Hejmpaĝo > Nos actions 2022 > 2005 - 2009 > Raporto pri la 24-a Internacia Festivalo en Düsseldorf [2007-12-27/2008-01-03]

Raporto pri la 24-a Internacia Festivalo en Düsseldorf [2007-12-27/2008-01-03]

ĵaŭdo 10a januaro 2008

Raporto pri la 24-a Internacia Festivalo en Duesseldorf
de la 27a de decembro 2007 ĝis la 3a de januaro 2008

En la 24-a IF partoprenis pli ol 190 personoj. Apud la festa etoso okazis
abunde klerigaj prelegoj kaj viglaj diskutoj.

Inter aliaj E. Macko prelegis pri la „Dialogikaj trajtoj de la nuntempa
internacia komunikado, kiuj estas samkiel la tri profundaj trajtoj de Esperanto
“.

1. Kultur-dialogika
2. Soci-psikologia
3. Politik-demokratia.

La prelego havis la konkludon, ke Esperanto devus montriĝi kaj agi eksteren, ĉar ĝia jam pli ol 120 jara sperto estus por la nova kvalito de la necesa internacia dialogo favore aplikebla. Tiu turniĝo eksteren povus okazi plej ĝenerale politik-demokratie, en la Eŭropa Unio, por kiu la politika movado de EDE (Eŭropo Demokratio Esperanto) estas bonvena.

Samtage, posttagmeze, vekinte la politikan interesiĝon de ĉ. 30 partoprenintoj, okazis diskutrondo gvidata de A. Schubert kaj E. Macko, „Ĉu (tuteŭropa) Esperanto-partio eblas ?“.

La diskutantoj konstatis la reteneman politikan agadon de esperantistoj, kiu verŝajne baziĝas je la malbonaj historiaj spertoj. Sed en la estanteco la vizaĝo de la politiko tute ŝanĝiĝis, kio devus esti ekkonata. Neniam la politika movado por esperantistoj, estis pli aktuala ol nun en la EU.

Tiun aktualecon jam ekkonis ankaŭ aliaj movadoj, kiuj nun volas apliki tiun novan, internacian kvaliton. Estis menciita la tuteŭrop-politika movado de „Newropeans“ (fondita de iamaj Erasmus-studentoj) kiuj havas preskaŭ la saman celon kiel la EDE. Ili emfazas ĉiam denove la „internacian demokration“, (kun la angla lingvo), sed ni ĉiuj scias, ke en ilia kvalito de internacieco mankas la plejgrava, la „lingva demokratio“. Pro tio, se ili havas ŝancon, EDE havas sincere eĉ multe pli.

La prospero dependas de la laborfortoj, kiuj apogos la movadon ĝis la Eŭropaj Balotoj en la jaro 2009. EDE mem povus havi vastan apogantaron, se kelkaj Esperantistoj (ju pli multe des pli bone) finus sian reziston kontraŭ la politika agado.

Partoprenis la diskutadon ankaŭ la UEA-estrarano Clerici. Li emfazis la
(kompreneblan) neŭtralecon de la UEA, sed li esprimis sian personan simpation kun la politika movado.

La tempo ĉe la jarfino de 2007 estis ĝusta por decidi, ĉu kaj kiel ni
plulaboros por EDE.
En la jaro 2008 decidiĝas ĉu ni estos kapablaj partopreni la balotojn en 2009, aŭ ni devas lasi la tutan aferon.

En Germanujo 2004 ni ne havis sufiĉe da tempo por preparo, ni tamen atingis 2500 subskribojn. Se ni nun ĝustatempe komencos labori, ni havos pli da ŝancoj. Nature, kaj tio etas plej grava ; se la esperantistoj vaste apogos nin, ĉie kie ili ekzistas. Pro tio estas samgrave en tiu jaro konvinki la esperantistaron pri la favoro de la politika ago.

Tiel ni devas ĉijare plifortigi la informadon tuteŭrope, ĉe esperantistoj
kaj ili devas pluinformi en la propraj landoj, ĉe iliaj samlandanoj per siaj naciaj lingvoj. Vi miriĝos, se vi alparolos viajn samlandanojn, ekz. ĉe iu infotablo en la stratoj, kiom multe de ili konsentas pri la profundaj trajtoj de Esperanto kaj la programo de EDE.

Eŭgeno

filmeto FR 2014
filmeto FR 2009
filmeto DE 2009
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info

A télécharger : les nouveaux documents d’information :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

info documents