Hejmpaĝo > Notre programme

Notre programme

Baza skeleta programo de la EDE-federacio

Homaj Rajtoj estas la bazo de nia tuta agado, kiel prezentitaj en la Universala Deklaro de Unuiĝintaj Nacioj kaj ni volas atingi la kompletan aplikon de tiu Deklaro en Eŭropo.

I. Eŭropo estas en si mem internacia.

  1. Ni volas tiun fakton konsciigi ĉe Europ-Uniaj civitanoj.
  2. Ni estas por tio, ke la membroŝtatoj aldonu en siaj edukaj programoj eŭropan kaj ekologian perspektivojn. Interalie prezenton de ambaŭ vidpunktoj, kiam temas pri historiaj konfliktoj inter eŭropaj landoj.

II. Demokratio de unuopaj landoj devas esti pluevoluigata al Internacia Demokratio.

  1. Por solvi tuteŭropajn problemojn, la referendumoj devas iĝi pli kutimaj. Ni estas por la principoj de civitana iniciato kaj malcentra decidado.
  2. Samtempe devas esti europa leĝo, kiu devigas la amaskomunikilojn restarigi la veron en la samaj proporcioj kiel la erarigaj informoj, kiujn ili dissendis.
  3. Internacia demokrateco bezonas neŭtralan internacian lingvon.

III. Esperanto kaj lingvaj rajtoj

  1. Lingvaj rajtoj devas esti agnoskataj al ĉiuj historiaj malplimultoj kaj al ĉiuj novaj malplimultoj en Eŭropo.
  2. Ni volas, ke la natura kaj kultura ĉirkaŭaĵo estu protektata. Tio inkluzivas la protektadon de la lingva diverseco, simile al la natur-diverseco.
  3. Ni estas kontraŭ tia, ŝajna, nedemokratia plurlingveco, kia ĝi estas praktikata nuntempe de la instancoj de EU.
  4. Ni rekomendas aktivan demokratian lingvan politikon kun ebligo de uzo de ĉiuj lingvoj de EU inkluzive Esperanton.





Post la proponoj de Alsóörs kaj unua redakto, la supra Baza skeleta programo de la EDE-federacio estis proponita kaj voĉdonita en marto 2011. Ĝi estis amendita en junio 2013 en Alsóörs. La federacia programo valida de 2003 ĝis 2011 troviĝas malsupre. La naciaj sekcioj povas komplemente voĉdoni pri certaj temoj de sia nacia programo por pli efike demokratiigi la Eŭropan Union. Jen kelkaj ideoj el 2018 :

- Post la unua frazo pri « Homaj Rajtoj », aldoni : « Por tio ni petos ke ĉiu lando, membro de Eŭropa Unio, dediĉu 1 % de sia milita buĝeto por helpi la integradon de migrantoj. » (André Weiss)
- Anstataŭigi « Ni estas kontraŭ tia, ŝajna, nedemokratia plurlingveco, kia ĝi estas praktikata nuntempe de la instancoj de EU. » per « Ni deziras veran plurlingvecon, kiu ne estas la nuna lingvopraktikado de la instancoj de EU, kies plurlingveco estas nur ŝajna, kaj kiu estas fakte nedemokratia. Vera plurlingveco estas malfacila, sed Esperanto povas helpi ĝin. » (Pierre Dieumegard)
- Balotsistemo : Ni subtenas la proporcian voĉdonon, sed deziras studi la proporcian ascendan voĉdonon kiel priskribite en tiu franclingva paĝo (Aldono de ?)





La ĉi-suba federacia programo validis inter 2003 kaj 2010. La federacia programo valida ekde 2011 troviĝas supre.

ENKONDUKO

La fundamenta historio de la eŭropa konstruado estas por nia movado streĉo starigi veran eŭropan internacian demokration, kiu celas al feliĉo de la aliĝintaj popoloj kaj de la civitanoj, kaj montri vojon al paciga strukturiĝo de mondo.

De la kvalito kaj efikeco de tiu demokrateco dependas justa pritrakto de ĉiuj aliaj aspektoj de eŭropa politiko.
La nun funkciantan Eŭropon taksas majoritato de ties civitanoj tute neperfekta, kaj eĉ foje netolerebla.
Ni rekonas kiel ĝusta la publikan plendon pro ĝia demokrateco-deficito.
El tio fontas granda nombro da malfacilaĵoj por la eŭropaj civitanoj.
Fine, tiu demokrateco-deficito malhelpas alpropriĝon de eŭropa identeco, tiom por la civitanoj mem kiom por la cetera mondo.

