Ĉe tiu ĉi paĝo, helpu al ni malĉifri la nunajn politikan kaj komunikan medion, por disvolvi efikan kampajnan strategion, enkalkulinte ankaŭ la realaĵojn de nia movado. Ne hezitu aldoni, reagi, komenti la jenaĵojn. Ja restas nur ankoraŭ iom pli ol unu jaro por prepariĝi kaj ekagi, ĉar la tereno devus esti preparata anticipe.
Inter 2004 kaj 2009, sufiĉe multaj aferoj ŝanĝiĝis. Tion oni devas kompreni kaj enkalkuli en nia plano. La ĝeneralaj demandoj starigindaj estas:
Ĉu EDE-kandidatiĝo nur utiligas la balotojn kiel tribunon aŭ la celo estas vere konsideri sin egala kun aliaj partioj kaj vere defendi nin en la politika areno? Ja ni povas konstati, ke kiam la ILOJ de demokratio ne progresas tiam demokratio malsaniĝas ĝis ĉesado de funkcio. Ekzemplo estas fakta limigo de la esprimpovoj de ĵurnalistoj en kadro de amasmedioj, kiuj apartenas al gravaj financaj aŭ povaj instancoj eĉ plejofte maskitaj. E°D°E° estas statute vera politika partio kun programo tre ampleksa. Tiu proramo unue esprimas ke sen funkcianta demokratio neniu plia programo havas sencon. E°D°E proklamas ilojn por funkcionta demokratio kaj tiam la plej komune subtenonta programo estos realigado de la homaj rajtoj, kiuj estas listigitaj en deklaracio de 1948 kaj kompletigita de novaj celoj nepriĝintaj pro evoluo aŭ urĝeco de la bezonoj de homaro aŭ individuoj.
Kiel demokratoj ni celas havi demokrate elektitajn deputitojn, kiuj partoprenos la Eŭropan konstruon laŭ nia programo. Laŭ baza spirito de demokratio la deputitoj ne devas esti profesiuloj de iu politika kariero sed vera portantoj de la sopiroj, voloj kaj talentoj de la popoloj. Se teknikaj aŭ sciencaj problemoj stariĝas E°D°E° eventuale konsultos kontraŭdire deklaritajn fakulojn. La voĉdonoj pri ĉiu demando en la parlamento estos individue eldonendaj far ĉiu E°D°E deputito por respekti skriban promeson farita antaŭ la membroj de E°D°E° antaŭ nomumo kiel ties kandidato.
E°D°E kalkulas kun malfortega financa forto, do malfortega forto pri proganrimedoj do ĝi streĉos trovi plej malmultekosta, facila, kampanjo. Ni povas eĉ integri en nia kampanjo-strategio la alogpovon de malriĉeco, ŝparemo kaj respektemo kiuj certe estos kvalitoj rekonitaj de multaj civitanoj.
Mi vidas 2 temojn post kies pristudo espereble memfontos ideoj por nia propra strategio. Temas unuapunkte pri tio, kompreni kiel okazas nun politika kampajno, kiuj diferencoj estas inter 2004 kaj nun. Duapunkte, kompreni kio estas la nuna politika kunteksto, aparte en rilato kun niaj ideoj, kaj kompreni kiel/kie staras EDE ene de la nuna politika/instanca medio.
Laŭ mi estigas la niaepokan kampajnan spacon tri sferoj:
Televido: Se ĉio okazas kiel en 2004, en Francio oni disponigos senpage profesian filman skipon dum iu tempo por produkti varbfilmeton. La filmo estos montrata dum pint-spektita horoj de la tago dum la oficiala publika kampajno. Ja estas efike. Post 2004, okazas ofte ke parolante pri esperanto, iu foje eĉ junulo ekdiras “Ahhh, ĉu ne iu prezentiĝis por eŭropaj balotoj”? La aliĝintoj de la reta kurso kvarobliĝis la balotmonaton. Radio: Ankaŭ ni disponos je tempo por varb-elsendaĵoj
Televido: Ideoj pri varbfilmeto bonvenas.
Radio: Ideoj pri varbsonaĵo bonvenas.
