Hejmpaĝo > Communiqués de presse > Moratorio pri la instruado de la angla en la bazlernejoj [2007-09-26]

Moratorio pri la instruado de la angla en la bazlernejoj [2007-09-26]

mardo 25a septembro 2007

Komunikaĵo de la movado Eŭropo Demokratio Esperanto
26-a de septembro 2007

Alvoko por moratorio pri la instruado de la angla en la bazlernejoj

Okaze de la Eŭropa Tago pri Lingvoj, la movado Eŭropo Demokratio Esperanto atentigas pri la malkvietiga deklaro de Xavier Darcos, franca ministro pri edukado : "la Prezidento komisiis min igi Francion dulingva nacio".

Eŭropo Demokratio Esperanto, eŭropa movado kiu kandidatiĝis por la eŭropa baloto en 2004, lanĉas peticion kiu proponas moratorion pri la angla lingvo en la bazlernejoj. Tiu moratorio povos :
- diversigi la instruatajn lingvojn en la bazlernejoj,
- redoni taŭgan nivelon al la instruado de la franca lingvo, t.e. kiel fundamenta instruado.
- faciligi la konstruon de civitana Eŭropo, riĉa danke al sia kultura diverseco.

En Oktobro 2005, ni ĝojis ĉar, malgraŭ malkonsento de Usono, UNESKO voĉdonis favore al Konvencio por Kultura Diverseco : Francio ja gajnis batalon, sed ne gajnis militon ! Nuntempe, postuli, ke enmigrantoj lernu la francan kaj ke francoj scipovu la hegemonian lingvon atestas strangan hierarkion inter naciaj identecoj. Eble tio pli facilas ol devigi tiujn dominantajn ŝtatojn uzi nian metran sistemon, sed ĉu tia politiko konvinkos niajn eŭropajn partnerojn instrui la francan kiel duan lingvon en la lernejoj de Eŭropa Unio ?

El tia kapitulacio rezultas peza impoŝto al ŝtatoj, kiuj siaflanke ne taksas necese instrui niajn lingvojn. "Britio pergajnas nete minimume 10 miliardojn da eŭroj jare pro la nuna dominado de la angla lingvo" asertas François Grin en raporto mendita de Alta Konsilio pri Taksado de Lerneja instruado. Kaj tio ne kontribuas al prestiĝo de Francio : kvankam la franca estas oficiala lingvo de Internacia Olimpiada Komitato, ja Ĉinio sukcesis akceptigi sian lingvon por elsendoj pri venontaj Olimpiadaj ludoj, kio pruvas, ke ĝi estas respektinda. Instruado de la ĉina lingvo progresas ĉie, kaj en Azio la ĉina serioze konkurencas la anglan.

Cetere, ĉu ni instruos la lingvon de Ŝekspiro aŭ la lingvon de Coca Cola ? Multaj dialektaj variaĵoj de la angla lingvo estas nuntempe uzataj en diversaj landoj tra la mondo, kaj ili portas malsamajn kulturajn riĉaĵojn, sed la lingvo efektive uzata en internaciaj kontaktoj estas la plej malriĉa el ĉiuj, sabiro ne praktikata denaske, kiu ne ebligas interŝanĝi pri monda kultura havaĵo. Lingvon difinas antaŭ ĉio komunika bezono. Junaj infanoj konas plurajn tiajn : kun familianoj, en lernejo, kun samaĝanoj… kaj ne la saman lingvaĵon li uzas en ĉiuj ĉi situacioj. Sed la bezono je internacia komunikado ne estas denaska, sekve deviga lernado de dominanta lingvo probable ne estos vere efika.

Pro tio ni proponas, antaŭ ĉia instruado de elektita lingvo, alkutimigi infanojn al lingva diverseco partnere kun diversaj landoj (kaj ne nur anglalingvaj), tiel ke la familioj havu poste efektivan elekteblecon pri lerneblaj lingvoj kaj ke infanoj akiru interesiĝon pri la malsamaj kulturoj tra la mondo kaj deziron lerni ties lingvojn.

Eŭropo Demokratio Esperanto, franca sekcio
kontakto@e-d-e.org

Klaku ĉi tien por subskribi

filmeto FR 2014
filmeto FR 2009
filmeto DE 2009
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info

A télécharger : les nouveaux documents d’information :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

info documents