Nia programo « por disvolvi demokratecon laŭ la mezuro de Eŭropo » venas do de tiu konstato, kaj estas la ŝlosilo por vera fonda akto celanta eŭropan demokratecon kaj ties efikecon.
Sur la politika tereno ni defendas la ideon, ke demokrateco nepras, por ke ni fieru pri nia eŭropa civitaneco.
Ni defendas la ideon, ke tiu civitaneco ne povas konstruiĝi sur la ruinoj de nia naciaj, regionaj identecoj.
Ni devas esti la gardantoj de subsidiareco, de plurkultureco, de plurlingvismo. Eŭropo devas enkonduki nek novan hegemonion, nek novajn submetiĝojn de ties civitanoj.

Jen sekvas la programo de nia movado ; en la nuna stato ĝi ampleksas celojn, ilojn, rimedojn, atentigojn. Ĝi ne ambicias respondi ĉiujn punktojn de la politika mastrumado. Intence ni nur celas krei kondiĉojn por demokratio. La sekvaj atingendaĵoj estas nepraj antaŭkondiĉoj por ke ajna politika organizo povu demokratie labori. Ni fidas pri tio, ke se tiuj punktoj estas realigataj, tiam de la demokratia procezo fontos la ĝustaj vojoj de politiko por la civitanoj.

1. LA UNUA KRITERIO DE DEMOKRATIO ESTAS ESPRIMO-RAJTO

Ne sufiĉas ĝin proklami.
Por esti kredindaj rilate nian engaĝiĝon pri tiu nepra antaŭpostulo, necesas proponi precizajn rimedojn por certigi efektivecon de tiu rajto por ĉiu eŭropa civitano sen diskriminacio laŭ nacieco, lingvo, riĉeco, ktp.
Nia originaleco rilate la aliaj partioj, kiuj enskribas la celitan demokratan konstruadon en siaj programoj, estas deklari necesa la uzon de neŭtrala lingvo kiel laborlingvo en la parlamentaj komisionoj kaj kiel ponto-lingvo por senpera komunikado inter ĉiuj eŭropaj civitanoj. Ni konstatis la neefikecon de la preskribita multlingvismo de la dominantaj lingvoj, sistemo kiu fakte kondukas al la nura dominado de la angla. Ni volas Eŭropon de civitanoj sen hegemonio.

Ni estas pragmataj kaj klare eldiras nian proponon :
Ĉiu pludisvolvu propran lingvon, sen ekonomiaj, politikaj nek kulturaj malhelpoj.
Ĉiu akiru senpage per minimuma strebo, la internacian neŭtralan lingvon, esperanto.
Fine ĉiu rehavos liberecon kaj eblon lerni tiom da lingvoj kiom li deziras, sen devigo kaj trudo, t.e. por sia plezuro kaj kultura pliriĉiĝo.

Graveco de ĉi tiu lingva antaŭpostulo por konstrui eŭropan demokratecon povas esti ilustrita jene :

- La komisionoj estas teorie du- aŭ tri-lingvaj, sed praktike, pro laŭdira efikeco, ili fariĝas unulingvaj, profite al nuraj parolantoj de la angla.
Tiu ĉi situacio kompreneble ŝuldoŝarĝas la efikecon kaj demokratecon de la debatoj, kaj submetas la finajn decidojn al influo de unusola lingva, kultura kaj politika grupo.
Ni rimarkigu, ke la lando portanto de tiu lingvo kaj kulturo estas tiu, kiu plej ofte kontraŭstaris la eŭropan konstruon. Indas ankaŭ substreki, ke tiu dominado en la debatoj kaj eĉ en informado pere de la lingvo, estas breĉo ofertita al la potencega Usono, kiu neniam kaŝis sian malplezuron vidi Eŭropunion fariĝi pli efika konkurenco sur ekonomia kaj politika terenoj.

