Az E-D-E (Európa-Demokrácia-Eszperantó) Szövetség Alapokmánya

1. Fejezet : A szövetség alapítása, céljai és eszközei

1 cikkely :

Megalapítva a “fédération [eszperantóul : federacio] EDE (Europe Démocratie Esperanto - Eŭropo Demokratio Esperanto )”, amelynek a székhelye Strasbourgban, Jean-Christophe VINCENT címén található, 6, rue des Juifs, 67000 Strasbourg.

(Estas fondita asocio nomita “Fédération [en Esperanto : federacio] EDE (Europe Démocratie Esperanto - Eŭropo Demokratio Esperanto )”, kies sidejo situas en Strasburgo, ĉe s-ro Jean-Christophe VINCENT, 6, rue des Juifs, 67000 Strasbourg.) Ĝi estas enskribita en la Registro de la Asocioj de la Instanca Tribunalo de Strasburgo, kaj regata de la artikoloj 21 ĝis 79 de la loka Civila Kodo, daŭre valida per la enkonduka leĝo de la franca civila leĝaro de la 1a de junio 1924. Ĉar la destino de la asocio “Federacio EDE” estas eŭropa, ĝia statuto estos reviziita por adaptiĝi al la Eŭropa Asocia Juro tuj post kiam tiu ĉi estos precizigita de komunuma leĝo.

Artikolo 2 :

2.1

Tiu Asocio havas kiel celon federaciigi la “asociojn EDE”. Tiuj diversaj asocioj, politikcelaj, subtenas la “programon EDE” per siaj agadoj.

2.2

Ĉiu asocio aŭ partio, kiu volas rajti je reprezentantoj en la Federacia Konsilio devas prezenti al la Estraro sian statuton kaj deklaron pri sia aliĝo al la programo EDE.

Artikolo 3 :

La “Programo EDE” precipe koncernas la Eŭropan Union.

Artikolo 4 : Komunikadaj rimedoj

4.1 : de interna funkciado :

la laborlingvo de la Federacio estas Esperanto. La federacio EDE okazigos larĝskale diskutgrupojn kaj voĉdonojn per interreto, laŭ proceduroj difinitaj en la interna regularo. Cetere la Federacio aranĝas debatojn, informsesiojn kaj laborsesiojn kadre de fizikaj renkontiĝoj organizataj de la landaj EDE-asocioj.

4.2 : de alekstera agado :

Ĉiu ebla laŭleĝa komunikrimedo.

Artikolo 5 :

La daŭro de la asocio “Federacio EDE” estas senlima, sed la malfondo povos esti deklarata se unu el la sekvaj eventoj okazos:

  • malpli ol du asocioj EDE subtenas la programon EDE;
  • la celoj de la programo EDE estas atingitaj;
  • ne plu estas Estraro

Ĉapitro II : Konsisto

Artikolo 6 : Membroj

Estas membroj nur fizikaj personoj:

  • Membroj de la Konsilioj difinitaj en artikolo 9a.
  • Aktivaj Membroj. La kvalito de Aktiva Membro estas akirata per jara kotizo. Ĉiu Aktiva Membro sciigu al la Sekretario sian validan retpoŝtadreson kaj ĉu li akceptas iĝi ano de la Civitana Konsilio se la loto trafas lin.
  • La Honoraj Membroj estas personoj, kiuj estas oficialigitaj, kun sia konsento, de la Estraro. Ili sciigis sian aliĝon al la programo EDE kaj konsentas esti la moralaj garantiuloj de la Federacio.

Artikolo 7 : Kotizoj

La kotizoj de la Aktivaj Membroj estas rekte enspezitaj de la Federacia Kasisto.

Artikolo 8 :

La kvalito kiel membro de la Asocio foriĝas:

  • per nepagado de la kotizo de Aktiva Membro
  • per eksiga letero adresita al la EDE-estraro. Eksiĝo dum membrecjaro ne rajtigas je retropago de la kotizo.

Ĉapitro III : Administrado kaj funkciado

Artikolo 9 : Konsilioj

Ĉiu Konsilio rajtas fari sian internan regularon kaj modifi ĝin. Sed ĉiuj internaj konsiliaj retmesaĝoj devas esti konsulteblaj al ĉiuj membroj ĉe la Interreto. Cetere ne eblas esti samtempe membro de pluraj Konsilioj. Ĉiu Konsilio sciigu al la Estraro per kiu sekretario ĝi oficiale komunikas kun aliaj Konsilioj.

9.1 Federacia Konsilio:

En ĝi, ĉiu landa asocio agnoskita de la Estraro disponas je tri lokoj. Ĉiu landa asocio devas, ekzemple dum sia Ĝenerala Kunveno, komisii siajn delegitojn, kiuj tiam estos laŭstatutaj membroj de la Federacia Konsilio. La Federacia Konsilio redaktas modifojn en la programo EDE.

