Invito al la 7-a politika renkonto en Alsóörs
(ĉe lago Balatono en Hungarujo)
Bonvenas politikemaj civitanoj el la Eŭropa Unio por diskuti pri aktualaj politikaj temoj en la EU kaj pri la komunikad-malfacilaĵoj pro manko de demokrate komuna lingvo.
Temo de la diskuto : Kiun lingvon bezonas la Eŭropa Unio por internacia kompreniĝo ?
La uzata lingvo estos precipe Esperanto. Sed bonvenas ankaŭ civitanoj kun politika intereso, parolantaj nur la hungaran aŭ germanan lingvojn. Iliaj aldonoj estos tradukataj.
Aktivuloj el la internacia partio EDE (Eŭropo Demokratio Esperanto) el Francujo kaj Germanujo raportos pri siaj laboroj kaj spertoj.
Programskeleto de la renkonto
Adreso : Alsóőrs, Honvéd utca 20
poŝtelefono el eksterlando : 0036-203163619
poŝtelefono el Hungarujo : 06-203163619 (nur dum la renkontiĝo)
Pliaj informoj antaŭe ĉe Eugen Macko :
rete : Eumacko@aol.com
telefone : 0049 89 280788
Vendredo 01.06.2007
16.00 – 22.00 Alveno kaj akcepto de partoprenantoj kiuj tranoktas en la domo
19.00 – 21.00 Interkona vespero kaj vespermanĝo
Sabato 02.06.2007
08.00 – 08.30 Matenmanĝo en la domo
09.00 – 09.15 Malfermo, Salutoj
09.15 – 12.00 Prelegoj kaj diskutoj (temo : Internacia politiko kaj komprenmalfacilaĵoj)
12.30 – 14.00 Tagmangxo en la apuda restoracio.
14.15 – 15.00 La aktuala politika situacio en Hungarujo kaj ĝia influo al internaciaj rilatoj (Prelego kaj diskutoj)
15.15 – 17.00 La politika situacio en aliaj eŭropaj najbarlandoj kaj la rilatoj al la Eŭropa Unio (Raportoj kaj diskutoj)
17.00 – 17.30 Kaf- kaj te-paŭzo
17.30 – 19.30 Komparo de la situacioj en diversaj EU-landoj. Kio estas komuna, kio ne ? (Aldonoj, diskutoj, sugestoj)
20.00 – 21.00 Vespermanĝo en iu restoracio en la proksimeco de Alsoörs.
Dimanĉo 03.06.2007
08.00 – 08.30 Matenmanĉo en la domo
09.00 – 12.00 Proponoj kaj diskutoj pri komuna internacia politika kunlaboro.
12.30 – 14.00 Adiaŭa tagmanĝo en la apuda restoracio
Kiu deziras raporti pri la politika situacio en la propra lando, aŭ prelegi pri la menciita temo, bonvolu kontakti rete la oganizanton.