Kanti kune ebligas plifirmigi grupon, sed tradicie la eŭropa himno estas sen paroloj. Kiam oni vidas oficialajn ceremoniojn, la partoprenantoj estas mutaj, kaj devas atendi la finon de la muziko senmove kiel statuoj. Tio estas tre teda !
Estus pli bone se dum internaciaj kunvenoj oni povus kanti kune la himnon al Eŭropo en internacia lingvo. La parolojn verkis Umberto Brocatelli, ili estas tre frataj kaj optimismaj, ili ofendos neniun minoritaton.
- partituro unuvoĉa, en retejo europo.eu. Tio estas la bazo!
- partituro kvarvoĉa. Nur por lertaj kantemuloj !
2027 estos nekutima jaro. Ĝi estos samtempe la 140jariĝo de Esperanto (Unua Libro publikigita en 1887) kaj la 70jariĝo de Eŭropa Unio (Traktado de Romo en 1957). Kaj 140 = 2×70 !
Do la 9a de majo 2027 estos speciala festo de Eŭropo : ni proponas kanti kaj kantigi la himnon al Eŭropo en Esperanto en tuta Eŭropo. Retejo prepariĝas, sed vi jam povas spekti specialan paĝon : https://europokune.eu/korus0509/
Kontaktu nin per la retadreso kantuen(@)europokune.eu (demetu la parentezojn apud @ por havi veran retadreson taŭgan)
