(2010/C 83/02)

La Eŭropa Parlamento, la Konsilio kaj la Komisiono solene proklamas jenan tekston kiel la Ĉarton de la Fundamentaj Rajtoj de La Eŭropa Unio. Ĉarto de la Fundamentaj Rajtoj de la Eŭropa Unio Preamblo

La popoloj de Eŭropo, kreante inter si pli kaj pli firman unuiĝon, decidis estonte kunvivi en paco surbaze de komunaj valoroj.

Konscia pri sia spirita kaj morala heredaĵo, la Unio baziĝas sur la nedisigeblaj, universalaj valoroj de la homa digno, libereco, egaleco kaj solidareco; ĝi apogas sin sur la principoj de demokratio kaj jurŝtato. Ĝi metas la individuon centre de siaj agadoj, estigante la unian civitanecon kaj areon de libereco, sekureco kaj justeco.

La Unio kontribuas al konservado kaj evoluigo de tiuj komunaj valoroj respektante la diversecon de kulturoj kaj tradicioj de la eŭropaj popoloj, kaj respektante samtempe la nacian identecon de la membroŝtatoj kaj la organizadon de iliaj publikaj aŭtoritatoj je nacia, regiona kaj loka nivelo; ĝi celas antaŭenigi ekvilibrigitan kaj daŭrigeblan evoluon kaj ebligas la liberan cirkuladon de personoj, varoj, servoj kaj kapitaloj, kaj la liberan elektadon de establo.

Tiucele necesas proklami la fundamentajn rajtojn en Ĉarto, por ilin plifortigi kadre de la sociaj ŝanĝoj, la socialaj progresoj, kaj la evoluoj teknologiaj kaj sciencaj.

La jena Ĉarto, konforme al la kompetentumoj kaj taskoj de la Unio kaj al la principo de subsidiareco, konfirmas la rajtojn kiuj rezultas el la komunaj konstituciaj tradicioj kaj internaciaj devontigoj de la membroŝtatoj, el la Eŭropa Konvencio pri la Protekto de la Homaj Rajtoj kaj Fundamentaj Liberecoj, el la socialaj ĉartoj alprenitaj de la Unio kaj de la Konsilio de Eŭropo, kaj krome el la jurisprudenco de la Kortumo de la Unio kaj de la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj. En tiu kadro la Ĉarto estu interpretata de la tribunaloj de la Unio kaj de la membroŝtatoj, konsiderante laŭdeve la klarigojn disponigitajn de la aŭtoritato de la Prezidado de la Konvencio, kiu redaktis la Ĉarton kaj ĝiajn ĝisdatigojn sub la respondumo de la Prezidio de la Eŭropa Konvencio.

La ĝuado de tiuj rajtoj kuntrenas respondumojn kaj devojn rilate al aliaj personoj, al la homa komunumo kaj al la estontaj generacioj. Pro tio la Unio agnoskas la rajtojn, liberecojn kaj principojn deklaritajn jene. TITOLO 1 DIGNO artikolo 1 Homa digno

La homa digno estas netuŝebla. Ĝi estas respektenda kaj protektenda. artikolo 2 Rajto je vivo

  Ĉiu homo havas rajton je vivo.
  Neniu povas esti kondamata al mortpuno aŭ ekzekutata.

artikolo 3 Rajto je persona nedifektiteco

  Ĉiu havas rajton je nedifektiteco korpa kaj mensa.
  En la kampoj de medicino kaj biologio, estas aparte respektenda la jeno:
      la netrudita kaj informita konsento de la koncernato, laŭ la proceduroj leĝe preskribitaj,
      la malpermeso de eŭgenikaj praktikoj, precipe tiuj celantaj selektadon de personoj,
      la malpermeso de profitcela uzo de la homa korpo kaj tiele, de ĝiaj partoj,
      la malpermeso de la reprodukta klonado de homaj estaĵoj.

artikolo 4 Malpermeso de torturo kaj malhumana aŭ humiliga traktado kaj puno

Neniu suferu torturon, malhumanan aŭ humiligan traktadon aŭ punon. artikolo 5 Malpermeso de sklaveco kaj punlaboro

  Neniu estu tenata en sklaveco aŭ servuteco.
  Neniu estu devigata fari punlaboron aŭ devigan laboron.
  Komercado de homaj estaĵoj estas malpermesata.

