Hejmpaĝo > Nos actions 2022 > 2010 - 2014 > Jubilea kunveno en Alsóörs, Hungarujo [2010-06-23/25/27]

Jubilea kunveno en Alsóörs, Hungarujo [2010-06-23/25/27]

vendredo 25a junio 2010

INVITO al la jubilea kunveno en Alsóörs ĉe lago Balatono de la 25a ĝis 27a de junio 2010 (ven-dim)
kaj
INVITO al antaŭrenkontiĝo en Budapeŝto de la 23a ĝis 24a de junio 2010 (mer-ĵaŭ)

10-jariĝas la politikaj diskutoj pri lingvaj rajtoj kiuj preparis la terenon por EDE.

Samtempe okazos tie la 3-a internacia federacia konferenco de politikaj asocioj kaj partioj, Eŭropo-Demokratio-Esperanto.

Ĉeestis 2 francoj, 4 germanoj, 10 hungaroj, 5 poloj, 2 hispanoj.

Legu la 31 proponojn faritajn dum la renkonto kaj la ampleksan raporton redaktitan post ĝi.

Bonvenas politikemaj civitanoj por diskuti pri aktualaj politikaj temoj kaj la komunikadproblemo en la Eŭropa Unio pro la manko de demokrate komuna lingvo.

La uzata lingvo estos precipe Esperanto. Sed bonvenas ankaŭ civitanoj kun politika intereso, parolantaj nur la hungaran, la germanan, la anglan. Iliaj aldonoj estos tradukataj.

Se Vi volas prelegi aŭ raporti pri esperanto-politika temo bonvolu mendi vian emon.

Senkosta loĝado kaj sen partoprenkotizo por ĝis 20 personoj en la domo ! Bonvolu ĝustatempe aliĝi, se vi volas senpage tranokti, precipe en 4-litaj ĉambroj. Ne problemas en la najbareco pli „lukse“ loĝi, tamen relative ne multe kosta.

Adreso de la renkontiĝo :
- Honvéd u. 20, HU-8226 Alsóőrs

Poŝtelefono (nur dum la renkontiĝo) :
- el eksterlando : 0036-203163619
- el Hungarujo : 06-203163619

Pliaj informoj (nur antaŭ la renkontiĝo) :
- rete : Eumacko@aol.com
- telefone : 0049-89-280788

Por antaŭrenkontiĝo en Budapeŝto, ni proponas favorprezajn eblojn :
- Hotelo Chesscom
- Pensiono Irini

Tiuj troviĝas ne malproksime de la Budapeŝta flughaveno kaj proksime de nia helpadreso de Kultura Esperanto-Asocio (jen mapo) :
- KEA, Üllöi út 95, HU-1091 Budapest
- telefono el eksterlando : 0036-1-2828885
- telefono el Hungarujo : 01-2828885

Povas ĉiu mem rezervi ĉambron aŭ klopodi uzi la Pasportan Servon.

Programskeleto de la antaŭrenkontiĝo :

Merkredo, 23.junio.2010
- Alveno al Budapeŝto, per trajno, propra aŭtomobilo aŭ aviadilo.
- Bonvolu antaŭe anonci vian alvenon, por organizi helpon, atingi vian tranoktejon, se vi bezonas.
- Alven-Saluto en la Budapeŝta Esperanto-Kulturcentro en strato Üllöi út 95

Ĵaŭdo ; 24.junio.2010
- Antaŭtagmeze : Vizito de kelkaj vidindaĵoj en Budapeŝto kun Esperante parolanta ĉiĉerono
- Tagmeze : Komuna tagmangxo survoje en iu manĝejo komune elektita laŭ via monujo)
- Posttagmeze : Plua vizito, eble en iu muzeo, aŭ historia vidindaĵo lige al Esperanto
- Vespere : Invito al amuza kunveno de KEA en ilia ĝardeno kun gulaŝ-manĝo

Vendredo, 25.junio.2010
- Antaŭtagmeze : Rea ebleco de mallonga vizito de vidindaĵoj en Budapeŝto kun komuna tagmanĝo en favorpreza gastejo.
- Posttagmeze : Komuna veturo al Alsóörs per trajno aŭ propra aŭtomobilo.

