Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE) organizas konkurson por prepari sian partoprenon en la eŭropunia baloto kiu okazos en 2014.
Dum la eŭropa baloto, la partioj rajtas glui afiŝojn kaj montri filmeton en gravaj televidkanaloj (kiel … en Germanujo, France2 en Francujo…). Tiel, ili povas prezenti siajn ideojn al milionoj da homoj.
Nuntempe, centoj da homoj membras EDE sed mankas fakuloj pri trafa komuniko al la publiko. Dailymotion aŭ aliaj sociaj retejoj pruvas ke ĉiu povas havi genian ideon kiu amuzos kaj informos multajn homojn.
Do, ne hezitu partopreni, vi nur riskas gajni !
La afiŝo/filmeto devas konvinki la homojn pri la utileco voĉdoni por EDE. Ĉefe gravas la enhavo kaj la trafopovo de la verkoj.
Ĝi devas esti laŭ la dimensioj A1, t.e. proksimume 564mm*840mm. Nepra teksto estas “Eŭropo Demokratio Esperanto” en la nacia lingvo.
Ĝi devas daŭri inter 1min kaj 1min 30s. (kiom estis la daŭro de la germana filmeto?)
Por la afiŝo :
Por la filmeto :
La ĵurio konsistas el 5/7 personoj komisiitaj (Thierry + 2 germanoj + 2 francoj diversaĝaj) de la estraro de EDE.
Oni simple sendu PDF-on aŭ filmeton al kontakto@e-d-e.org. Ni sendos agnoskon de via partopreno post kelkaj tagoj.
La limdato estas la 31-an de marto 2012. La rezultoj estos anoncataj la 10-an de aprilo 2012.
La partoprenantoj konsentas al EDE libera uzo kaj modifio de siaj verkoj.