8a de januaro 2015 : Komuniko
Pluraj murditaj desegnistoj de Charlie Hebdo subtenis la peticion por Esperanto en bakalaŭro : la esprimlibero pasas tra la lingvo, pasas tra skribilo, pasas tra farbkrajonoj. Post la mortiga atenco, Eŭropo-Demokratio-Esperanto kuniĝas kun ĉiuj kiuj volas plu agi kiel Charlie, por societo pli libera kaj pli tolerema.
Pierre Dieumegard, sekretario de Eŭropo-Demokratio-Esperanto (Francujo), +33-665 778 668
Europe-Démocratie-Espéranto (France) : e-d-e.fr ; courriel : presse@e-d-e.org
Eŭropo-Demokratio-Esperanto : e-d-e.org