Vidu ankaŭ:http://fr.wikipedia.org/wiki/AIDA
Almenaŭ en Francio, la blogaro ludas ĉiam pli gravan rolon en la politika vivo. Jam en 2005, spite al la fakto ke plej parto de la politikistoj kaj amaskomunikiloj predikis favore al JESO al la tiam pridebatata europa konstitucio, finfine venkis NEistoj. Interrete, estis grandaj debatoj okazantaj apud oficialaj. Kelkaj NE-retpaĝoj estis vizititaj milionfoje.
En 2005, novaj gravaj retejoj aperis, nome Youtube (februaro) kaj Dailymotion (marto). De tiam, videospektado kaj videoĉeretigo estas tre facila al ĉiuj. Tio ebligas dum kampajnoj aperigi amatorajn filmojn de iuj kandidatoj filmitaj dum lokaj okazaĵoj. Antaŭe, estis oficialaj aperoj, kies oficialan starpunkton povis kontroli politikistoj, nun ĉiuj diraĵoj, eĉ dum koridora diskuto povas esti disponigita per poŝtelefono au io tia grandskale al ĉiuj tra la reto. Laste, Nicolas Sarkozy aĉe insultis iun dum foiro de agrikulturo. Unu nokton poste, jam 300 000 homoj estis spektintaj la filmon ĉe Youtube. Lastatempa fenomeno estas ke per-ondaj televidkanaloj iom post iom eĉ uzas interreton kiel videofonton. Polemikoj naskiĝintaj ekskluzive ĉe interreto estas sufiĉe fortaj por ke klasikaj amaskomunikiloj traktu ilin en siaj kolumnoj au reportaĵoj.
Konkrete: krei varbbutonojn, diskonigi niajn ideojn en la blogaro kaj trovi subtenantojn
Konkrete: Havi dissendatan ĉiumonatan informfolion. La celoj de tia informfolio estas: ⇒Informi pri EDE ⇒Havi aron de potenciale dumkampajnajn surterenajn kaj ĉeretajn helpantojn ⇒Disponi je homoj kapablaj plusendi informojn de ni al siaj konatuloj, por trafi kiel eble plej rapide grandan amason da homoj (por virusa varbado)
http://www.observatoire-presidentielle.fr/?pageid=20 http://customerlistening.typepad.com/baroblogs/BaroBlogs-FRance-crmmetrix-June-06.pdf
Estas malfacile defendi sian vidpunkton, organizi siajn argumentojn por plifortigi sian sintenon dum intervjuiĝo, dum debato. Ja devas paroli la racio ne la sentoj, tio estas pli serioza apogi sin sur faktoj ol sur impresoj.
Antaŭe, eblis kritiki situacion. Nun eblas kritiki kaj situacion kaj agojn. Jen eblas listigi kio ŝanĝiĝis de 2004:
Plu restas la politikistoj sufiĉe surdaj kaj antaŭjuĝemaj pri esperanto. La politiko de Orban ja estas nur vojo al fakte malrealigo de plurlingvismo. Li mem diris ke estos lingvoj pli egalaj ol la aliaj. Ja aliaj partioj havas pli kaj pli da malfacilaĵoj por defendi ke la lingvo de eŭropo estas tradukado. Eĉ se iel estas tia, ili forgesas ke ja simplaj civitanoj ankaŭ bezonas komuniki. Ili eĉ ne havas ideon por proponi por solvi problemojn lingvajn kaj demokratiajn je la civitana nivelo. Ĉu ili eĉ iam nur pripensis ĉi tion? Ĉar ili havas nenion konkretan por proponi dum la situacio ĉiam pli akriĝas, ja estas vojego irinda por EDE, ĉar neniu alia partio konkurencos nin sur tiu tereno. En la instancoj, estas ja ĉiam pli da gestumado rilate la prilingva/demokratia problemo sed sen efikaj agoj. La ĝisnunaj rezultoj kaj la antaŭvideblaj ja tute ne estas konvinkaj, kaj facile kritikeblaj des pli ke ni havas grandan proponforton: esperanto. La malspritecon de la aliaj partioj oni devas profiti.