EDE partoprenis la 100-an UK-on en Lilo (Francujo) inter la 25-a de julio kaj 1-a de aŭgusto 2015, tie informis, kunsidis, prelegis. Jen UK-programo
- Sabaton ekde 19h okazis Movada Foiro en la ĉefa kongreseja halo.
- Preterpasu nian tablon (n-ro 4) por saluti aŭ diskuti
- Anoncis ĉeeston Pierre D, Elisabeth B, Bert Ŝ, Thierry S.
- Mardon, de 9h ĝis 10h30, planita en salono ’Bourlet’ en domo MRES** por 30-65 homoj, fakte okazinta en ŝtuparo kun 35 homoj el 7 landoj, publika membrokunveno kun simpatiantoj, anoncata kiel « Agado por Esperanto en politika kunteksto » kun
- prelego de Eŭgen Macko : « EDE estas la plej konsekvenca politika movado en la EU por INTERNACIA DEMOKRATIO », ĉ. 15 minutojn, sekvata de demandoj kaj diskuto kun la ĉeestantoj
- prelego de Thierry Saladin : « Kiom valoras Esperanto por plibonigi la Eŭropan Union » kun informo pri la projekto TUJ kaj prezento de ĝiaj t-ĉemizoj, ĉ. 7 minutojn, sekvata de demandoj kaj diskuto kun la ĉeestantoj
- Informoj kaj novaĵoj pri la EDE-sekcioj
- Mardon, posttagmeze, en iu salono de la UKejo, ĉeestis 15 homoj el 6 lando.
- Ĵaŭdon, de 16h45 ĝis 17h45, en salono ’Grzębowski’ en domo MRES** por 30-65 homoj, partoprenita de 30 homoj el 9 landoj, serio de 2 konferencoj, anoncata kiel « Esperanto en politika kunteksto » :
- prelego de Pierre Dieumegard : « Ĉu demokratio eblas en plurlingva lando ? » (pri Aŭstro-Hungario, Rusio kaj Eŭropa Unio)
- prelego de Thierry Saladin : « Kiom valoras Esperanto por plibonigi la Eŭropan Union »
** MRES : La domo domo Maison Régionale de l’Environnement et des Solidarités situas en strato 23 rue Gosselet, je 20- ĝis 30-minuta piedirado de la UK-ejo.
Raporteto
Dum la UK en Lille, estis planitaj du kunvenoj de EDE, sed fakte estis tri, gvidataj de Denis-Serge Clopeau.
Marde matene, pro fuŝaĵoj en organizo, kaj plimalpli da malbonvolo en partoprenantoj de du kunvenoj, ni ne havis la planitan salonon. Do ni kunvenis en la koridoro kaj la najbara ŝtuparo. Estis trideko da partoprenantoj, el pluraj landoj. Unue prelegis Eŭgen Macko pri specifaj trajtoj de EDE, kaj poste Thierry Saladin pri diktatureco de nuna Eŭropa Unio. Poste estis sinprezento de agadoj en kelkaj landoj, ĉefe Francio kaj Pollando, sed ankaŭ Bulgario, Germanio kaj Britio. En Francio, oni agas "desube", partopreninte en eŭropa baloto de 2014, ĉefe por esti videbla en televida oficiala kampanjo. En Pollando, oni agas "desupre", per kontaktoj kun politikistoj. En Pollando, grava rezulto estas ke Esperanto estas agnoskita kiel
nemateriala heredajho de Pollando.
Marde posttagmeze, la kroma kunveno (por kompensi fuŝan kunvenon de la mateno) okazis en la ĉefa loko de UK, kaj ebligis partoprenigi kelkaj novajn homojn.
Ĵaŭde, prelegis Pierre Dieumegard pri komparo de nuna Eŭropa Unio kun Aŭstrio-Hungario antaŭ unu jarcento kaj Francio antaŭ kelkaj jarcentoj ; poste prelegis ankoraù Thierry Saladin. Ankaŭ estis novaj klarigoj pri agado de pola asocio de EDE, kiu povus esti modelo por aliaj landaj asocioj.
