Hejmpaĝo > EDE ? > Статут

Статут

mardo 5a aŭgusto 2014

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : de eo es fr nl pl pt uk

Статут de la Federacio E-D-E
(Eŭropo Demokratio Esperanto)

Ĉapitro I : Fondo, celoj kaj rimedoj de la asocio

Artikolo 1 : Estas fondita asocio nomita “Fédération [en esperanto : federacio] EDE (Europe Démocratie Esperanto - Eŭropo Demokratio Esperanto )”, kies sidejo situas en Strasburgo, ĉe S-ro Jean-Christophe VINCENT, 6, rue des Juifs, 67000 Strasbourg. Ĝi estas enskribita en la Registro de la Asocioj de la Instanca Tribunalo de Strasburgo, kaj regita per la artikoloj 21 ĝis 79 de la loka Civila Kodo, daŭre validita per la enkonduka leĝo de la franca civila leĝaro de la 1a de junio 1924. Ĉar la destino de la asocio “Federacio EDE” estas eŭropa, ĝia statuto estos reviziita por adaptiĝi al la Eŭropa Asocia Juro tuj post kiam tiu-ĉi estos precizigita per komunuma leĝo.

Artikolo 2 : Tiu Asocio havas kiel celo federaciigi la “asociojn EDE”. Tiuj diversaj asocioj, politikcelaj, estas fonditaj en diversaj balotaj distriktoj de la Eŭropa Unio. Ili celas subteni en sia distrikto liston de deputitkandidatoj al la Eŭropa Parlamento, kiuj zorgos pri la defendo de la “Programo EDE”, kies ĉefideo estas provizi la Eŭropan Union per la necesaj iloj por starigi partoprenrajtan demokration. Ĉiu asocio EDE estas apriore agnoskita de la Federacio prezentante ĝian statuton, kiu devas precize deklari sian aliĝon al la programo EDE. Kaze de kontestado pri tiu agnosko, decidos la Administra Konsilio de la Federacio EDE.

Artikolo 3 : La “Programo EDE” estas konstruita per liberaj debatoj interretaj inter ĉiuj membroj de la Asocioj EDE. La referenca lingva versio de tiu programo estas tiu publigita en Esperanto, labora lingvo de la Federacio EDE. Kiel tion aludas la titolo, tiu programo traktas ĉiujn aferojn rilatajn al la funkciado de demokratio en la Eŭropa Unio, kiel ekzemple reklamon por la Internacia Lingvo Esperanto, ilo nepre necesa al la demokrata debato je la Eŭropunia skalo. Tiu programo estas findecidita de la Administra Konsilio de la federacio EDE por publikigado, plej malfrue tri monatojn antaŭ la eŭropaj balotoj. Oni povas denove debati ĝin post la balotoj, sed la deputitoj EDE aŭ aliaj reprezentantoj estos morale devigataj nur de la “Programo EDE”, pri kiu ili engaĝiĝis dum sia elekto.

Artikolo 4 : Komunikadaj rimedoj
- 4.1 : de interna funkciado :
Pro la disiĝo de siaj anoj, la federacio EDE okazigos larĝskale diskutgrupojn kaj voĉdonojn per Interreto. La interna regularo difinas la kondiĉojn, koncerne interalie la partoprenon de la membroj, kiuj ne disponas persone pri Interreto.
- 4.2 : de alekstera agado :
Ĉiu ajn amasinforma alirebla rimedo, ĉefe sur la Reto. Partopreno en la “sociaj forumoj” kaj aliaj internaciaj renkontiĝoj. Publikaj kunvenoj, prelegdebatoj, klerigadstaĝoj. Ĉiuj aliaj laŭleĝaj rimedoj.

Artikolo 5 : La daŭro de la asocio “Federacio EDE” estas senlima, sed la malfondo povos esti deklarata post kiam la celoj de la programo EDE estos trafitaj.