9.2 Civitana Konsilio

Ĝi konsistas el Aktivaj Membroj lote kolektitaj tri monatojn antaŭ la Ĝenerala Kunveno. La nombro de anoj de la Civitana Konsilio egalas la entjeran parton de la kvadrata radiko de la asocia membronombro. Ilia mandato daŭras inter du Ĝeneralaj Kunvenoj. La Civitana Konsilio esprimas deziron por la modifoj en la programo EDE kaj en la statuto. Ĝi ankaŭ iniciatas la gazetarajn komunikojn.

9.3 Faka Konsilio

Ĝiaj anoj estas unue proponitaj de la Federacia Konsilio al la Estraro. La Estraro tiam decidas ĉu plusendi la kandidatiĝon al la Faka Konsilio, kiu sola rajtas nomumi novajn anojn. Ilia nombro ne estas limigita. La Faka Konsilio konsilas inter alie pri la ekonomia politiko, redaktas gazetarajn komunikojn kaj respondas la fakajn demandojn de la Federacia Konsilio kaj de la Estraro. Ĝi preparas buĝetan analizon kaj rekomendojn pri kotizoj.

Artikolo 10 : Estraro de la Asocio

10.1 Estrar-Elekta Komisiono

la Estrar-Elekta Komisiono konsistas el:

  • du membroj de la Federacia Konsilio;
  • du membroj de la Civitana Konsilio;
  • unu membro de la Faka Konsilio.

Ĝi elektas ĉiujare la estraranojn, kun ilia konsento, inter la membroj de la asocio.

10.2 Estraro

Ĝi konsistas el prezidanto, laŭleĝa mandatito de la asocio, eventuale el unu aŭ pluraj vic-prezidanto(j), el kasisto responsa pri la financa konto, eventuale vickasisto, el sekretario responsa pri informinterŝanĝoj sine de la Federacio kaj pri la arkivoj, kaj eventuale unu aŭ pluraj vicsekretarioj. Ne eblas esti estrarano dum pli ol kvin sinsekvaj jaroj. La elspezoj estas pag-ordonataj de la prezidanto. La prezidanto reprezentas la asocion en tribunaloj kaj en ĉiuj faroj de la civila vivado. Ĉiu delegito de la Asocio devas posedi siajn civilajn rajtojn. La Estraro decidas pri la transloko de la Sidejo kaj pri publikigo de gazetaraj komunikoj. Ĝi redaktas statutŝanĝojn.

Artikolo 11 : Ĝenerala Kunveno

La Ĝenerala Kunveno enhavas ĉiujn membrojn. Ĝi kuniĝas ĉiujare. Almenaŭ du semajnojn antaŭe, ĉiu membro ricevos la agadraporton kaj la financan raporton. La Sekretario sendas per retmesaĝo la rezulton de la voĉnombrado. Por decidoj pri statutŝanĝo, ŝanĝo en la programo EDE (celŝanĝo), ŝanĝo de la interna regularo kaj malfondo necesas almenaŭ du trionoj de la esprimitaj voĉoj, se pli ol duono de la membroj balotis. Kaze de egalnombreco de la voĉoj, la decido estas laŭ la esprimita voĉo de la prezidanto.

Artikolo 12 :

La vivrimedoj de la Asocio konsistas el la kotizoj kaj mondonacoj de ĝiaj membroj. La kasisto pretigos librotenadon pri enspezoj kaj elspezoj.

Ĉapitro IV : Modifo de la statuto kaj malfondo

Artikolo 13 :

la malfondo povas esti decidita per voĉdono de la Ĝenerala Kunveno, speciale se la celo de la federacio iĝus definitive realigita. Kaze de malfondo, la Ĝenerala Kunveno de la membroj nomas likvidanton, membron aŭ ne.

Artikolo 14 :

La prezidanto devas transdoni ene de tri monatoj al la Instanca Tribunalo de Strasburgo la deklarojn koncerne :

  • la ŝanĝiĝojn pri la konsisto de la estraro
  • la modifojn en la statutoj
  • la translokon de la sidejo
  • la malfondon.

Artikolo 15 :

La interna regularo estas redaktata de la Estraro kaj voĉdonigata al la Ĝenerala Kunveno. Ĝi difinas la kotizojn.


Farita en Strasburgo la 21an de oktobro 2003 kaj subskribita post la Konstitua Asembleo.


Modifota en la 19a de marto 2011 laŭ propono de la Estraro kaj voĉdono en la Ĝenerala Kunveno por enpotencigo ekde januaro 2012.

 
statuto-shangho.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2015/05/13 18:53 de gmed
 
Recent changes RSS feed Creative Commons License Donate Powered by PHP Valid XHTML 1.0 Valid CSS Driven by DokuWiki