La sekvaj organismoj sukcese petis subvencion laŭ la Grundtvig-skemo. Ili kontraktis kiel partneroj dum 2 jaroj por realigi partneran projekton. Tiu okazis inter septembro 2013 et aŭgusto 2015 kaj sukcese aprobiĝis.
Nederlandse Esperanto-Jongeren - Nederlanda E-Junularo - NL
Scottish Esperanto Association - Skota E-Asocio - GB
Espéranto-Jeunes - Junulara E-ista Franca Organizo - FR
Fédération Europe Démocratie Espéranto - Federacio E.D.E. - FR
Polski Związek Esperantystów - Pola Esperanto-Asocio - PL
Associazione ARCI Esperanto Vezio Cassinelli - IT
Centro Esperanto Torino - IT
La komunikado inter la partneroj okazas en diskutlisto Volontulado. La administrado de la partnera projekto dum ĝia tuta vivdaŭro, ekde la subvencipeto, tra la organizaj formalaĵoj ĝis fina raporto, realiĝas kunlabore kun la e-ista firmao Kosmo Strategio. Intervjuo kun Franĉesko Maŭrelli.
La titolo de la partnerada projekto estas : Volontulado kiel persona pluevoluiĝo : kiel plibonigi ? La sekvaj temoj estas laŭplane traktitaj dum la pluraj renkontoj.
(A) Organizado de eventoj kaj agadoj por junaj plenkreskuloj : Trejnado pri organizado de eventoj ; kunmeto de programo, administrado de aranĝo, preparo de buĝeto.
(B) Team-laboro, interkulturaj teamoj, mastrumado de volontuloj
(C) Memmastrumado (tempo- kaj streĉomastrumado, motiviĝo, decidofarado, problemsolvado)
(D) Merkatiko, trejnado pri merkatigo
(E) Financa mastrumado kaj monakirado
(F) Negocaj kapabloj : Trejnado pri negocado kun ŝtataj/urbaj/lokaj instancoj pri kiel ricevi ion ; negocado de prezoj de servoj por nia aktivado ; negocado kun firmaoj pri iuj formoj de sponsorado.
(G) Politika agado por lingva demokratio kaj Esperanto
En la sekvaj renkontoj okazis resp. laŭplane okazos seminario, trejnado, klerigado ktp. por vivigi tiun partnerecon.
2013-12 - PL - Europejski Tydzień Młodzieży - JES - (F)
2014-04 - IT - Festival giovanile internazionale di esperanto - IJF - (A)
2014-06 - GB - Pan-Celtic Esperanto Congress - Tutkelta Kongreso - (E)
2014-08 - FR - Rencontres Internationales - FESTO - (B)
2014-09 - FR - Université d’Été - Somera Universitato - (G)
2014-11 - NL - Post-zomer Ontmoeting KKPS - (D)
2014-12 - IT - Zamenhof-Festo Torina - Fête de Zamenhof à Turin ()
2015-04 - IT - Festival giovanile internazionale di esperanto - IJF - (C)
Kun la subteno de la « Programo por Vivlonga Lernado » de la Eŭropa Komisiono. NB : La enhavo de ĉi tiu paĝo engaĝas nur ĝian eldoniston kaj neniel prezentas la vidpunkton de Eŭropa Komisiono aŭ de ĝiaj servoj. |
![]() |
Raportoj kaj photoj pri la okazintaj seminarioj (franclingvaj) :
Oficiala retejo de la projekto kaj de simila projekto
2013-12-PL-JES : JES-organizaĵo - PEJ-organizanto - invito - partoprenis Alexandre K, Thomas C kaj Maximilian K.
2014-04 -IT-IJF : invito - partoprenis Céline B, Lucas P, Matthieu L, Antonio G, Cathérine B, Didier L kaj Laurence B.
2014-06-GB-Kelta : invito - Elloke Tutmonden - partoprenis Jennifer F, Jérome C, Bert S, Jean-Claude D, Marie-France S kaj Micheline G.
2014-08-FR-FESTO : invito - seminariprogamo - Flo-fotoj - partoprenis Cyrille H, Pierre G, Alexandre K
2014-09-FR-SU’EDE : ĵurnalo - partoprenis Bert S kaj 30 membroj
2014-11-NL-KKPS : partoprenis Thierry S
2014-12-IT-Zamenhof-Festo Torina : partoprenis Albin G, Laurent S, Z