Hejmpaĝo > Nos actions 2022 > 2010 - 2014 > Invito al politika diskuto en Hungarujo [2013-06-14/16]

Invito al politika diskuto en Hungarujo [2013-06-14/16]

mardo 1a januaro 2013

Invito al la 13-a politika diskuto pri lingvaj problemoj en Alsóörs de la 14a ĝis 16a de junio 2013, ĉe lago Balatono en Hungarujo.

NB : Se aliĝas almenaŭ 3-5 eksterlandanoj, tiam hungaraj EDE-anoj antaŭe organizos 2-tagan viziton en Budapeŝto (klaku ĉi tien por vidi la programon el antaŭa jaro).

Speciala temo :
Uzi la ŝancon politike disvastigi la konscion pri internacia lingva demokratio.

Partoprenantaro bulgara, franca, germana, hispana, pola kaj hungara.
Raporto je la fino malsupre

Bonvenas politikemaj civitanoj por diskuti ankaŭ pri aktualaj politikaj temoj kaj la komunikadproblemo en la Eŭropa Unio pro la manko de demokratie komuna lingvo.

La uzata lingvo estos precipe Esperanto. Sed bonvenas ankaŭ civitanoj kun politika intereso, parolantaj nur la hungaran, germanan aŭ anglan. Iliaj aldonoj estos tradukataj.

Aktivuloj el la internacia partio EDE (Eŭropo Demokratio Esperanto) raportos pri siaj tiusencaj laboroj. Se Vi volas prelegi aŭ raporti pri esperanto-politika temo bonvolu mendi vian emon.

Senkosta loĝado kaj sen partoprenkotizo por ĝis 20 personoj en la domo ! Bonvolu ĝustatempe aliĝi, se vi volas senpage tranokti, precipe en 4-litaj ĉambroj. Ne problemas en la najbareco pli „lukse“ loĝi, tamen relative ne multe kosta.

Adreso de la renkontiĝo :
- HU-8226 Alsóőrs, Honvéd u. 20

Poŝtelefono (nur en la tempo de la renkontiĝo) :
- el eksterlando : 0036-203163619
- el Hungarujo : 06-203163619

Pliaj informoj antaŭe :
- rete : Eumacko@aol.com
- telefone : 0049-89-280788

Programskeleto :

Vendredo, 14.junio.2013
- Alveno de partoprenantoj kiuj tranoktas en la domo
- 16.00 – 22.00 : Akcepto.
- 19.00 – 21.00 : Interkona vespero kaj vespermanĝo.

Sabato, 15.junio.2013
- 08.00 – 08.30 : Matenmanĝo en la domo.
- 09.00 – 09.15 : Malfermo, salutoj.
- 09.15 – 12.00 : La ŝancoj partopreni la EU-balotojn en EU-landoj.
- 12.30 – 14.00 : Tagmanĝo en la apuda restoracio.
- 14.15 – 15.00 : La aktuala politika situacio en la EU, antau unu jaro de la parlamentaj balotoj.
- 15.15 – 17.00 : Skeleto de la eble komuna programo de EDE-federaciaj landoj.
- 17.00 – 17.30 : Paŭzo kun kafo aŭ teo.
- 17.30 – 19.30 : Komparo la balotsistemojn en diversaj EU landoj.
- 20.00 – 21.00 : Vespermanĝo en iu restoracio en la proksimeco de Alsoörs.

Dimanĉo, 16.junio.2013

- 09.00 – 12.00 : Proponoj por kaj diskutoj pri komuna internacia politika kunlaboro.
- 12.30 – 14.00 : Adiaŭa tagmanĝo en la apuda restoracio.

Priskribo la vojaĝo de Budapeŝto al Alsóörs

- Se vi alvenas en Budapeŝto per aviadilo aŭ trajno, vi devas atingi la sudan stacidomon (Déli pályaudvar) por pluvojaĝi per trajno al Alsoörs. De la flughaveno vi povas per regula buso veturi ĝis la lasta haltejo de la metroo 3, de tie veturu ĝis la centro de Budapeŝto kaj ŝanĝu la metroon (ĉe Deáktér) en direkto „Déli pályaudvar”. (Kompreneble eblas ankaŭ per taksio atingi la bezonatan stacidomon, sed tio kostas pli ol la publikaj veturiloj.)

- En „Déli pályaudvar” aĉetu bileton ĝis Alsóörs. Dumtage, preskaŭ ĉiuhore veturas tien trajnoj. La vojaĝo daŭras 2 ĝis 2,5 horojn, dependas per kiu trajno vi vojaĝas. Ĉe la lago Balatono ofte haltas la trajno, atentu ke vi ĝuste eltrajniĝas.

- En Alsóörs, post la eltrajniĝo iru el la stacidomo al la ĉefa strato, turniĝu maldekstren kaj post ĉirkaŭ 200 metroj turniĝu dekstre en la straton „Máy János”. Iru monten, la 5a strato maldekstre estas „Honvéd u.”. La lasta domo dekstre en la strato kun numero 20 estas la renkontejo.

- Pliajn informojn pri la lago Balatono kaj Alsóörs sub : balaton.hu. Jen mapo de Alsóörs.