TITOLO 2 LIBERECO artikolo 6 Rajto je libereco kaj sekureco

Ĉiu havas rajton je libereco kaj persona sekureco. artikolo 7 Respekto de la privata kaj familia vivo

Ĉiu havas rajton je respekto de sia privata kaj familia vivo, sia hejmo kaj siaj interkomunikoj. artikolo 8 Protekto de personaj informoj

  Ĉiu havas rajton je protekto de siaj personaj informoj.
  Tiaj informoj devas esti administrataj lojale por difinitaj celoj, surbaze de konsento de la koncernato, aŭ pro iu alia, rajta, laŭleĝa motivo. Ĉiu rajtas ekkoni kaj korektigi la informojn kolektitajn pri si.
  Sendependa aŭtoritato devas kontroli la obeon de tiuj reguloj.

artikolo 9 Rajto geedziĝi kaj fondi familion

La rajto geedziĝi kaj fondi familion estas garantiita de la naciaj leĝoj kiuj reguligas tiujn rajtojn. artikolo 10

Libereco de penso, konscienco kaj religio

  Ĉiu havas rajton je libereco de penso, konscienco kaj religio. Tiu rajto inkluzivas la liberecon ŝanĝi religion aŭ konvinkon, kaj la liberecon esprimi sian religion aŭ konvinkon publike aŭ private, individue aŭ kolektive, dum diservo, edukado, praktikado kaj plenumado de la ritoj.
  Oni devas rekoni la rajton rifuzi militservon pro konsciencaj motivoj, laŭ la naciaj leĝoj kiuj reguligas tiun rajton.

artikolo 11 Libereco esprimi opinion kaj informiĝi

  Ĉiu havas rajton libere esprimi sin. Tiu rajto inkluzivas la liberecon havi opiniojn kaj ricevi aŭ diskonigi informojn aŭ ideojn sen enmiksiĝo de publika aŭtoritato, kaj sen konsidero pri landlimoj.
  La libereco kaj diverseco de la amaskomunikiloj estu respektataj.

artikolo 12 Libereco kunveni kaj asociiĝi

  Ĉiu rajtas libere kunveni pace kaj asociiĝi je ĉiuj niveloj, interalie en politikaj, sindikataj kaj civitanaj aferoj. Tio inkluzivas ĉies rajton fondi sindikaton aŭ aliĝi al ĝi por protekti siajn interesojn.
  La politikaj partioj je unia nivelo kontribuas al la esprimo de la politika volo de la uniaj civitanoj.

artikolo 13 Libereco je arta kaj scienca vivo

La artoj kaj la scienca esploro estas liberaj. La akademia libereco estas respektata. artikolo 14 Rajto je edukado

  Ĉiu rajtas edukiĝi kaj partopreni al profesia trejnado kaj pluperfektiĝo.
  Tiu rajto inkluzivas la eblecon senpage partopreni al la deviga ŝtatedukado.
  La libereco fondi edukajn instituciojn kadre de la demokratiaj principoj, kaj la rajto de gepatroj certigi al siaj infanoj konvenan edukadon konforman al siaj religiaj, mondkonceptaj aŭ pedagogiaj konvinkoj, estas respektataj laŭ la naciaj leĝoj kiuj reguligas tiujn rajtojn.

artikolo 15 Libereco je elekto de profesio kaj rajto pri laborprenado

  Ĉiu rajtas labori kaj praktiki libere elektitan aŭ akceptitan profesion.
  Ĉiu unia civitano rajtas libere serĉi laboron, labori, instali sin kaj oferi siajn servojn en ĉiu EU-membroŝtato.
  Eksteruniaj civitanoj, kiuj disponas pri permeso labori sur teritorio de la membroŝtatoj, rajtas la samajn laborkondiĉojn kiel la uniaj civitanoj.

