Hejmpaĝo > Nos actions 2022 > 2010 - 2014 > Invito al politika diskuto en Hungarujo [2011-05-27/29]

Invito al politika diskuto en Hungarujo [2011-05-27/29]

mardo 17a januaro 2012

Invito al la 11-a politika diskuto pri lingvaj problemoj en Alsóörs de la 27a ĝis 29a de majo 2011, ĉe lago Balatono en Hungarujo

NB : Se aliĝas pli ol 3-5 eksterlandanoj, tiam hungaraj EDE-anoj antaŭe organizos 2-tagan viziton en Budapeŝto (klaku ĉi tien por vidi la lastjaran programon).

Speciala temo :
La nova federacia programo kaj la rilato al land-sekciaj programoj.

Partoprenis en antaŭaj jaroj averaĝe 2 francoj, 4 germanoj, 10 hungaroj, 5 poloj, 2 hispanoj.

Bonvenas politikemaj civitanoj por diskuti ankaŭ pri aktualaj politikaj temoj kaj la komunikadproblemo en la Eŭropa Unio pro la manko de demokratie komuna lingvo.

La uzata lingvo estos precipe Esperanto. Sed bonvenas ankaŭ civitanoj kun politika intereso, parolantaj nur la hungaran, germanan aŭ anglan. Iliaj aldonoj estos tradukataj.

Aktivuloj el la internacia partio EDE (Eŭropo Demokratio Esperanto) raportos pri siaj tiusencaj laboroj. Se Vi volas prelegi aŭ raporti pri esperanto-politika temo bonvolu mendi vian emon.

Senkosta loĝado kaj sen partoprenkotizo por ĝis 20 personoj en la domo ! Bonvolu ĝustatempe aliĝi, se vi volas senpage tranokti, precipe en 4-litaj ĉambroj. Ne problemas en la najbareco pli „lukse“ loĝi, tamen relative ne multe kosta.

Adreso de la renkontiĝo :
- HU-8226 Alsóőrs, Honvéd u. 20

Poŝtelefono (nur en la tempo de la renkontiĝo) :
- el eksterlando : 0036-203163619
- el Hungarujo : 06-203163619

Pliaj informoj antaŭe :
- rete : Eumacko@aol.com
- telefone : 0049-89-280788

Programskeleto :

Vendredo, 27.majo.2011
- Alveno de partoprenantoj kiuj tranoktas en la domo
- 16.00 – 22.00 : Akcepto
- 19.00 – 21.00 : Interkona vespero kaj vespermanĝo

Sabato, 28.majo.2011
- 08.00 – 08.30 : Matenmanĝo en la domo
- 09.00 – 09.15 : Malfermo, salutoj
- 09.15 – 12.00 : Prelegoj kaj diskutoj. Temo : La nova federacia programo.
- 12.30 – 14.00 : Tagmanĝo en la apuda restoracio.
- 14.15 – 15.00 : La politika situacio en la EU. Prelego kaj diskutoj
- 15.15 – 17.00 : Novaj aliĝintaj kaj aliĝontaj EDE landaj sekcioj.
- 17.00 – 17.30 : Paŭzo kun kafo aŭ teo
- 17.30 – 19.30 : Daŭrigo pri novaj EDE landaj sekcioj kaj iliaj programoj. - 20.00 – 21.00 : Vespermanĝo en iu restoracio en la proksimeco de Alsoörs.

Dimanĉo, 29.majo.2011
- 08.00 – 08.30 : Matenmanĝo en la domo
- 09.00 – 12.00 : Proponoj por kaj diskutoj pri komuna internacia politika kunlaboro.
- 12.30 – 14.00 : Adiaŭa tagmanĝo en la apuda restoracio

Priskribo la vojaĝo de Budapeŝto al Alsóörs

- Se vi alvenas en Budapeŝto per aviadilo aŭ trajno, vi devas atingi la sudan stacidomon (Déli pályaudvar) por pluvojaĝi per trajno al Alsoörs. De la flughaveno vi povas per regula buso veturi ĝis la lasta haltejo de la metroo 3, de tie veturu ĝis la centro de Budapeŝto kaj ŝanĝu la metroon (ĉe Deáktér) en direkto „Déli pályaudvar”. (Kompreneble eblas ankaŭ per taksio atingi la bezonatan stacidomon, sed tio kostas pli ol la publikaj veturiloj.)

- En „Déli pályaudvar” aĉetu bileton ĝis Alsóörs. Dumtage, preskaŭ ĉiuhore veturas tien trajnoj. La vojaĝo daŭras 2 ĝis 2,5 horojn, dependas per kiu trajno vi vojaĝas. Ĉe la lago Balatono ofte haltas la trajno, atentu ke vi ĝuste eltrajniĝas.

- En Alsóörs, post la eltrajniĝo iru el la stacidomo al la ĉefa strato, turniĝu maldekstren kaj post ĉirkaŭ 200 metroj turniĝu dekstre en la straton „Máy János”. Iru monten, la 5a strato maldekstre estas „Honvéd u.”. La lasta domo dekstre en la strato kun numero 20 estas la renkontejo.

- Pliajn informojn pri la lago Balatono kaj Alsóörs sub : balaton.hu. Jen mapo de Alsóörs.

Propono por la vojaĝo el Eŭropo al Budapeŝto

Kiu deziras vojaĝi kaj malmultekoste kaj CO2-ŝpareme, uzu buson Eurolines. Bileto tien-reen el Parizo ĝis Budapeŝto, aĉetita en franca Eurolines, 45 ĝis 30 tagojn antaŭ la vojaĝo, kostas 60 ĝis 80 €, la veturado daŭras 21 horojn.

Flugon serĉu ekz. en billigflieger.deeasyvols.frskyscanner.fr, vidu la avi-firmaojn de la Budapeŝta flughaveno. Flugo el Parizo per Easyjet kostas ekde 70 €.

filmeto FR 2014
filmeto FR 2009
filmeto DE 2009
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info

A télécharger : les nouveaux documents d’information :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

info documents