- Rilate efikecon, uzo de la angla estas handikapo ŝarĝo por la ekonomia eŭropodisvolviĝo.
Ĉi tie ni povas montri la malbonan bilancon de kosto kompare kun efikeco, al kio aldoniĝas aro da maljustaĵoj.
Ni povas aserti, ke la investado, kiun devas fari la edukaj instancoj kaj poste la entreprenoj de ĉiuj ne angloparolantaj regionoj reprezentas ekonomian handikapon.
Temas pri vera lingva imposto pagita de la plimulto de eŭropaj civitanoj profite al tiuj, kiuj ne devas pagi, sed ĝin profitas kiel lingvoklerigo-provizantoj : anglaj kaj usonaj entreprenoj.

- Dungado en la sferoj scienca, komerca, politika, eŭropaj funkciuloj, okazas laŭ lingva prefero, kiel atestas la ofte menciata postulo « english mother tongue » en la dunganoncoj eŭropaj kaj eĉ naciaj.
Tiuj anoncoj estas punendaj ĉar kontraŭaj al la eŭropa konvencio de homaj kaj civitanaj rajtoj.

Jen surprizo, karaj eŭropanoj, estas aliaj solvoj, ni volas malhelpi la damaĝon, kiun oni volas fari al vi kaj al estontaj generacioj !

Efektive, nura legopovo de teknika angla lingvo nune necesas kaj eĉ sufiĉas por teknikisto, inĝeniero kaj esploristo. Oni do povas,se temas nur pri utilo, kvaronigi la nombrojn de lernohoroj de la angla en la eduksistemo, des pli ke tiu instruado tute ne garantias (eĉ male) konstruon de eŭropa demokratio.

Ŝance de pli ol 120 jaroj ekzistas porkomunika lingvo esperanto, kiu jam pruviĝis efika en internaciaj interŝanĝoj, same por la ĉiutaga vivo kiel por la diversaj sciofakoj.

Tiu politike neŭtrala lingvo, kiun oni povas facile lerni, en rekorde mallonga tempo - ankaŭ per modernaj pedagogiaj iloj - estas garantio por reciproka respekto inter civitanoj de malsamaj gepatraj lingvoj, rilate ilian esprimrajton kaj iliajn interesojn ĝenerale.

Ĉar esperanto-lernado postulas malpli da investo (dekoble malpli da horoj), nova lingva politiko fariĝas facile financebla, kun tuja profito, se oni forlasas la troinvestadon por la angla, kiu daŭre misefikas por granda plimulto de eŭropaj civitanoj.
Uzo de esperanto ebligas recentrigi lernado- kaj produkto-investadon al vere kulturaj celoj.
Per malgranda investo por Esperanto eblas sufiĉe malaltigi la elspezon de lingvolernado por ĉiuj kaj samtempe atingi pli da kultura kaj politika ekvilibro.

Tiujn kvalitojn agnoskis UNESCO en la 1956-a jaro.

Tiam Eŭropo povos esti ekzemplo de sukcesa integrado, kiu aktive respektas diversecon de sia kultura kaj lingva komuna havaĵo.
Eŭropo, montrante ke ĝia motoro kaj ideologia referenco ne estas hegemonio, logos simpation kaj ricevos volontan kunlaboron de aliaj landoj.
Tiel, tiu vera sendependeco de Eŭropo, enskribita en la kulturaj kaj lingvaj faktoj, estos multe pli signifoplena ol ĉiuj principo-deklaroj taksitaj neefikaj de la civitanoj.
La lingva politiko, kiun proponas nia listo « Eŭropo, Demokratio, Esperanto », signifas pli da justo, da egaleco ; signifas respekton de la diverseco kaj konservado de la eŭropa kultura specifeco ; ĝi stimulas efikan lernadon de aliaj lingvoj, pro tio ke Esperanto ludas faciligan rolon ene de lingvolernado ; fine ĝi signifas alvenon de civitana Eŭropo, solidara kaj efika.

2. DEMOKRATIO GARANTIAS KAJ DISVOLVAS PERILOJN POR PACIGAJ KAJ KONSTRUIVAJ DEBATOJ

Ni volas esti iniciatantoj de streboj por efektiviĝo de eŭropaj solidarecoj, de interŝanĝoj, de protekto de naturmedioj, kulturmedioj, lingvomedioj. Ni proponas ilojn por garantii kaj ampleksigi la liberojn, por certigi ekvilibron inter la povoj, ktp.