artikolo 16 Libereco je entreprenado

La libereco entrepreni estas rekonata konforme al la unia juro kaj naciaj leĝaroj kaj kutimoj. artikolo 17 Rajto pri proprietaĵo

  Ĉiu rajtas posedi, uzi, disponi kaj herede postlasi sian laŭleĝe akiritan proprietaĵon. Neniu povas esti senigata de sia proprietaĵo, escepte pro publika utilo en okazoj kaj je kondiĉoj leĝe preskribitaj, kaj post deca monkompenso pagata en deca tempo pro la suferita perdo. La leĝo povas reguligi la uzon de la proprietaĵo, tiom kiom postulas la ĝenerala intereso.
  La intelekta proprietaĵo estas protektata.

artikolo 18 Azilrajto

La azilrajto estas garantiata kadre de la normoj fiksitaj de la Ĝeneva Konvencio je la 28a de julio 1951, kaj de la Protokolo pri la jura statuso de rifuĝintoj je la 31a de januaro 1967, kaj konforme al la traktato de la Eŭropa Unio kaj al la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio (sekve nomataj “la traktatoj”). artikolo 19 Protekto kontraŭ forkonduko, forpelo kaj ekstradicio

  La kolektiva forpelo estas malpermesata.
  Neniu povas esti forkondukata, forpelata aŭ ekstradiciata en ŝtaton, kie ekzistas granda risko ke li estu submetita al mortpuno, torturo, aŭ al alia traktado aŭ puno malhumana aŭ hontinda.

TITOLO 3 EGALECO artikolo 20 Egaleco antaŭ la leĝo Ĉiu egalrajtas antaŭ la leĝo. artikolo 21 Malpermeso de diskriminacio

  Estas malpermesata ĉiu diskriminacio, kiu baziĝas specife sur sekso, raso, haŭtkoloro, deveno etna aŭ socia, karaktero genetika, lingvo, religio aŭ konvinko persona, opinio politika aŭ alia, aparteno al nacia malplimulto, riĉeco, naskiĝo, handikapiteco, aĝo aŭ orientiĝo seksa.
  En la aplikokampo de la traktatoj kaj sen rezervo pri la specifaj normoj fiksitaj en ili, ĉiu diskriminacio surbaze de ŝtataneco estas malpermesata.

artikolo 22 Kultura, religia kaj lingva diverseco La Unio respektas la kulturan, religian kaj lingvan diversecon. artikolo 23 Egaleco inter viroj kaj virinoj Oni garantiu la egalecon inter viroj kaj virinoj sur ĉiu kampo, inkluzive dungado, laborplenumo kaj salajro.

La principo de egaleco ne malhelpas la konservadon aŭ alprenon de rimedoj kiuj garantias specifajn avantaĝojn por la malplibone reprezentita sekso. artikolo 24 Rajtoj de infanoj

  La infanoj havas rajton pri la protekto kaj la zorgoj bezonataj por ilia bonfarto. Ili rajtas libere esprimi sian opinion. Ilia opinio devas esti konsiderata en aferoj ilin koncernantaj, kiel konvenas al ilia aĝo kaj matureco.
  En la agado de instancoj kaj privataj institucioj rilate al infanoj, la unuaranga zorgo devas esti la intereso de la infanoj, super ĉio alia.
  Ĉiu infano rajtas daŭrigi regulajn, personajn kaj rektajn rilatojn kun ambaŭ siaj gepatroj, escepte se tio kontraŭas ĝiajn interesojn.

