Gazetarkomuniko pri la komisiona propono koncerne novan lingvan reĝimon de patentoj en Eŭropo
La 24an de septembro 2010, EDE dissendis gazetaran komunikon (vidu la tabelon ĉi-sube) pri sia starpunkto koncerne la novan lingvan reĝimon de patentoj en Eŭropo.
La Eŭropa Komisiono respondis al tiama komuniko. Vi povos ĉi-sube legi ĝian respondon tradukitan en esperanto. La originalan respondon ricevitan en la franca vi povas elŝuti ĉi-apude.
- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -
Estimata sinjoro,
La komisionano Barnier taskigis min danki al Vi pro Via retmesaĝo de la 24a de septembro, per kiu Vi bonvolis konigi al li la starpunkton de Eŭropo Demokratio Esperanto pri la proponata konsilia regularo rilate al la tradukreĝimo de patentoj de EU. Ni notis Vian starpunkton kaj dezirus, per la jena letero, certigi vin, ke farante sian proponon la komisiono zorge pesis la porojn kaj kontraŭojn de la diversaj opcioj racie eblaj en la nunaj cirkonstancoj, aparte rilate al la patentjuro en Eŭropo. Vi trovos la konsiderojn, sur kiuj baziĝis la elekto farita de la komisiono, en la analiza raporto pri atendataj efikoj kiu akompanas la proponon de regularo kaj kiu alireblas ĉe tiu ĉi retadreso : ec.europa.eu/internal_market/indprop/patent/index_fr.htm
Mi dankas Vin pro la intereso, kiun Vi montras por tiu ĉi dosiero, strategie grava por la novigemaj entreprenoj de Eŭropa Unio.
Estime salutas Oliver VARHELYI.
- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -
Esperanto Gazetara komuniko de Eŭropo Demokratio Esperanto pri la lingva reĝimo de patentoj okaze de la eŭrapa tago de lingvoj. |
|
català Comunicat de Premsa d’Europa Democràcia Esperanto referent al règim lingüístic de les patents, en l’avinentesa del Día Europeu de les Llengües. |
|
español Comunicado de prensa de Europa Democracia Esperanto referente al régimen lingüístico de las patentes, con ocasión del Dia Europeo de las Lenguas. |
|
français Communiqué de presse d’Europe Démocratie Espéranto concernant le régime linguistique des brevets à l’occasion de la journée européenne des langues. |
|
nederlands
Persbericht |