Hejmpaĝo > Gazetaraj komunikoj > 1915-2015 : Centjariĝo [2015-05-05]

1915-2015 : Centjariĝo [2015-05-05]

ĵaŭdo 7a majo 2015

1915-2015
Centjariĝo de la plej mortiga jaro de la « Granda Milito »
(gazetara komuniko de la 5a de majo 2015) 

Pasintan jaron, en 2014, oni multe « memorfestis » le komencon de la unua mondmilito. Post tri jaroj, oni memorfestos sendube la finon de tiu milito en novembro 1918.

Sed nun, en la amaskomunikiloj, oni parolas malmulte, tre malmulte pri tio, kio okazis en 1915, antaŭ jarcento.

1915 estis la plej mortiga jaro de la Granda Milito.

En nia lando, la franca armeo havis 333.700 mortintojn, t.e. pli ol 26% de la totalo de la homaj perdoj de tiu milito (1). Ankaŭ en 1915, la franca armeo mortpafis plej da siaj soldatoj (296, t.e. dek fojojn pli ol en 1917 (2)). En aprilo 1915 komenciĝis la armena gentomurdo kaj en majo 1915 komenciĝis la milito inter Italujo kaj Aŭtrujo-Hungarujo. Sur la orienta fronto eĉ pli nombris la mortintoj.

1915 estis la jaro de la Alvoko al la diplomatoj.

En 1915, Ludoviko Zamenhof, la iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto, estis en Varsovio, urbo okupita de la germana armeo. Li sukcesis publikigi tekston, la Alvokon al la diplomatoj, en pluraj ĵurnalaj de diversaj militantaj landoj (3).

« Terura milito nun ekkaptis preskaŭ la tutan Eŭropon. Kiam finiĝos tiu amasbuĉado, kiu malhonorigas tiom profunde la civilizitan mondon, la diplomatoj kunvenos kaj provos reordigi la rilatojn inter la popoloj...

Sinjoroj diplomatoj ! Post la terura eksterma milito, kiu malaltigis la homaron pli base ol la plej sovaĝaj bestoj, Eŭropo atendas de vi la Pacon. Ĝi ne atendas repaciĝon, sed daŭran pacon, la solan digna de homa raso civilizita. Sed memoru, memoru, memoru, ke la sola rimedo atingi tian pacon estas elimini por ĉiam la kaŭzon de la militoj, barbara postsekvo el la plej antikvaj tempoj antaŭ la civilizo : la domino de certaj popoloj super aliaj popoloj. »

Cent jarojn poste, 2015 estas jaro de dubo pri Eŭropo.

La Eŭropa Unio ne plu revigas. Eblas ke Grekujo eliros la Eŭro-sistemon, ke Britujo eliros la Eŭropan Union, Islando rezignis aliĝi...

Tamen, post kelkaj tagoj, la 9an de majo 2015 estos la tago de Eŭropo !

Eŭropo-Demokratie-Esperanto invitas ĉiujn, kiuj kredas ankoraŭ pri egala kunlaboro inter ĉiuj eŭropaj popoloj, ne malesperi, kunveni kun ni, kaj labori kune por Eŭropo, por la mondo kaj por la paco.


Pierre Dieumegard, sekretario de Eŭropo-Demokratio-Esperanto (Francujo), +33-665 778 668


1 : grande-guerre-1418.com
2 : reseau-canope.fr
3 : esperanto-sat.info

Europe-Démocratie-Espéranto (France) : e-d-e.fr ; courriel : presse@e-d-e.org
98 rue Michel-Ange, 75016 Paris
Eŭropo-Demokratio-Esperanto : e-d-e.org

JPEG - 12.3 kb
filmeto FR 2014
JPEG - 3.5 kb
filmeto FR 2009
JPEG - 4.5 kb
filmeto DE 2009
JPEG - 3.3 kb
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info


Elŝutu la novajn informilojn :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

Dokumentoj

SPIP | | Mapo de la retejo | Gvati vivon de la retejo RSS 2.0