artikolo 25 Rajtoj de maljunuloj La Unio agnoskas kaj respektas la rajton de la maljunuloj vivi digne kaj memstare, kaj partopreni en la socia kaj kultura vivo. artikolo 26 Integriĝo de handikapuloj La Unio agnoskas kaj respektas la rajton de la handikapuloj profiti el aranĝoj kiuj certigas ilian memstarecon, ilian integriĝon socian kaj profesian kaj ilian partoprenon en la komuna vivo. TITOLO 4 SOLIDARECO artikolo 27 Rajto je informado kaj konsultado de laboristoj kadre de ilia entrepreno Al la laboristoj aŭ iliaj reprezentantoj devas esti garantiataj je konvenaj niveloj informadon kaj ĝustatempan konsultadon, en la okazoj kaj kun la kondiĉoj difinitaj en la unia juro kaj la naciaj leĝaroj kaj kutimoj. artikolo 28 Rajto je kolektiva intertraktado kaj agado Konforme al la unia juro kaj la naciaj leĝaroj kaj kutimoj, la laboristoj kaj la dungantoj aŭ iliaj respektivaj organizaĵoj rajtas intertrakti kaj subskribi kolektivajn konvenciojn je la konvenaj niveloj, kaj okaze de intereskonflikto, defendi siajn interesojn per kolektivaj agadoj, inkluzive per striko. artikolo 29 Rajto aliri servojn de dungoficejo. Ĉiu persono rajtas uzi la senpagajn servojn de dungoficejo. artikolo 30 Protekto kontraŭ senmotiva maldungado Konforme al la unia juro kaj la naciaj leĝaroj kaj kutimoj, ĉiu laboristo rajtas protekton kontraŭ senmotiva maldungo. artikolo 31 Honestaj kaj justaj laborkondiĉoj

  Ĉiu laboristo rajtas laborkondiĉojn respektantajn sian sanon, sekurecon kaj dignon.
  Ĉiu laboristo rajtas limigon de la maksimuma labordaŭro, ĉiutagan kaj ĉiusemajnan ripoztempon, kaj ĉiujaran pagatan ferion.

artikolo 32 Malpermeso laborigi neplenaĝulojn kaj protekto de gejunuloj en laborejo

La dungado de neplenaĝulo estas malpermesata. La malsupra aĝlimo de dungado ne povas esti pli malalta ol la aĝo kiam ĉesas la lernodevo, sen rezervo pri reguloj pli favoraj por la neplenaĝuloj kaj kun limigitaj esceptoj.

Oni devas garantii por la junaj laboristoj, laborkondiĉojn konvenajn al ilia aĝo, protekti ilin kontraŭ ekonomia ekspluatado kaj kontraŭ ĉiu laboro, kiu riskas damaĝi ilian sekurecon, sanon, maturiĝon fizikan, spiritan, moralan aŭ socian, aŭ kiu riskas difekti ilian edukadon. artikolo 33 Familio kaj laboro

  La familio ĝuas juran, ekonomian kaj socialan protekton.
  Por akordigi familian kaj profesian vivon, ĉiu homo rajtas protekton kontraŭ maldungo pro akuŝado kaj rajtas pagatan forpermeson pro akuŝado kaj gepatran forpermeson post nasko aŭ adoptado de infano.

artikolo 34 Sociala sekureco kaj sociala helpo

  Konforme al la unia juro kaj la naciaj leĝaroj kaj kutimoj, la Unio agnoskas kaj respektas la rajton profiti el la sociala protekto kaj el la socialaj servoj, kiuj garantias ŝirmon kaze de akuŝado, malsano, laboreja akcidento, bezono je flegado, maljuneco, kaj maldungado.
  Konforme al la unia juro kaj la naciaj leĝaroj kaj kutimoj, ĉiu persono kiu laŭleĝe rezidas aŭ vojaĝas ene de EU, rajtas profiti el la sociala protekto kaj prizorgado.
  Por batali kontraŭ la sociala ekskludo kaj malriĉeco, la Unio agnoskas kaj respektas la rajton pri sociala kaj loĝeja subteno celanta dignan ekzistadon por tiuj, kiuj ne havas kontentigajn financajn rimedojn, konforme al la unia juro kaj la naciaj leĝaroj kaj kutimoj.

