Por prepari nian oficialan politikan programon kiun ni uzos dum la eŭropa baloto en 2009, jen la resumitaj decidoj de la programo de 2004.

Se vi volas proponi ŝanĝojn por 2009, modifu tiun paĝon kaj aldonu viajn proponojn. Ĉiu propono estu priskribita per mallonga kaj klara frazo (ni trovos publike prezentindan tekston poste). Vi povas aldoni klarigojn per kroma alineo. Se vi kreas novan proponon, uzu novan numeron (ekzemple: “LING_6”). Se vi volas ŝanĝi proponon, vi povas enkonduki ĝin tiel: “LING_3 (anstataŭas LING_1)”. Vi ankaŭ povas proponi forigon de propono, krei apartan paĝon por diskuti specifan temon, ktp.

Programo de 2004

Ĝeneralaj celoj

CELO_1 Starigi veran eŭropan internacian demokration

Pri esperanto kaj lingva politiko

LING_1 Deklari necesa la uzon de neŭtrala lingvo kiel laborlingvo en la parlamentaj komisionoj kaj kiel ponto-lingvo por senpera komunikado inter ĉiuj eŭropaj civitanoj.

LING_2 Ĉiu povi disvolvu sian propran lingvon, sen ekonomiaj, politikaj nek kulturaj malhelpoj.

LING_3 Ĉiu akiru senpage per minimuma strebo, la internacian neŭtralan lingvon, esperanto. Uzo de esperanto ebligas recentrigi lernado- kaj produkto-investadon al vere kulturaj celoj.

LING_4 ĉiu rehavos liberecon kaj eblon lerni tiom da lingvoj kiom li deziras, sen devigo kaj trudo, t.e. por sia plezuro kaj kultura pliriĉiĝo.

LING_5 malpermesi diskriminacion per dungado en la sferoj scienca, komerca, politika kaj institucia laŭ lingva prefero, kiel atestas la ofte menciata postulo « english mother tongue »

Pri la Eŭropaj institucioj

INST_1 principon de kvoto por konsisto de la eŭropa oficistaro por malhelpi iun ajn diskriminacion, ekzemple lingvaj, kulturaj, kaj distancaj.

Pri informado

INFO_1 leĝe trudi al la posedantoj de amaskumunukiloj, la kontraŭdiran debaton de la informoj, laŭ manieroj difinitaj de parlamenta komisiono.

INFO_2 (aldonita en 2005) Ni devigas ĉiujn vendistojn de interreta servo, disponigi senpage kvalitan aliron al publika eŭropa servilo, kiu devas permesi la jenan servojn ankaŭ senpage, kiel fundaj rajtoj de ĉiu civitano :

  • sekurigitan leterskatolon,
  • partoprenilon al debatoj kaj voĉdonoj laŭ la leĝaj kondiĉoj
  • plenan disponon de publikaj kon-fontoj efike organizitaj (…) ĝis nivelo de universitata doktoriĝo en ĉiuj lingvoj ĝis abiturienta ekzameno.
Pri demokratio kaj ties funkciado

DEMO_1 Referendum-alvoko decidita laŭ proceduro de civitana iniciato (je regiona ĝis eŭropa nivelo)

Pri movebleco de la civitanoj

MOVE_1 Proponi al ĉiuj junuloj restadon en regionoj malsimilaj al tiu de origino laŭ kulturo aŭ lingvo

MOVE_2 Faciligi interŝanĝojn de metilernantoj, lernantoj, studentoj, instruistoj, ŝtatoficistoj, kaj iuj ajn ekonomiaj agantoj

Pri kulturo kaj minoritatoj

KULT_1 Stato de lingva kaj kultura pejzaĝo en Eŭropa Unio estu esplorita kaj eldonita ĉiujare.

KULT_2 Pluteni la kritikan densecon, kiu nepras por vivteni lingvon, kulturon, popolon. Garantii aktivan respekton de la minoritatoj, konservon de la kulturaj riĉaĵoj, certigon de respekto al la hejm-radikoj, rajton por loĝ-proksimiĝo laŭ lingvaj kaj kulturaj radikoj.

Pri aliaj temoj

ALIA_1 ĉiuj postvenintaj kaj postvenontaj tekstoj/leĝoj devas ne proponi forigon de iu ajn punkto el la Deklaracio de homaj rajtoj de 1948. Tiu punkto de la programo estas ĝenerala fondaĵo de nia politikaj celoj.Tiu deklaracio traktas plej diversajn flankojn de homa vivo kaj menso. La atingo de realigoj de tiuj rajtoj estas por EDE la plej grava ĝustigo de Eŭropo. La praktikaj rimedoj, por atingi ĝeneraligon de tiuj rajtoj por ĉiuj civitanoj kaj por instigi ilian disponeblecon al la tuta homaro estos decidoteblaj, nur dank al la funkcianta demokratio. Jen kohereco de avangarda pogramo EdE.