- Por garantioj pri la kvalito de la informoj.
La industrio pri informado iĝis unuaranga industrio en la mondo kaj ĝenerale submetita al premo de financaj potencoj.
Estas necese samtempe garantii sendependecon de la informoj kun protekto de la ĵurnalistoj kaj malhelpi la mensogajn manipulojn kun ties teruraj konsekvencoj...
La principo estas, leĝe trudi al la posedantoj de amaskumunukiloj, la kontraŭdiran debaton de la informoj, laŭ manieroj difinitaj de parlamenta komisiono.
Aliaj dispozicioj kiel la kontrol-komisionoj estas perfektigendaj.
Ja, ni opinias, ke klopodo altigi la kvaliton de informoj per leĝa devigo de kontraŭ-diro, kuntiras veran inciton al kritiko kaj klareco, kiuj estas nepraj iloj de demokratio.

- Por garantioj pri partopreno en socia kaj politika debato, kaj dispono de konoj kaj efektiva atingo de klereco kiel fundamenta rajto. Ni devigas ĉiujn vendistojn de interreta servo, disponigi senpage kvalitan aliron al publika eŭropa servilo, kiu devas permesi la jenan servojn ankaŭ senpage, kiel fundaj rajtoj de ĉiu civitano :

  • sekurigitan leterskatolon, kun elektronika subskribo leĝe agnoskita kaj garantiita, kun rimedoj por laŭvola kriptado aŭ aŭtentiko de mesaĝoj,
  • partoprenilon al debatoj kaj voĉdonoj laŭ la leĝaj kondiĉoj,
  • plenan disponon de publikaj kon-fontoj efike organizitaj kaj senliman disponigon de konoj pedagogie prezentitaj ĝis nivelo de universitata doktoriĝo. La lingvoj uzataj estos minimume ĉiuj vivantaj lingvoj por eldono ĝis la nivelo de abituriento, kaj esperanto por la tuto sen malhelpi plian uzon de alia lingvo ĝis plej alta kurso.

- Ni konsideras ke la libereco kaj sendependeco de la ĵurnalistoj kaj la fidindeco de la interŝanĝoj postulas, ke same sendependaj estu la iloj, kiujn ili uzas, alivorte, la ’teknologioj pri informado’. Je tiu spirito ni subtenas la movadon por liberaj programoj, kaj pli precize ilian nuntempan batalon kontraŭ patentoj por iu ajn nemateriala spirita laboro kiel libroj, matematikaj formuloj kaj informatikaj programoj.

- Por partopreniga demokratio, dank’ al eblo de referendum-alvoko decidita laŭ proceduro de civitana iniciato.
Pro ofta konstato, ke la instancoj eĉ demokratie elektitaj foje ne scias ĝustatempe decidi, akcepti novajn ideojn ofte tamen urĝaj ktp. ni taksas, kiel bona, la eblon de alvoko al referendumo kondiĉe ke, laŭleĝe la nombro de la petantoj estas atingita kaj la konstituciaj kriterioj pri subsidiareco estas respektataj.
Tiel por problemoj, laŭ rekonitaj ampleksoj ĉu regiona, nacia eŭropa, peticio por alvoko al referendumo de la celita loĝantaro ebligos efektiviĝon de rekta, partopreniga demokratio.
Per ĝia ekzisto-fakto, tiu konstitucia dispozicio spronos la aŭskulto- kaj invento-kapablojn de la elektitaj instancoj.

- Por Eŭropo kun civitanoj, sen iu ajn diskriminacio, nek laŭ riĉeco, nek laŭ geografio, ktp.
La eŭropa civitaneco devas aperi en praktiko por ĉiu civitano.
Aparte, eblo de restado en regionoj malsimilaj al tiu de origino laŭ kulturo aŭ lingvo, estontu proponita al ĉiuj junuloj, sendepende laŭ la daŭro de iliaj lernadoj kaj studoj.
La aliaj rimedoj de malkovro de la eŭropa diverseco estu disvolvitaj, priatentante kompenson de ekonomiaj malfortoj : ekzemple por la partneriĝoj, la interkulturaj art-verkoj.
Ni subtenas, kiel nepra, la disvolviĝon de interŝanĝoj de metilernantoj, lernantoj, studentoj, instruistoj, ŝtatoficistoj, kaj iuj ajn ekonomiagantoj, ĉiam laŭ iliaj bonvoloj.
Ni postulas egalecon inter la civitanoj por propriĝo de la eŭropa civitaneco.
Ni agnoskigos la principon de kvoto por konsisto de la eŭropa oficistaro por malhelpi iun ajn diskriminacion, ekzemple lingvaj, kulturaj, kaj distancaj.
Tiuj dispozicioj estas necesaj por fondi la solidarecan kaj civitanecan sentojn de europanoj kaj la demokratan aspiron.