artikolo 35 Sanprotektado Ĉiu persono rajtas havi aliron al profilaktikan flegadon, ricevi kuracadon, konforme al la naciaj leĝaroj kaj kutimoj. EU garantias altan nivelon de sanprotektado, dum la difino kaj efektivigo de ĉiuj siaj politikoj kaj agadoj. artikolo 36 Aliro al servoj je ĝenerala ekonomia intereso Por akceli sian socialan kaj teritorian koherecon, la Unio agnoskas kaj respektas la aliron al la servoj je ĝenerala ekonomia intereso, konforme al la traktatoj kaj al la naciaj leĝaroj kaj kutimoj, artikolo 37 Medioprotektado Alta nivelo de protektado de la medio kaj la plibonigo de ĝia kvalito devas esti integrataj en la politikojn de la Unio kaj garantiataj konforme al la principo de la daŭrigebla evoluo. artikolo 38 Protekto de konsumantoj Alta nivelo de protektado de konsumantoj estas garantiita en la politikoj de la Unio. TITOLO 5 CIVITANECO artikolo 39 Rajto voĉdoni kaj kandidatiĝi al eŭropaj parlamentaj balotoj

  Ĉiu unia civitano rajtas voĉdoni kaj kandidatiĝi al eŭropaj parlamentaj balotoj en la membroŝtato kie li rezidas, laŭ la samaj kondiĉoj, kiel la civitanoj de la koncerna membroŝtato.
  La membroj de la Eŭropa Parlamento estas elektataj per universala voĉdonado rekta, libera kaj sekreta.

artikolo 40 Rajto voĉdoni kaj kandidatiĝi al komunumaj elektadoj de la eŭropa Parlamento Ĉiu unia civitano rajtas voĉdoni kaj kandidatiĝi al la eŭropaj parlamentaj elektoj en la membroŝtato kie li rezidas, laŭ la samaj kondiĉoj, kiel la civitanoj de la koncerna membroŝtato. artikolo 41 Rajto je bona administrado

  Ĉiu persono rajtas ke institucioj, organoj kaj oficejoj de la Unio aranĝu aferojn kiuj koncernas lin, juste kaj ene de akceptebla tempodaŭro.
  Tiu ĉi rajto inkluzivas specife:
      ĉies rajton esti aŭskultata antaŭ ol oni alprenas kontraŭ li decidon malavantaĝan.
      ĉies rajton havi aliron al sia dosiero, respektante la leĝajn postulojn pri diskreteco kaj pri sekreteco profesia kaj komerca.
      la devigon por la administraj organoj motivi siajn decidojn.
  Ĉiu persono rajtas ricevi kompenson de EU pro damaĝoj kaŭzitaj de la EU-institucioj aŭ siaj institucioj kaj dungitoj dum plenumado de ilia tasko, konforme al la ĝeneralaj principoj kiuj estas komunaj en la leĝaroj de la membroŝtatoj.
  Ĉiu persono povas sin turni al institucio de la Unio en iu ajn lingvo de la traktatoj, kaj la institucio devas respondi en tiu sama lingvo.

artikolo 42 Rajto aliri dokumentojn Ĉiu unia civitano, kaj fizika aŭ jura persono kiu rezidas aŭ havas sian statutan sidejon en iu membroŝtato, rajtas aliri al la dokumentoj de la institucioj, organoj kaj oficejoj de la Unio, sendepende de ilia materiala konsisto. artikolo 43 Eŭropa mediaciisto Ĉiu unia civitano, kaj fizika aŭ jura persono kiu rezidas aŭ havas sian statutan sidejon en iu membroŝtato, rajtas sin turni al la eŭropa mediaciisto okaze de misadministraciado en la agadoj de la institucioj, organoj, aŭ oficejoj de la Unio - escepte de la Kortumo de la Eŭropa Unio dum la plenumado de siaj jurisdikciaj taskoj. artikolo 44 Rajto peticii Ĉiu unia civitano, kaj fizika aŭ jura persono kiu rezidas aŭ havas sian statutan sidejon en iu membroŝtato, rajtas prezenti peticion al la Eŭropa Parlamento. artikolo 45 Libera cirkulado kaj restado

