Gazetara komuniko de la 15 de septembro 2011
por publikigo antaŭ la 26a de septembro 2011
Deka "Eŭropa Tago de Lingvoj" :
alvoko por la konformiĝo
de la Eŭropa Komisiono pri la
fondaj principoj de la Eŭropa Unio
26a de septembro : La Eŭropa Tago de Lingvoj aĝas dek jarojn.
En 2001, la Eŭropa Konsilio decidis igi la 26an de septembro la Eŭropa Tago de Lingvoj.
En 2011, por le dek-jariĝo, ankaŭ la Eŭropa Unio, kies devizo estas "Unuiĝintaj en diverseco", patronas la eventon.
Oficiale la 23 oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio estas egalaj, sed praktike nur unu inter ili estas favorigita en la Eŭropa Komisiono : la angla. Same praktike, denaskaj anglalingvanoj estas privilegiataj en la eŭropaj instancoj.
Tio kondukas al diskriminado inter la diversaj popoloj el kiuj konsistas la Unio, kaj tio kontraŭas la demokratiajn celojn, kiuj estas la ekzistokialo de la Eŭropa Unio.
Ĉiu ajn interretulo povas konstati pri la malpraveco. La kulminon atingas la paĝo dediĉita al mult-lingvismo de le retejo de la Eŭropa Komisiono : la aktualaĵoj pri mult-lingvismo estas unu-lingvaj.
Ĉu tiun lundon, la 26an de septembro, la festo estas rezervita al la anglalingvoj ?
Pro tio Eŭropo-Demokratio-Esperanto alvokas ĉiujn deputitojn, politikistojn kaj politikistinojn, postuli de la Eŭropa Komisiono respekti la fundamentajn tekstojn de la Unio kaj progresigi pli grandan egalecon inter la lingvoj de Eŭropo, aparte en la interretaj paĝoj dependaj de la ĉefretejo de la Eŭropa Unio : europa.eu.
Eŭropo Demokratio Esperanto estas politika eŭropa movado kiu celas integri la temon lingvoj en la politikan debaton. Subtenata de Albert Jacquard kaj la germana Nobelpremiulo pri ekonomio Reinhard Selten, ĝi atingis en Francujo 0,17 % de la voĉoj en la eŭropaj balotoj 2009.
Retejo : http://www.e-d-e.org
Esperanto estas hodiaŭ uzata mondvaste en ĉiuj fakoj (sciencoj, turismo, literaturo, internaciaj kongresoj...) Pro ĝia lernfacileco, ĝia internacia karaktero kaj ĝia monda malfermeco, ĝin subtenis UNESKO kaj multaj personecoj. |
Gazetara kontakto :
Pierre Dieumegard - tel. +33 6 65 778 668 - presse@e-d-e.org
Vidu la ligitan dokumenton (PDF – 1.3 Mb) ĉi-sube : Dosiero kompleta pri kelkaj lingvaj fuŝaĵoj de la interretej de la Eŭropa Komisiono