Hejmpaĝo > Documents > Monda Himno

Monda Himno

sabato 8a oktobro 2011

Monda Himno
kantebla laŭ la melodio de la „Eŭropa Himno“,
t.e. el la 9-a sinfonio de Beethoven

Muroj de miljaroj baras
vojon al tutmonda bon’.
Inter ni landlimoj staras,
regas jen perfort’, jen mon’.

Kelkaj vivas en mizero
ne eskapas el malriĉ’,
kelkaj restas en sufero,
mankas ŝanĉo por feliĉ’.

Inter ni, la nekonatoj
forgesiĝas simpla ver’ :
ĉiuj homoj estas fratoj,
vivas sur la sama ter’.

Havas ni nur unu mondon,
sekve ĝin konservu ni,
formu familian rondon
por tutmonda harmoni’.

Homa digno, homaj rajtoj
gvidu nin al nia cel’,
homojn kun malsamaj trajtoj
ĉiu kun aparta bel’.

Homaj rajtoj, homaj devoj
regu sur la tersurfac’
por ke plenumiĝu revoj
por ke realiĝu pac’.

Por feliĉo en estonto
jen valoras nia pen’.
Amo estu nia fonto
por labori por kompren’.

Novaj sentoj, novaj ventoj
blovu nun tra land’ kaj mar’,
floru ĉiuj kontinentoj,
floru tuta la homar’.

Ulrich Matthias, 2011-05-22,
pruntoj de Zamenhof, Schiller, Hoffmann von Fallersleben
libere disvastigebla

Monda Himno
kantebla laŭ la melodio de la „Eŭropa Himno“,
t.e. el la 9-a sinfonio de Beethoven

Muroj de miljaroj baras
vojon al tutmonda bon’.
Inter ni landlimoj staras,
regas jen perfort’, jen mon’.

Kelkaj vivas en mizero
ne eskapas el malriĉ’,
kelkaj restas en sufero,
mankas ŝanĉo por feliĉ’.

Inter ni, la nekonatoj
forgesiĝas simpla ver’ :
ĉiuj homoj estas fratoj,
vivas sur la sama ter’.

Havas ni nur unu mondon,
sekve ĝin konservu ni,
formu familian rondon
por tutmonda harmoni’.

Homa digno, homaj rajtoj
gvidu nin al nia cel’,
homojn kun malsamaj trajtoj
ĉiu kun aparta bel’.

Homaj rajtoj, homaj devoj
regu sur la tersurfac’
por ke plenumiĝu revoj
por ke realiĝu pac’.

Por feliĉo en estonto
jen valoras nia pen’.
Amo estu nia fonto
por labori por kompren’.

Novaj sentoj, novaj ventoj
blovu nun tra land’ kaj mar’,
floru ĉiuj kontinentoj,
floru tuta la homar’.

Ulrich Matthias, 2011-05-22,
pruntoj de Zamenhof, Schiller, Hoffmann von Fallersleben
libere disvastigebla







filmeto FR 2014
filmeto FR 2009
filmeto DE 2009
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info


A télécharger : les nouveaux documents d’information :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

info documents