  Ĉiu civitano rajtas libere cirkuladi kaj restadi en la teritorio de la membroŝtatoj.
  Konforme al la traktatoj, la libereco de cirkulado kaj restado estas garantiita por la civitanoj de landoj ekster EU, kiuj laŭleĝe rezidas sur la teritorio de membroŝtato.

artikolo 46 Diplomatia kaj konsula protekto Ĉiu civitano de la Unio rajtas profiti, sur teritorio de lando ekster EU kie lia membroŝtato ne havas reprezentejon, el la diplomatiaj aŭ konsulaj servoj de iu ajn membroŝtato, laŭ la samaj kondiĉoj kiel la civitanoj de la koncerna membroŝtato.

TITOLO 6 RAJTOJ de JUĜOTO artikolo 47 Rajto je apelacio kaj senpartia proceso Ĉiu persono, kies rajtoj kaj liberecoj garantiitaj de la unia juro estis damaĝitaj, rajtas apelacii laŭ la kondiĉoj difinitaj en tiu ĉi artikolo.

Ĉiu persono rajtas, ke sendependa kaj senpartia tribunalo - antaŭe starigita laŭleĝe - pritraktu sian kazon juste, publike kaj ene de akceptebla tempodaŭro. Ĉiu rajtas sin konsiligi, defendigi kaj reprezentigi.

Senpaga jura asistado estas disponigata al tiuj kiuj ne havas sufiĉajn monajn rimedojn, se tiu helpo estas bezonata por efektiva uzo de la justico. artikolo 48 Supozo je senkulpeco kaj rajto defendi sin

  Oni devas supozi senkulpa ĉiun suspektaton, ĝis kiam lia kulpeco estas laŭleĝe pruvita.
  Oni devas garantii al ĉiu suspektato la respekton je la rajto defendi sin.

artikolo 49 Principoj je leĝeco kaj proporcieco inter deliktoj kaj punoj

  Neniu estu kondamnata pro faro aŭ nefaro kiu, kiam ĝi okazis, ne estis konsiderata kiel delikto surbaze de la nacia aŭ internacia juro. Tiel same oni ne rajtas verdikti pli severan punon ol tiu, kiu estis aplikebla je la tempo de la delikto. Se post la okazo de iu delikto, la leĝo fiksas pli mildan punon, oni devas apliki la pli mildan punon.
  Tiu ĉi artikolo ne malhelpas la persekuton kaj la kondamnon de iu persono pro faro aŭ nefaro kiu, kiam ĝi okazis, estis ja delikto laŭ la ĝeneralaj principoj rekonitaj de la komunumo de la nacioj.
  La severeco de la puno ne povas esti misproporcia, kompare al la delikto.

artikolo 50 Malpermeso esti persekutata aŭ punata dufoje pro la sama delikto Neniu estu persekutata aŭ punata pro delikto por kiu li laŭleĝe jam estis definitive absolvita aŭ kondamnita en la Unio.

TITOLO 7 ĜENERALAJ PRESKRIBOJ PRI INTERPRETADO KAJ APLIKADO DE LA ĈARTO artikolo 51 Aplikokampo

  Konforme al la principo de subsidiareco, la preskriboj de tiu ĉi Ĉarto aplikiĝas al la institucioj, organoj, kaj oficejoj de la Unio, kaj al la membroŝtatoj, sed nur kiam tiuj ŝtatoj efektivigas la leĝaron de la Unio. Sekve ĉiuj devas respekti la rajtojn, obei la principojn kaj antaŭenigi ilian aplikadon konforme al siaj respektivaj kompetentumoj kaj ene de la limoj de la uniaj kompetentumoj kiel preskribitaj en la traktatoj.
  Tiu ĉi Ĉarto ne ampleksigas la aplikokampon de la unia juro trans la kompetentumoj de la Unio, krome ne kreas novajn kompetentumoj aŭ taskojn por la Unio, kaj ne modifas la kompetentumoj kaj taskojn difinitajn en la traktatoj.

