apogi per financa rimedo esplorintenconj en hodiaux gravaj kampoj de energio, trafiko, sano. La esplorinstitucioj, altlernejoj, asocioj, enterprenoj kaj sociaj grupoj devas esti pli forte en la esploro retigitaj, ekster la la landlimoj.

Esploro kaj altlerneja edukado devas okazi en la unuopaj EU-sxtatoj en gepatraj lingvoj. Cxar logika pensado kaj la priskribo de komplikaj enhavaferoj plej bone funkcias en la gepatra lingvo. Ke en cxiam pli esplorprojektoj antauxregas la angla lingvo, blokas la esplorspiriton kaj preferas unuflanke sciencistoj el angle parolantaj landoj. Kiel lingvo de la egalece scienca intersxangxo pli bone tauxgas Esperanto kaj pro tio devus esti de l EU akcelata ol scienclingvo.

La Europa Unio devas fari pliajn klopodojn vigligi junajn homojn, absolvi instruadon en teknik-csciencaj fakoj. Kontraux la jam ekzistanta kaj ankoraux plu minacata manko de fakuloj devas esti ekkaptitaj intensivaj arangxoj.

Tekniko devas orientigxi al la homoj. La homo kiel uzanto kaj konsternito devas esti pli forte envolvita en la planado kaj transmetado de teknikaj projektoj. Apud la puraj produkt- kaj procedurkostoj devas esti pli forte atentitaj ankaux la nedirektaj kostoj de la teknikaj projektoj por la socio.

La Europa Unio disponas pli multe da milionoj pensfabrikoj. En cxiu civitano estas kasxita granda potencialo. Sed la ideoj, la kreativeco kaj utopio de la europaj civitanoj restas tro ofte en la kasxiteco. Ili devas esti utiligataj porla socio kaj la estonteco de Europo. Pro tio devus esti establitaj ideoagenturoj, kiuj kolektas, taksas kaj enmerkatigas, cxe kiu cxiu propono estu en la kazo de transponado proporcie finance honorigota.

Precipaj eldiroj al san- kaj konsumpolitiko

Sanpolitiko devas pritrakti la homon en sia tuteco kaj en la ligiteco kun gxia cxirkauxajxo. Cxe tiu devas esti metita pli forta atento al tuteca sanprotektado ol al la kuracado de malsanoj. La celo devus esti, ke malsanoj antauxe ecx ne ekestus, aux minimume ilin fruhtempe ekkoni.

Tielnomataj alternativaj sanigxmetodoj, tuteca medicino kaj teknikoj por malstrecxigxo kaj korp- psika sanrestado kaj perfektigxo kiel autogena trejnado, jogo, zen, ktp. devus esti akcelataj kaj estigxi partoj de la cxiutago de la europanoj.

De la nuntempa, al medikamentoj kaj masxinoj fiksita medicino, devas alveni al medicino pri homa mezuro. Pro tio devus la interkonsiligx- kaj esplorparoladoj de la medicinistoj stari en la centro de la kuracado kaj esti pli bone honorigataj.

Kun agoplano „sana socio“ devas la Europa Unio aktive akceli ne nur la korpan sanecon, sed ankaux la psikosocian sanecon kaj tiun jam en la antaulerneja kampo.

La Europa sanesploro devas en koncentra aktiveco agi kontraux la t.n. „malbonegajxoj de la homaro“ kiel ekz. aidoso. Samtiel devus esti esplorataj la dependecoj inter viv- kaj laborkondicxoj, cxirkauxajxinfluoj, cxirkauxajxsxargxoj kaj la saneco.

Europo devas meti por si mem la taskon kunagi, cxe la sanprovizo en la ekonomie malfortaj reginoj de la mondo.

La europa konzumadpolitiko estas por intenzivigi. Cxiukaze, ne devus esti ellasitajankoraux pli multe da reguloj kaj legxoj, sed la fokuso devas esti cxe la pli bona informado kaj la subteno de la konzumantoj, ke ili povu porti pli da memrespondecon.

Produktoroj de la varoj devus pli ol gxis nun esti devigitaj, informi la konzumantojn pri la uzo aux eluzado kaj kun la produktoj ligitaj sanecaj kaj ekologiaj aspektoj. Sed cxi tie devus esti trovataj la eblecoj, kiel povas esti la informado eble pli klare kaj simple farita, sen ke por la produktantoj estus faritaj nepropociaj surmetajxoj.

Precipaj eldiroj al cxirkauxaj-, energiaj- kaj trafikpolitiko

En la europa cxirkauxajx-, energia- kaj trafikpolitiko estas necesa novpensado, ke ankaux la venontaj generacioj povus homece vivi. EDE volas apogi tiujn proponojn kaj decidojn, kiuj donas la plej grandan eblan protekton por la cxirkauxajxo kaj por la naturaj rezervoj.

Al tiu apartenas, ke la dependeco de la energikonsumado estu plej rapide deigata de la importita energiportantoj (nafto, tergazo, karbo) kaj estu plejrapide sxangxita de sur regeneracia energio staranta provizado. Por esplorado kaj la lancxado de konvenaj produktoj devas la Europa Unio esence plu fari ol gxis nun. Ankaux en la kampo de energia efikeco kaj energia sparado devas esti pliaj, gxis nun ne uzitaj potencoj ekuzataj.