Propono por la vojaĝo el Eŭropo al Budapeŝto

Kiu deziras vojaĝi kaj malmultekoste kaj CO2-ŝpareme, uzu buson Eurolines. Bileto tien-reen el Parizo ĝis Budapeŝto, aĉetita en franca Eurolines, 30-90 tagojn antaŭ la vojaĝo, kostas 55 ĝis 95 €, la veturado daŭras 21 horojn.

Flugon serĉu ekz. en billigflieger.deeasyvols.frskyscanner.fr, vidu la avi-firmaojn de la Budapeŝta flughaveno. Flugo el Parizo per Easyjet tien-reen kostas ekde 94 €.

Raporto de Eŭgen Macko

Je la 14a ĝis la 16a de junio 2013 okazis en Alsóörs ĉe la lago Balatono la 13a politika diskuto pri Lingvaj Rajtoj en la Europa Unio.

Ĉeestis partoprenantoj el 5 EŭropUniaj Landoj : Francio, Germanio, Pollando, Hungario, en kiuj EDE estas agnoskita kiel politika partio au politika organizaĵo kaj Bulgario ĵus mendis la agnoskon ĉe ŝtataj organoj.

Robert Leleu raportis pri la laboro de EDE-Francio kaj la komencitaj preparlaboroj por la 2014a EŭropUniaj Parlamentaj Balotoj. Li emfazis la gravecon de la origine komencita agadmaniero de „sube“, de EDE-FR, alparoli senpere la civitanojn antaŭ la balotoj.

Stanislav Rynduch emfazis por EDE-Germanio ankaŭ la gravecon de senpera agado de „sube“, laŭ kiu ĝi sekvis la francan EDE partoprenante la EU-balotojn. La Germanoj volas ankaŭ ĉifoje partopreni la 2014an EU-balotojn, se ili sukcesas ree kolekti 4.000 subskribojn (kiel en 2009 eĉ 7.000), kio precipe dependas de la helpa apogo de esperantistoj.

Kazimierz Krzyżak raportis pri la granda sukceso de la EDE-Pollando. Ĝian metodon oni povus nomi „desupre“, char ili sukcesis alparoli Parlamentanojn kaj eĉ Senatanojn, altrangajn politikistojn, por apogi Esperanton. Li emfazis, ke tio sukcesis nur pro la internacie politika direkteco de EDE. Tion ne sukcesis fari la Pola Esperanto-movado.

Blazio Wacha raportis pri la metodo de la EDE-Hungario. La verŝhajneco partopreni la EU-Parlamentajn balotojn estas malgranda, pro la necesaj multnombraj subskriboj. Tamen, se la hungaraj esperantistoj estus pli lojalaj al politika movado de EDE, pro la grandnombraj esp-istoj, eĉ eblus atingi la necesajn subskribojn. Ĝis nun, EDE-HU organizis prelegojn kun ankaŭ altrangaj prelegantoj, ĝenerale pri lingva demokrateco kaj aktive informis la „eksteran“ mondon pri Esperanto.

Bojidar Leonov el Bulgario, informis pri la fondo de EDE-Bulgario ĵus mendita ĉe la ŝtataj organoj, kiu pro burokratiaj kialoj verŝajne daŭros kelkajn semajnojn. Pro la konateco kaj aktiveco de Profesoro Leonov en diversaj organizaĵoj en Bulgario, EDE havos bonan disiganton. Sian volon kunorganizi EDE-Bulgario-n, esprimis ankaŭ Prof-ino Eva Bogaĝjeva, kiu ankaŭ havas grandan konatecon kaj en Esperanto-movado kaj ekstere en la scienca mondo de universitato kaj per tio ĉe junaj studentoj.

Stefan Mac Gill informis nin pri la nova stretegio de UEA, kiu estas atendebla post la novelektita estraro kun la prezidanteco de Mark Fettes. Estis rimarkebla la nova vento, kiu ne situas rigide ĉe politika neŭtraleco, sed akceptas la realecon, kio jam ĉiam montriĝis en la politika reago de ekstera mondo, ankaŭ se la esperantistoj ofte ne volis tion akcepti.

Kaszás Attila malonge klarigis la politikan situacion de la lando en kiu okazis nia kunveno. Li nomis (iomete ironie) la hungaran nuntempan politikan doktrinon „Orbanismo“ laŭ la nuna hungara prezidanto Viktor Orban.

Eŭgen Macko emfazis la gravecon de internacia kunlaboro en la EDE-Federacio kiel sekvo de sukceso por ĉiu landa agado. Ni konkrete spertas, ke la sukceso de unu landa agado instigas la plulaboron de aliaj. La diligenta laboro de la Pola EDE donis novan elanon al aliaj landaj asocioj. Sendepende de la metodo, ĉu de sube au de supre, plej grave por EDE ĝenerale estas la inter-nacia kunlaboro, pri la akcepto de la minimuma Federacia Programo.

Tiun, jam longe diskutitan Federacian Programon el la jaro 2011, en la nuna kunveno ni ree pridiskutis kaj nur kun malgrandaj plibonigoj, la partoprenantoj, reprezentantoj el ĉiu lando, kie EDE estas ĝis nun oficiale de la ŝtato agnoskita, kun unuanima voĉdono estis akceptinta kaj nun metinta en la reto por plua diskutakcepto. Vidu ĉi tie

filmeto FR 2014
filmeto FR 2009
filmeto DE 2009
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info

A télécharger : les nouveaux documents d’information :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

info documents