ALIA_2 La modernan koncepton de daŭr-povo, ni ankaŭ traktas kiel prioritato. Ni aldonas tiun celon kiel sam-ranga kun la aliaj punktoj de la deklaracio de 1948. Daŭr-povo kaj plueblo de la homaro estas vera problemo en tiu jarcento por de la nunaj generacioj kaj ankaŭ rilate la venontaj. EDE konsideras, kiel nova homa kolektiva kaj idividua rajto, tiuj kondiĉoj, ŝparoj, damaĝoj, kiuj pluebligos normalan vivadon sen minacoj aŭ mankoj sekvontaj la erarojn kaj troigojn de la generacioj. Rajtoj de la venontaj generacioj estas rekonitaj kiel celoj de la nunaj generacioj.

Proponoj por 2009

LING_6 La unue lernenda fremda pontolingvo kaj kapabloevoluiga lernobjekto estu Esperanto, kiun sekvu la instruado de unu aŭ du libere elektitaj naciaj lingvoj. (proponis hungaroj laŭ LingvoLanĉilo kaj post diskuto en [ede-eu])

LING_7 La instruado de la lingvoj iĝu kampo de la dividitaj agosferoj de la Unio. (prop. de Aleks. Vidu difino de agosfero)

INFO_3 Ĉiu nacia, eĉ regiona informa gazeto, teleĵurnalo, radioĵurnalo dediĉu 5% (aŭ alia cifero) de sia enhavo/daŭro al informado pri eŭropaj okazaĵoj, aparte pri eŭropaj instancaĵoj, tiel ke EU-politiko estu pli ĉiutage videbla.

KULT_3 EDE petas ke la EU-respondeculoj estigu la moralan devon transdoni la nematerian heredaĵon al la venontaj generacioj. Tio estas nepra kondiĉo por transgeneracia solidareco, por ke niaj infanoj ĝuu almenaŭ same buntan kulturan kaj lingvan diversecon kiel ni povas ĝui nun, konforme al la postuloj de daŭrcela disvolviĝado.

DEMO_2 EDE konsideras ke la eblo de intercivitana diskutado estas nepra kondiĉo por eŭropskale respekti principon pri justa regado, kiun envolvas daŭrcela disvolviĝado. Por ebligi tian diskutadon, EDE proponas uzadon de esperanto kiu konkrete ebligos interhomajn ligojn necesajn al hodiaŭa internacia kaj transgeneracia solidareco, baza principo de daŭrcela disvolviĝado.

Eble, aludo al daŭrcela disvolviĝado povus esti eĉ en la CELO…

KOMP_1 Konsiderante ke uzado de liberaj bitvaroj ekonomie kaj teknologie sendependigas Eŭropan Union, konsiderante ke tiaj programaroj rolas en demokratiigo de alireblo al komputiko, EDE celas favorigi uzadon kaj disvolviĝadon de tiaj bitvaroj tiel en publikaj establoj, administracioj, servoj kaj ejoj, kiel dum eduksistema prikomputika instruado.

KULT_4 Cxe radioj, oni minimume elsendu 30% de kanzonoj en la nacia(j) lingvo(j), 5% en regionaj lingvoj de la lando, 20% en la EU-lingvoj (krom la angla) kaj la ceteron povas decidis la radiostacio.

KULT_5 Aplikado de lingvaj rajtoj estu gvatata en entreprenoj kaj diligentaj firmaoj ricevas pruv-etikedon pri sia respekto al lingvoj ene de sia strukturo.

VIDU ANKAŬ:

Pakto engaĝiganta parlamentanojn en disvolvado de liberaj bitvaroj

Tio ĉi ne en la programo sed en la debato: En Francio, oni malpermesu devigan vendadon de Vindozo (fakte kontraŭleĝan) kune kun komputilo.

Ĉu ne estas bone ie ankaŭ memorigi kaj aserti ke nia partia sinteno kaj proponoj nek reprezenta

 
politika_programo_por_junio_2009.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/07/06 22:51 de bert
 
Recent changes RSS feed Creative Commons License Donate Powered by PHP Valid XHTML 1.0 Valid CSS Driven by DokuWiki