Ĉapitro II : Konsisto

Artikolo 6 : Membroj
La Asocio konsistas el fondintaj membroj, aktivaj membroj kaj honoraj membroj.
- La fondintaj membroj estas la personoj (sepope minimume, kiuj reprezentas almenaŭ tri el la eŭropaj balot-distriktoj), kiuj partoprenis en la konstitua Ĝenerala Kunveno, kaj balotelektis la provizoran estraron, cele al la depono de la postulo pri enskribiĝo en la asocia registro de la urbo Strasburgo.
- Ĉiu aktiva membro de asocio EDE estas aktiva membro de la Federacio EDE. En la kazo ke asocio EDE ne ekzistus en la balot-distrikto, la kvalito kiel membro de la federacio EDE estus akirita per individua kotizo difinita en la interna regularo.
- Estas bonfaranta membro de la federacio ĉiu aktiva membro farinta
al la Federacio donon egalan al 10 €, aŭ pli altan, por la kuranta jaro.
- La honoraj membroj estas personoj, kiuj estas oficialigitaj, kun sia konsento, de la Administra Konsilio. Ili sciigis sian aliĝon al la programo EDE kaj konsentas esti la moralaj garantiuloj de la Federacio. Ili ne pagas kotizon.

Artikolo 7 : La kotizo de la aktivaj membroj estas rekte enspezita de la origina asocio EDE, laŭ la kondiĉoj difinitaj de tiu asocio mem. Poste, la tagon de la Ĝenerala Kunveno, ĉiu asocio repagas por ĉiu membro al la Federacio aniĝkotizon modervaloran, registritan en la interna regularo.
La valoro de tiu kotizo estas difinita dum la Ĝenerala Kunveno.

Artikolo 8 : La kvalito kiel membro de la Asocio foriĝas :
- per demisio
- per foriĝo de la kvalito kiel aktiva membro de la origina asocio

Ĉapitro III : Administrado kaj funkciado

Artikolo 9 : Administra Konsilio
La instanco responsa pri la Asocio estas la Administra Konsilio. Tie, ĉiu asocio EDE disponas pri tri lokoj. Ĉiu distrikta asocio, dum ekzemple ĝia Ĝenerala Kunveno, devas komisii siajn delegitojn, kiuj tiam estos laŭleĝaj membroj de la Administra Konsilio. Krome, la Ĝenerala Kunveno povas balote aldoni pliajn membrojn al la Administra Konsilio, kiuj estos komisiitaj por bone difinitaj misioj, kaj tio post motivita propono en la tagordo de la Ĝenerala Kunveno kaj publigita minimume tri semajnojn antaŭ tiu Ĝenerala Kunveno. Ilia kvanto ne povas superi la duonon de la laŭleĝaj membroj. La membroj de la AK estas balotelektitaj por unu jaro, kaj reelekteblaj. En konstanta konsultado ( interrete aŭ telefone), tiuj membroj estas komisiitaj sekvi la debatojn por findecidi, tri monatojn antaŭ la balotoj, pri la “Programo EDE”. Ili kunordigos la lokajn agadojn kaj lanĉos amasinformajn eŭropajn agadojn.

Artikolo 10 : Estraro de la Asocio
La Administra Konsilio balotelektas en sia sino la Estraron. Tiu Estraro estas elektita la tagon de la Ĝenerala Kunveno, tuj poste de elekto de Administra Konsilio. Ĝi konsistas el prezidanto, laŭleĝa mandatito de la asocio, eventuale el unu au pluraj vic-prezidanto(j), el kasisto responsa pri la financa konto, eventuale vickasisto, el sekretario responsa pri informinterŝanĝoj sine de la Federacio kaj pri la arkivoj, kaj eventuale unu aŭ pluraj vicsekretarioj. La elspezoj estas pagordonataj de la prezidanto. Li reprezentas la asocion en tribunaloj kaj en ĉiuj faroj de la civila vivado. Li povas komisii, post opinio de la Administra Konsilio, siajn rajtigojn al alia konsiliano. La delegito de la Asocio devas ĝui plenumon de siaj civilaj rajtoj.