artikolo 52

Amplekso kaj interpretado de rajtoj kaj principoj
  Ĉiu limigo al la ĝuo de la rajtoj kaj liberecoj rekonitaj en tiu ĉi Ĉarto devas esti leĝe preskribita kaj respekti la esencan enhavon de tiuj rajtoj kaj liberecoj. Konforme al la principo de proporcieco,  ilia limigo eblas nur en okazo de neceso, kaj kiam tio efektive utilas por la celoj de komuna bono rekonitaj de la Unio, aŭ por la protekto de rajtoj kaj liberecoj de aliuloj.
  La rajtoj rekonitaj en la Ĉarto kaj preskribitaj en la traktatoj estas aplikataj laŭ la kondiĉoj kaj limigoj difinitaj en tiuj traktatoj.
  Kiam tiu ĉi Ĉarto enhavas rajtojn, kiuj kongruas kun la rajtoj garantiitaj en la Eŭropa Konvencio pri la Protekto de la Homaj Rajtoj kaj Fundamentaj Liberecoj, tiam la signifo kaj amplekso de tiuj ĉi rajtoj identas al tiuj atribuataj en la menciita Konvencio. Tiu preskribo ne malhelpas, ke la juro de la Unio donu pli ampleksan protekton.
  Kiam ĉi tiu Ĉarto rekonas la fundamentajn rajtojn komunajn al la konstituciaj tradicioj de la membroŝtatoj, tiam oni devas interpreti tiujn rajtojn konforme al tiuj tradicioj.
  La preskriboj de ĉi tiu Ĉarto, kiuj entenas bazajn principojn, estas efektivigeblaj pere de leĝaj kaj ekzekutivaj aktoj alprenitaj de la institucioj, organoj kaj oficejoj de la Unio kaj pere de aktoj de la membroŝtatoj en la plenumado de siaj respektivaj kompetentumoj. Oni povas alvoki tiujn preskribojn antaŭ tribunalo nur okaze de interpretado aŭ kontrolo pri la legitimeco de tiaj juraj aktoj.
  La naciaj legaroj kaj kutimoj devas esti plene konsiderataj kiel preskribite en ĉi tiu Ĉarto.
  La klarigoj pretigitaj por gvidi la interpretadon de tiu ĉi Ĉarto estu dece konsiderataj de la juĝinstancoj de la Unio kaj de la membroŝtatoj.

artikolo 53

Nivelo de protekto

Neniu el la preskriboj de ĉi tiu Ĉarto estas interpretebla tiel, ke ĝi limigas aŭ damaĝas la homajn rajtojn kaj fundamentajn liberecojn, kiujn - en siaj respektivaj aplikokampoj - rekonas la juro de la Unio, la internacia juro, la internaciaj konvencioj al kiuj partoprenas la Unio aŭ ĉiuj ĝiaj membroŝtatoj, kio inkluzivas la Eŭropan Konvencion pri la Protekto de la Homaj Rajtoj kaj Fundamentaj Liberecoj . artikolo 54 Malpermeso misuzi preskribojn Neniu el la preskriboj de ĉi tiu Ĉarto estas interpretebla tiel, ke ĝi donas iun ajn rajton por sin okupi pri aferon aŭ agadon, kiu celas damaĝi rajtojn kaj liberecojn agnoskitajn en ĉi tiu Ĉarto, aŭ ilin limigi pli multe ol faras ĉi tiu Ĉarto.

 
ĉarto_de_la_fundamentaj_rajtoj_de_la_eŭropa.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2013/08/27 07:11 de clopeau
 
Recent changes RSS feed Creative Commons License Donate Powered by PHP Valid XHTML 1.0 Valid CSS Driven by DokuWiki