La nombro de partoprenintoj estas tre malalta.
286 respondoj en la tuta Eŭropa Unio, tio estas unu respondo en du milionoj da loĝantoj.
Se ni supozas ke la lingvo uzata de la respondintoj estas ilia nacia lingvo, ni vidas ke la nombro de respondoj laŭ la lingvoj ne rilatas je la nombro de parolantoj de tiuj lingvoj.
La plej granda nombro de respondoj estas en la franca lingvo (95), antaŭ la angla (57) kaj la itala (32). Nur estis tri respondoj en la pola, tio estas unu en 12 milionoj de Poloj, sed estis 14 respondoj
en la slovaka, do unu en 400 000 loĝantoj de Slovakio.
Ni bedaŭras ke la informo pri la publika konsulto estis tiel malbone konata en tuta Eŭropo. Pli bone estus ke ĉiuj Eŭropanoj sentus sin koncernataj de tiu problemo, kaj ke la diskuto
estus pli vasta.
Esperantistoj estas supernombraj
« Kvardek ses respondintoj rekomendas uzon de komuna lingvo parolata de ĉiuj civitanoj de Eŭropa Unio. Estas du sintenoj : kvar respondintoj pensas ke la nuna
laborlingvo (la angla) estas la plej bona elekto. Kvardek unu respondintoj estas fervoraj advokatoj de komuna lingvo sed neŭtra, ekzemple esperanto. »
Notinda estas frazo « la nuna laborlingvo (la angla) » : tio bone montras la privilegia rolo de la angla en la funkciado de Eŭropa Unio.
Malgraŭ tio, malmultaj respondoj (4) diras ke tiu lingvo estas la plej taŭga elekto.
Dekoble pli respondoj deziras esperanton. Ĉu ni povas pensi ke dekoble pli da Eŭropanoj deziras ke esperanto estu la komuna lingvo de Eŭropa Unio ? Verŝajne ne : tio signifas ke el tiuj
kiuj sentis sin koncernataj de la publika konsulto, multaj estas esperantistoj.
Sed kion faras la aliaj homoj? Kial estas nur tiom malgranda nombro de respondoj, kiam la temo estas tre grava por la funkciado de Eŭropa Unio ?
Oficialaj respondoj estas tre malmultaj
« Tri respondoj estas proponitaj de membroŝtatoj, du de servoj de EU, unu de regiona estraro, 33 de asocioj aŭ neregistaraj organizaĵoj, kaj 247 de unuopuloj »
Ni ne fieru pri niaj registaroj kaj pri niaj oficialaj servoj. Nur tri respondoj venas de membroŝtatoj, dum multaj ŝtatoj havas oficiale lingvan politikon. Francio respondis per la Ĝenerala
Sekretario pri Eŭropaj Aferoj, Hispanio per la simila Sekretario, kaj Italio per ĝia konstanta reprezentejo ĉe Eŭropa Unio. Kion faris la aliaj ?
Tamen, lingva politiko povas grave agi en funkciado de oficialaj servoj
Nur du servoj de Eŭropa Unio respondis : Eŭropa Agentejo pri kemiaĵoj (ECHA), kaj Eŭropa Agentejo pri nutraĵ-sekureco (EFSA).
La kontribuaĵo de ECHA estas interesa : ĝi « timas ke la rajto havi laŭpetajn tradukojn malebligus la Agentejo plenumi siajn oficialajn (limdatajn ?)
devojn. » Tiu timo estas prava : se iu servo devas plenumi iun laboron en la tempo de tri monatoj, ne certe eblas ke ĉiuj tradukoj estos pretaj en tiu intertempo.
Sed tiun timon ankaŭ havus la aliaj agentejoj kaj servoj de Eŭropa Unio. En Vikipedio, la paĝo pri Eŭropaj Agentejoj2 montras
37 ekstercentrajn agentejojn, 6 plenum-agentejojn, kaj iujn aliajn. Kial tiuj servoj ne sentas sin koncernataj de iu lingva politiko ?
La respondintoj interkonsentas pri deziro de klara lingva politiko
« La plejmulto de la respondintoj (175) deziras lingvan reĝimon. Opinioj malsimilas pri la temo ĉu tiu reĝimo estus komuna al ĉiuj servoj de EU, aŭ
esti specifa de ĉiu servo. »
Tio estas ega problemo, forigita de ĉiuj diskutoj kaj programoj politikaj, de multaj jaroj : kiu lingva politiko oni uzu en Eŭropo ?
Verŝajne en la venonta kampanjo por eŭropaj balotoj de majo 2019 tiu problemo ankoraŭ estos forigita.
==================
Konkludo : jen laboro por membroj kaj simpatiantoj de Eŭropo-Demokratio-Esperanto !