3. DEMOKRATIO GARANTIAS ANKAŬ RESPEKTON DE LA MINORITATOJ

- Por la protekto de la lingvaj kaj kulturaj hejmgrundoj.
La pluvivo de la minoritatoj postulas protektajn dispoziciojn, celantaj pluteni la kritikan densecon, kiu nepras por vivteni lingvon, kulturon, popolon.
Ni volas, ke stato de lingva kaj kultura pejzaĝo en Eŭropa Unio estu esplorita kaj eldonita.
Tiu stat-raporto estos referenco por defendo-politiko de kultura kaj lingva heredaĵo.
Ĝi atenteme raportos pri la minoritatoj kaj respektos la principojn de subsidiareco.
Laŭ nia sento, tia politiko de lingva kaj kultura protekto same gravas kiel aliaj mezuraĵoj de disvolviĝo kaj efikoj de Eŭropa Unio.
Tiu postulo aldonendas al la fundamentaj leĝaj tekstoj de la Unio.
Tia politiko ofertos la dispoziciojn kaj ilojn, utilaj por ĉiu protekto de multkultureco kaj multlingveco de Eŭropa Unio.
Per tiaj dispozicioj ni celas garantii aktivan respekton de la minoritatoj, konservon de la kulturaj riĉaĵoj, certigon de respekto al la hejm-radikoj, rajton por loĝ-proksimiĝo laŭ lingvaj kaj kulturaj radikoj.
Ni substrekas nian zorgemon por la koncepto de hejmgrundo ĉu kultura ĉu lingva, apogita de nia zorgemo por aplikado de la principo de subsidiareco.
Tiel la eŭropa identeco stariĝos, ne per sekigo de la radikoj de ĉiu eŭropano sed per ampleksiĝo de la valoroj de toleremo kaj solidareco.

- La difino de demokratio entenas por ni, ke ĉiu ajn minoritato devas ricevi esprimo-rajton kaj esprimo-rimedon, tiel ke ĝia vidpunkto estu facile rimarkebla de la unuopaj civitanoj sen elspezo aŭ aparta streĉo, same kiel la majoritataj principoj. Tiu eldoniva emo, devas ja tamen malpermesi eldonon de propagando pri deklaroj, mesaĝoj kaj aliaj periloj kiuj rekte aŭ malrekte kontraŭus la principojn de homaj kaj popolaj rajtoj.

4. RESPEKTO DE HOMAJ RAJTOJ

La ĝenerala kadro de demokratia politiko estas la difinoj de civitaneco kaj homaj rajtoj. Tiuj estas entenataj en la universalaj deklaracioj de homaj rajtoj kaj eŭropaj civitanoj kaj infanoj. Tiuj estas nia gvidilo.
La ĉefa kaj plej konata teksto estas la Deklaracio de homaj rajtoj de 1948. Ni konsideras, ke ĉiuj postvenintaj kaj postvenontaj tekstoj devas ne proponi forigon de iu ajn punkto el tiu deklaracio ; ties principoj estu superaj kaj ne malhelpeblaj de postaj deklaroj.
Kompreneble tiu starpunkto sopiras sincere al pliaj atingoj de homaro kaj rekonas apartajn tekstojn, kiuj precizigas rajtojn ekzemple por infanoj.







filmeto FR 2014
filmeto FR 2009
filmeto DE 2009
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info


A télécharger : les nouveaux documents d’information :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

info documents

Registriĝi ĉe tiu retejo

Vi petis por kontribui en forumo rezervita al registritaj vizitantoj.

Personaj ensalutiloj

Indiku ĉi tie vian nomon kaj retpoŝtadreson. Via persona ensalutilo rapide alvenos al vi retletere.