Artikolo 11 : Ĝenerala Kunveno
La Ĝenerala Kunveno enhavas ĉiujn aktivajn membrojn. Ĝi kuniĝas ĉiujare dum la marta monato. Konsiderante la geografian disiĝon de la membroj, neeblas postuli fizikan ĉeeston de majoritato de membroj ; tamen, nepras ke ĉiu membro povu partopreni la decidojn. Tiucele : almenaŭ du semajnojn antaŭe, ĉiu membro ricevos la agadraporton kaj la financan konton. Li ricevos ankaŭ raporton de la konsilio, petantan voĉdonojn pri la diskutataj orientadoj, kaj la liston de la kandidatoj por la konsilio. La kandidatiĝoj kaj aliaj tagordaj temoj okazigas voĉdonon per sekreta bulteno de la interreta balotejo aŭ responde pere de la “voĉdona folio”, kiu ebligas marki la voĉdonon (por, kontraŭ, sindeteno) rilate al ĉiu demando. Tiu folio, por ĉiuj, kiuj ne disponas pri Interreto, estos transdonita al la sekretario, unu semajnon antaŭ la Ĝenerala Kunveno. Ĉi-tiu elektas “balot-prizorgantaron”, kiu nombras la elektronikajn kaj paperajn voĉojn. Kaze de fizika Ĝenerala Kunveno oni balotas per nesekreta bulteno krom koncerne la elektojn de membroj de la AK. La nombro da ĉeestantaj membroj ne estas limigita. La sekretario, ĵus elektita, havos kiel unua tasko sendi per e-mesaĝo la rezultaton de la voĉnombrado kaj certigi la unikecon de la balotmaniero por ĉiu membro laŭ la kondiĉoj precizigitaj en la interna regularo. La ordinaraj decidoj fariĝas je plimulto de esprimitaj voĉdonoj. La decidoj pri statutŝanĝoj kaj malfondo fariĝas je du-triona plimulto de esprimitaj voĉdonoj, se pli ol duono de membroj voĉdonis. Kaze de egalnombra nombro de voĉoj, decidas la voĉo de la prezidanto.

La Ĝenerala Kunveno povas ankaŭ esti eksterordinare kunvokita je la peto de la estraro, de la majoritato de la Administro Konsilio, aŭ je la majoritata peto de la distriktoj EDE. Tiuj petoj estas publigitaj de la respektivaj prezidantoj. Tiuj Eksterordinaraj Ĝeneralaj Kunvenoj prepariĝas, disvolviĝas, kaj havas la samajn prerogativojn, kiel la ordinaraj Ĝeneralaj Kunvenoj.

Artikolo 12 : La vivrimedoj de la Asocio konsistas el :
- la kotizoj kaj monoferoj de ĝiaj membroj,
- la subvencioj de la Ŝtato, de la departementoj, de la komunumoj kaj de la publikaj kolektivumoj,
- donacoj
- ĉiuj aliaj monrimedoj rajtigitaj de leĝaj kaj reglamentaj tekstoj.
- Oni pretigos ĉiutagan librotenadon en enspezoj kaj elspezoj.

Ĉapitro IV : Modifo de la statutoj kaj malfondo

Artikolo 13 : La malfondo de la Asocio estas deviga se ne eblas elekti almenaŭ tri membrojn en la Administra Konsilio. Ĝi povus esti decidita per voĉdono de la Ĝenerala Kunveno, speciale se la celo de la federacio iĝus definitive realigita. Kaze de malfondo, la Ĝenerala Kunveno de la membroj nomas likvidanton, membron aŭ ne. Tiu-ĉi, post pagado de la elspezoj, imputos la kreditan saldon al la Universala Esperanto-Asocio.

Artikolo 14 : La prezidanto devas transdoni ene de tri monatoj al la Instanca Tribunalo de Strasburgo la deklaradojn koncerne :
- la ŝanĝiĝojn pri la konsisto de la estraro
- la modifojn en la statutoj
- la translokon de la sidejo
- la malfondon.

Artikolo 15 : La interna regularo estos farita de la Administra Konsilio kaj submetita al la Ĝenerala Kunveno.

Farita en Strasburgo la 21an de oktobro 2003 kaj subskribita post la Konstitua Asembleo.

Subskribita per la sekvantaj membroj de la Administra Konsilo, kies funkcioj kiel prezidanto, kasisto kaj sekretario estas precizigitaj

- Christian Garino (prezidanto)
- Bruno Schmitt (kasisto)
- Denis-Serge Clopeau (sekretario)
- René Ballaguy
- Joëlle Cunnac
- Bertrand Hugon
- Jean-Christophe Vincent

filmeto FR 2014
filmeto FR 2009
filmeto DE 2009
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info

A télécharger : les nouveaux documents d’information :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

info documents