Programskeleto de la jubilea kunveno :

Vendredo, 25.junio.2010
- Alveno de partoprenantoj kiuj tranoktas en la domo en Alsóörs
- 16.00 – 22.00 : Akcepto
- 19.00 – 21.00 : Interkona vespero kaj vespermanĝo

Sabato, 26.junio.2010
- 08.00 – 08.30 : Matenmanĝo en la domo
- 09.00 – 09.15 : Malfermo, salutoj
- 09.15 – 12.00 : 3-a internacia federacia konferenco de la politika movado EDE. Raporto de la prezidanto. Aldonoj kaj kritikoj. Diskuto pri la komuna programo de la landoj en la EDE-Federacio.
- 12.30 – 14.00 : Tagmanĝo en la apuda restoracio.
- 14.15 – 15.00 : Prelego kaj diskutoj. Temo : La evoluo de la politika konscio en Esperantujo. Kion atingis EDE ĉe la ĝenerala publiko ? Temo : La evoluo de la demokratio en EU post 1989.
- 14.15 – 15.00 : Raportoj kaj diskutoj. La politika situacio en diversaj eŭropaj landoj kaj iliaj rilatoj al la EU.
- 17.00 – 17.30 : Paŭzo kun kafo aŭ teo.
- 17.30 – 19.30 : Aldonoj, diskutoj, sugestoj.
- 20.00 – 21.00 : Vespermanĝo en iu restoracio apud Alsóőrs.

Dimanĉo, 27.junio.2010
- 08.00 – 08.30 : Matenmanĝo en la domo
- 09.00 – 12.00 : Proponoj por kaj diskutoj pri internacia politika kunlaboro.
- 12.30 – 14.00 : Adiaŭa tagmanĝo en la apuda restoracio

Jen 31 programeroj proponitaj de la konferenco

Priskribo de la vojaĝo de Budapeŝto al Alsóörs

- Se vi alvenas en Budapeŝto per aviadilo aŭ trajno, vi devas atingi la sudan stacidomon (Déli pályaudvar) por pluvojaĝi per trajno al Alsóőrs. De la flughaveno vi povas per regula buso veturi ĝis la lasta haltejo de la metroo 3, de tie veturu ĝis la centro de Budapeŝto kaj ŝanĝu la metroon (ĉe Deáktér) en direkto „Déli pályaudvar”. (Kompreneble eblas ankaŭ per taksio atingi la bezonatan stacidomon, sed tio kostas pli ol la publikaj veturiloj.)

- En „Déli pályaudvar” aĉetu bileton ĝis Alsóőrs. Dumtage, preskaŭ ĉiuhore veturas tien trajnoj. La vojaĝo daŭras 2 ĝis 2,5 horojn, dependas per kiu trajno vi vojaĝas. Ĉe la lago Balatono ofte haltas la trajno, atentu ke vi ĝuste eltrajniĝas.

- En Alsóörs, post la eltrajniĝo iru el la stacidomo al la ĉefa strato, turniĝu maldekstren kaj post ĉirkaŭ 200 metroj turniĝu dekstre en la straton „Máy János”. Iru monten, la 5a strato maldekstre estas „Honvéd u.”. La lasta domo dekstre en la strato kun numero 20 estas la renkontejo.

- Pliajn informojn pri la lago Balatono kaj Alsóörs sub balaton.hu. Jen mapo ĉirkaŭ la urbo.

Propono por la vojaĝo el Eŭropo al Budapeŝto

Kiu deziras vojaĝi kaj malmultekoste kaj CO2-ŝpareme, uzu buson Eurolines. Bileto tien-reen el Strasburgo, aĉetita en franca Eurolines, 90 ĝis 45 tagojn antaŭ la vojaĝo, kostas ekde 54 €, la veturado daŭras 15 horojn.

Flugon serĉu ekz. en billigflieger.deeasyvols.frskyscanner.fr, vidu la avi-firmaojn de la Budapeŝta flughaveno. Flugo el Parizo per Easyjet kostas ekde 61 €.

filmeto FR 2014
filmeto FR 2009
filmeto DE 2009
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info

A télécharger : les nouveaux documents d’information :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

info documents