Hejmpaĝo > Gazetaraj komunikoj > Morto en Gaza kaj Israelo [2014-07-24]

Morto en Gaza kaj Israelo [2014-07-24]

ĵaŭdo 24a julio 2014

24a de julio 2014 : Tro da mortintoj, tro da timo, tro da malamo en Gaza kaj en Israelo

Ekde ĉirkaŭ 70 jaroj, la teritorio situanta sudoriente de la Mediteraneo estas dividita en fragmentoj okupitaj de popoloj de diversaj lingvoj kaj kulturoj, reciproke malamikaj. Sur kelkaj dekmiloj da kvadratkilometroj, kelkaj milionoj da loĝantoj, israelanoj kaj palestinanoj, vivas en timo kaj malamo.

Tiu regiono, sudokcidente de Azio, havas multajn ligojn kun Eŭropo. Multaj israelanoj havas sian originan familion de Eŭropo. Multaj palestinanoj havas parton de sia familio elmigrinta al Eŭropo. La ĵusa konflikto en Gazao ne limiĝas je kelkaj centoj da mortintoj sudoriente de Mediteraneo. Ĝi havas gravajn postsekvojn en Eŭropo, kun manifestacioj kaj kontraŭ-manifestacioj povantaj rezulti al importo de malamo kaj timo en Eŭropo.

La Eŭropa Unio, politika strukturo fragila kaj perfektigebla, konstruiĝis iompostiom el Ŝtatoj kaj popoloj de diversaj lingvoj kaj kulturoj, pasintece malamikaj. Eŭropo-Demokratio-Esperanto laboras por vera demokratio en Eŭropo, fondita je demokratia debato libera kaj rekta inter la eŭropaj popoloj danke al lingvo komuna neŭtrala, Esperanto. Ĝia projekto baziĝas sur la Universala Deklaro de la Homaj Rajtoj, adoptita de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj en 1948, jaro de la unua israel-araba milito.

La unua artikolo diras : « Ĉiuj homoj naskiĝas liberaj kaj egalaj je digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon kaj devas reciproke agi en frateca spirito. ». Israelanoj kaj palestinanoj devas agi unuj al aliaj en spirito de frateco.

La tria artikolo diras : « Ĉiu individuo rajtas je vivo, je libereco kaj je persona sekureco. ». Ĉiu israelano kaj ĉiu palestinano rajtas je vivo, libereco kaj persona sekureco, sen daŭra minaco je raketo aŭ bomboj.

La dekkvina artikolo diras : « Ĉiu individuo rajtas je ŝtataneco kaj nenies ŝtatanceo povas esti arbitre forprenita. ». Ĉiu israelano kaj ĉiu palestinano rajtas je ŝtataneco. La dektria artikolo diras : « Ĉiu persono rajtas libere moviĝi kaj elekti sian rezidejon en iu Ŝtato. Ĉiu persono ratas forlasi ĉiun landon, ankaŭ sian, kaj reveni al sia lando. ». Israelanoj kaj palestinanoj rajtas moviĝi libere, forlasi sian landon kaj reveni.

Nuntempe, tiuj rajtoj ne estas certigitaj, kaj la foresto de tiuj rajtoj nutras timon kaj malamon.

Eŭropo-Demokratio-Esperanto petas al Unuigintaj Nacioj peni por ke tiuj rajtoj proklamitaj en tiu deklaro iĝu fine efektivaj en Israelo kaj en Palestino.
Eŭropo-Demokratio-Esperanto ankaŭ petas al la responsuloj de la Eŭropa Unio peni por ke tiu regiono, geografie kaj kulture tiom proksima de Eŭropo, povu, kiel Eŭropo en la dua duono de la 20a jc, evolui al paca kunekzistado kaj laŭeble al komuna politika konstruo.

Pierre Dieumegard, sekretario de Eŭropo-Demokratio-Esperanto (Francujo), telefono +33-665 778 668


Gazetara komuniko

Europe-Démocratie-Espéranto (France) : www.ede2014.fr, e-d-e.fr
courriel : presse@e-d-e.org ; 98 rue Michel-Ange, 75016 Paris

Eŭropo-Demokratio-Esperanto : e-d-e.org

JPEG - 12.3 kb
filmeto FR 2014
JPEG - 3.5 kb
filmeto FR 2009
JPEG - 4.5 kb
filmeto DE 2009
JPEG - 3.3 kb
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info


Elŝutu la novajn informilojn :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

Dokumentoj

SPIP | | Mapo de la retejo | Gvati vivon de la retejo RSS 2.0