La teksto kiu sekvas estas propono de programo por la federacio EDE. Ĝi estas provo de refrazo, simpligo, klarigo de la paĝo Politika programo por junio 2009

Por Eŭropo farata de la eŭropanoj

Internacia komunikado inter civitanoj

[1.1] Ĉar atingo al internacia komunikado estas rajto por ĉiuj eŭropaj civitanoj kaj ĉar la lingvo esperanto, kiu faciligas kompreniĝon inter homoj parolantaj malsamajn lingvojn, estas la plej taŭga rimedo por efektivigi tiun rajton, esperanto devas esti permesata kaj proponata en la edukaj sistemoj.

Moviĝo

[1.2] La eŭropaj programoj de interŝanĝoj devas esti plilarĝigitaj por proponi ilin al ĉiuj studentoj, instruistoj, funkciuloj, kaj al ĉiuj profesioj. Ilia financado devas ebligi proponi tiun sperton de translandiĝo al ĉiuj. Urboĝemeleco estos intensigita per enkonduko de pli da diverseco inter la efektive instruataj lingvoj.

Ekzistigi lingvan kaj kulturan diversecon

Diverseco en edukado

[2.1] Lingva diverseco en la eduka sistemo bezonas efektiviĝon. Por kontraŭstari la nunajn malekvilibrojn kaj ebligi la instruadon de la lingvoj de najbaraj landoj, de la minoritataj lingvoj aŭ ankaŭ de la enmigradaj lingvoj, la Eŭropa Unio favoros la disvolviĝon de la pasiva komprenado kaj la uzadon de la lingvo esperanto kiel enkondukilo al la fremdaj lingvoj, cele al, interalie, valorigi la kompetentecojn kaj eviti troan investadon al la hegemoniaj lingvoj.

Konkrete favori la diversecon

[2.2] La Unio devas kunordigi, favori kaj subvencii tradukojn en ĉiuj kampoj: renkontiĝoj, literaturo, filmoj, artaj spektakloj, ktp. Necesas subteni la lingvojn por helpi ilin rezisti al la ekonomiaj premoj, ekzemple favorante diversecon en radiofonio, kino, televido, ktp. Eŭropa statuso de tradukisto estos kreita.

Pritaksi

[2.3] La Eŭropa Komisiono devas raporti ĉiujare pri la farto de la lingva kaj kultura diverseco en la Eŭropa Unio kaj pri la respekto de la lingvaj rajtoj de individuoj kaj komunumoj. La agomanieroj rilate al la lingva kaj kultura diverseco en la amaskomunikiloj, la firmaoj, aŭ tra la tradukservoj, estos pritaksataj.

Ratifenda ĉarto

[2.4] Ĉiuj membroŝtatoj devus ratifi kaj apliki la Eŭropan Ĉarton por Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj, por favori ilin en la publika vivo kaj en la edukado.

Antaŭenigi la demokratiiĝon

Sendependaj amaskomunikiloj

[3.1] Por garantii la esprimopovon kaj diversecon de la opinioj, sendependeco de la amaskomunikiloj necesas, interalie rilate al la industriaj aŭ financaj entreprenaroj.

Pli demokratiaj voĉdonoj

[3.2] La reguloj por kandidatiĝo al eŭropaj balotoj devas esti simpligitaj kaj unuigitaj, ekzemple per kandidatiĝo de eŭropaj listoj komplemente al la naciaj aŭ regionaj, tiel, ke esprimo de novaj movadoj eblu. En kelkaj landoj, la nunaj reguloj kaj ankaŭ la partoprenaj kostoj estas malebligantaj. Tiu situacio malhelpas la aperon de veraj eŭropaj partioj.

[3.3] Aldone al la parlamenta demokratio, la iloj por rekta kaj subsidiareca demokratio kiel la referendumo per civitana iniciato, mekanismo per kiu civitanoj proponas prilabori novajn leĝojn voĉdonotajn de ĉiuj civitanoj, devas esti subtenataj tiel kiel eblas.

Pli demokratiaj reguloj

[3.4] La Eŭropa Unio bezonas konstitucion aprobitan per referendumo kaj proponitan de asembleo reprezentanta la popolon kaj tiucele elektita. Nepras ke la membroj de tiu konstitucia asembleo ne suferu lingvan diskriminacion.

[3.5] La evoluo de la monsistemo, interalie la reguloj de la mona kreado, devas rezulti el demokratiaj decidoj.

Por lingva demokratio en niaj institucioj

[3.6] En la eŭropaj institucioj, la lingvaj diskriminacioj dum dungado, en la laborgrupoj kaj en la komunikado kun la publiko devas ĉesi.

[3.7] La Unio certigos veran disponigon en ĉiuj oficialaj lingvoj kaj, se ne eblas, ankaŭ en esperanto, de ĉiuj regularoj, direktivoj, leĝaj tekstoj kaj ties preparaj dokumentoj. Eŭropa decido nur efektiviĝos kiam tiu decido kaj la rilataj dokumentoj estos haveblaj en ĉiuj oficialaj lingvoj de la Unio.

[3.8] Kiam ne eblas certigi justan plurlingvismon en iu eŭropa institucio, esperanto estos proponata kiel unu el la laborlingvoj.

Gvidaj principoj

Reagi al la naturprotektada urĝeco

[4.1] Daŭripova evoluigo, kiu celas kontentigi la bezonojn de la nunaj generacioj sen endanĝerigi tiujn de la ontaj generacioj, devas esti konsiderata kiel prioritato.

Favori liberan komputadon

[4.2] Ĉar la liberaj programoj kaj la malfermitaj formatoj ludas gravan rolon por la demokratiiĝo de alirebla komputado, ĉar ili estas fonto de libereco kaj de travidebleco por la uzantoj, ekzemple dum elektronika baloto, ilia uzado devas esti subtenata en la publika sektoro.

Fundamenta bazo por agi

[4.3] Pli ĝenerale, niaj politikaj sintenoj baziĝas sur la solidareco kaj ŝancegaleco, sur la Eŭropa Konvencio de Homaj Rajtoj, sur la deklaracioj kaj konvencioj de la Unuiĝintaj Nacioj, interalie tiuj rilataj al Homaj Rajtoj kaj Infanaj Rajtoj, kaj sur la Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj subskribita de Unesko.

 
reverko_de_la_politika_programo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2009/03/14 15:18 de gmed
 
Recent changes RSS feed Creative Commons License Donate Powered by PHP Valid XHTML 1.0 Valid CSS Driven by DokuWiki