Ni decidis nenion, tamen tiuj klarigoj pri situacioj en diversaj landoj estis utilaj por esperi plibonigi komunajn agadojn dum venontaj jaroj. Raportis Pierre Dieumegard
Aliĝis UK-on almenaŭ la sekvaj EDE-anoj aŭ simpatiantoj :
Aini Vääräniemi, Suomujo
Aleks Kadar, Parizo, Francujo
Andrea Ruzicska, Budapeŝto, Hungarujo
Bengt Nordlöf, Svedujo
Bernard Cornevin, Parizo, Francujo
Bert Schumann, Rennes, Francujo
Carlos Spinola, Hispanujo
Christian Lavarenne, Francujo
Claire Lauffenburger-Simon, Francujo
Claude Bodson, Montigny, Francujo
Cyrille Hurstel, Obernai, Francujo
Denis-Serge Clopeau, Theix, Francujo
Didier Cornuet, StGenis Pouilly
Didier Janot, Parizo, Francujo
Eliane Apcher, Billom, Francujo
Elisabeth Barbay, Bondy, Francujo
Emmanuel Debanne, Parizo, Francujo
Emmanuelle Paris, Bourg St Maurice
Eugen Macko (Dr.), Munkeno, Germanujo
Eva Bojaĝeva (Prof., Plovdiv, Bulgarujo
Fabien Tschudy, Strassbourg, Francujo
Francis Bernard, Mas Saint Chely
Francis Desmares, Sarzeau, Francujo
Françoise Le Strat, La Baule
Françoise Noireau, Toulon, Francujo
François Lo Jacomo, Parizo, Francujo
François Xavier Gilbert, Meuse, Francujo
Geneviève Martin, Saulxures, Francujo
Guy Camy, Oloron Sainte Marie, Francujo
Henri Lafargue, Choisy le Roi, Francujo
Janek Bender, Germanujo
Jannick Huet, Rennes, Francujo
Jacqueline Poux, Avanen Aveney, Francujo
Jean-Claude Roy, Salouël, Francujo
Jeanine Ratouchniak, Belcodene, Francujo
Jérôme Auclair, Clamart, Francujo
Laurent Vignaud, Angers, Francujo
Laure Patas d’Illiers, Parizo, Francujo
Manjo Clopeau, Theix, Francujo
Marcelle Provost, Orléans, Francujo
Marie-Claude Boreggio, Strasbourg, Francujo
Martine Ragonnet, Montpellier, Francujo
Matthieu Lecesne, Parizo, Francujo
Maurice Juy, Sarlat, Francujo
Michèle Abada-Simon, Asnières, Francujo
Monique Arnaud, Bénévent, Francujo
Monique Juy, Sarlat, Francujo
Olivier Leroux, Salouël, Francujo
Otto Nelken, Warstein, Germanujo
Peggy Ley, Hamburg, Germanujo
Philippe Chavignon, Guillaumes, Francujo
Pierre Bouvier, Jourgnac, Francujo
Pierre Dieumegard, Orléans, Francujo
Pierre Grollemund, Saint Etienne, Francujo
Reinhard Selten (Prof.), Königswinter, Germanujo
Renato Corsetti, Romo, Italujo
Rene Ballaguy, Burret / Pamiers, Francujo
Robert Kueny, Geishouse, Francujo
Ronaldo Nobel, Nijmegen, Nederlando
Sabine Peingnez, Lille, Francujo
Sebastian Kirf, Emden, Germanujo
Sebastien Montagne, Nantes, Francujo
Simone Cajelot, Fraize, Francujo
Solange-Agnes Durou, Pau, Francujo
Stefan MacGill, Budapeŝto, Hungario
Sylviane Lafargue, Choisy le Roi, Francujo
Sylvie Plantier, Villefranche sur Saône, Francujo
Thérèse Depecker, Bourg St. Maurice, Francujo
Thierry Saladin, Montpellier, Francujo
Thomas Cordonnier, Thionville, Francujo
Ulrich Heinemann, Henstedt-Ulzburg ĉe Hamburgo, Germanujo
Uschi Nelken, Warstein, Germanujo
Vincent Peingnez, Lille, Francujo
Zlatko Tišljar, Maribor, Slovenujo
Por aldoni (forigi) vian nomon kaj urbon,
sendu retleteron al : bertox@free.fr.