La Europa energia ligo devas esti pli eble decentrale organisita kaj tamen tra optima retstrukturo kaj eluzo devas certigi pli grandan provizsekurecon kiel gxis nun. Grandpotencverkoj, kiuj signifas grandan kapitalkoncentrigxon, estas perturbemaj kaj prezentas sekurecriskojn, tiuj estas pasxo al pasxo depreni de la reto kaj devus esti anstatauigataj per necentraj solvoj.

En la energio kiel en aliaj eekonomiaj brancxojestas cxe cxiuj produktoj kaj procedoj pritraktendaj la realaj kostoj de la produktado gxis la senzorgado, kiel la kostojn kiujn la venonta generacio devus porti. Produktoj kaj procedoj, kun altaj sociaj „apudkostoj“, devas esti ansxtatauigitaj per ekologie kaj tutekonomie sencoplenaj.

EDE wolas pledi por tio, ke ankau en la trafiksfero estu uzataj pli da novaj teknikoj. Cxi tie nombras inteligentaj sistemoj por malebligi la trafikon, plimulta reiro al transporto sur la reloj, pli cxirkauxajxamikaj kaj aparte sxparemaj veturiloj kaj vasta akcelo de publika proksim- kaj fortrafiko. Aparta atento devus esti donita por malpliigxo de la trafikakcidentoj.

Precipaj eldiroj al jur- kaj sekurecpolitiko

Por la propra politika laboro de EDE estas esenca tasko la farado de la antauxkondicxoj por libera komunikado en Europo. Pro tio EDE akcelas prefere la plifortigon de la fundamentaj rajtoj, la opini- kaj informadliberecon kaj por la protektado kaj surkonstruon de aliaj liber- kaj egarajtecojn.

La justico kaj ensxlosite ankaux la prokuroro devas esti sendependa de la politiko. Al tiu ekstera sendependeco apartenas ankaux la plifortigo de la eniga sendependeco de la jugxistoj kaj prokuroristoj per la forigo de ne necesesaj hierarhiaj niveloj.

La Europa justic- kaj sekurecestraroj devas pli intensive kunlabori. Sed cxe tui atentigi, ke ne ekestu iu Europa supera estrareco en la legxlibera sfero. Efektiva demokratia kontrolo devas esti certigata kiel la ebleco de prava vojo kontraux la ofendoj de tiuj organoj.

Libereco kaj sekureco ne ekskludas unu la alian. Nuntempe estas flanke de la Europaj registaroj kaj de la Europa Unio forcigita la kresko de skurecmagistratoj kaj iliaj rimedoj, cxe kiu estas ofte superpasxita la racia mezuro kaj la liberrajtoj senproporcie estas barigitaj. Por enkonduko de sensencaj arangxoj la argumento estas ofte la kontrauxterorizma batalo. Tie etas timoj forcigitaj, kiuj ne portas al pli da skurecocxe la homoj, sed la perdon de la sekurecsenton kaj de la vivkvalito kaj gxenas la realigon de la libereco. Videoobservado, provizdatodeponado kaj biometra legitimiloj gvidas al malpli da libereco. Esploroj montris, ke kriminaldeliktoj per tiuj arangxos ne povas esti efektive malhelpataj. Pro tio devus esti pli da mono uzata por la perfortprevento en la lernejojn kaj la forigo de sociajn kauzojn de perforto kiel ankaux por la optika reformado de la kriminalecon altirandan cxirkauxajxojn.

Kriminaleco kann ankaux per tio esti mildigita kaj ofte ecx preventita, se la socio estigxas tutece pli tolerema kaj diversdevenaj homoj parolas unu kun la alia. EDE volas escepte akceligi por pli da komunikado kaj respektiva atentemo.

Precipaj eldiroj al mond- kaj pacpolitiko

Ni volas, ke EU inauxgurigxas ankaux en siaj eksteraj rilatojn por lingva kaj kultura justeco. La europaj popoloj strebis purjarzentoj aliajn altrudi la proprajn valorojn kaj pensmanierojn, ofte per brutala perforto. La perforto kiel rimedo de la politiko devas esti subigata. Pro tio la EU ne rajtas estigxi al militarista alianco.

Sed cxiukaze la Europa Unio devas reprezenti ankaux la interesojn siaj civitanoj en la la tutmondigxinta mondo. De la EU enmetitaj rimedoj devas esti diplomatio, dialogo, kunlaborado kaj celiganta ekonomia subteno. Evoluadpolitiko kun versxilo montrigxis neefektiva. Al tio gravas, ke Europo ne apartigxu, sed devas resti malferma por la kunlaboro kun la aliaj landoj. Al tio apartenas ankaux, ke el la jarcenta kultura unudirekteco ekestu vera intersxangxo. Europo povas de Asio, Afriko, kaj Ameriko multe lerni.

Per la eneuropa solidareco kaj demokratio kiel ankaux de sukcesplena integrigxo, Europo devas esti ekzemplo kaj estigxi kiel vera akcelanto de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj cxie en la mondo kiel por negxenita spirita intersxangxo, egalrajta komunikado kaj malferma dialogo super cxiuj limoj, por egaligxo, justeco, paco, libereco kaj demokratio kiel por protektado de vivbazoj por cxiuj homoj kaj ankaux de la venonta generacio.

EDE-ke Europo komprenigxu!

 
traduko_de_la_germana_programo_2009.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2009/09/21 00:03 de admin
 
Recent changes RSS feed Creative Commons License Donate Powered by PHP Valid XHTML 1.0 Valid CSS Driven by DokuWiki

Strict Standards: Only variables should be passed by reference in /home/ede/www/vikio/doku.php on line 79