EDE partoprenis la 101-an UK-on en Nitro (Slovakujo) inter la 23-a kaj 30-a de julio 2016, tie informis, kunsidis, prelegis. Jen UK-programo
- Sabaton, ekde 19h, Movada Foiro en la ĉefa kongreseja halo.
- Deĵoris precipe Marcelle Provost kaj Laure Patas d’Illiers
- Preterpasu nian tablon por saluti aŭ diskuti
- Marde, 14h-16h, en salono Zvara (por 60 homoj)
- Reprezentitaj estis : EDE-Francio de prezidanto Pierre Dieumegard, EDE-Germanio de vicprezidanto Eugen Macko, EDE-Pollando de prezidanto Eduard Kozyra, EDE-Hungario de prezidantino Andrea Ruzicska.
- La kunvenon malfermis enkondukprelego de Eugen Macko, poste prelegis Pierre Dieumegard, Laure Patas d’Illiers kaj Marcelle Provost.
- La kunvenon ĉeestis pli ol 40 personoj el 12 landoj : Francio (12) , Germanio (6), Pollando (6), Hungario (4), Litovio (2), Danio (2), Belgio (2), Britio (2), Slovenio (1), Svislando (1), Nederlando(1), Brazilo (1).
- Ĉefa temo estis la nova situacio en la Eŭropa Unio post la foriro de Britio el la EU (Brexit). Konklude el la prelegoj kaj de la diskutoj, povas esti dirita, ke ne estas esencaj ŝanĝoj atendeblaj en la situacio de la lingva demokratio. Tio signifas por EDE kaj en Esperantujo, ke ni plu devas lukti por justa, demokrata solvo de la lingva problemo en la EU.
- Interesan aldonon faris Eduardo Kozyra pri Pola EDE, kiu agas desupre. Ĝi organizas Esperanto-apogan grupon de parlamentanoj per kiuj eblas Esperanto-ligitajn proponojn fari en la Sejmo. La Pola EDE jam tiel atingis grandan sukceson kun la akcepto de Esperanto, kiel „kulturheredaĵo en Pollando“.
- Internacia Konferenco pri la „Perspektivoj de lingva komunikado en la Europa Unio“, kunlabore kun la universitatoj kaj Slovaka E-Federacio, okazis la 28-29an de julio 2016 en la Filozofa Universitato de Nitra. Invititaj estis profesoroj, politikistoj kaj ankau la movado EDE. Pierre Dieumegard kaj Eugen Macko prezentis en 2-foja 20-minuta prelego kaj en sekvaj respondoj al diskut-demandoj, pri la politike aktiva solvo de lingvaj problemoj, kiun celas EDE.
Aliĝis UK-on almenaŭ la sekvaj EDE-anoj aŭ simpatiantoj :
Aleks Kadar, Parizo, Francujo
Bert Schumann, Rennes, Francujo
Didier Janot, Parizo, Francujo
Eugen Macko, Munkeno, Germanujo
Geneviève Martin, Saulxures, Francujo
Henri Lafargue, Choisy le Roi, Francujo
Jannick Huet, Rennes, Francujo
Johan Derks, Belgrado, Serbujo
Kanjo Mitev Kanov, Galabovo, Bulgarujo
Lajos Molnár, Budapeŝto, Hungarujo
Laure Patas d’Illiers, Parizo, Francujo
Michèle Abada-Simon, Asnières, Francujo
Marcelle Provost, Orléans, Francujo
Maurice Juy, Sarlat, Francujo
Monique Juy, Sarlat, Francujo
Otto Nelken, Warstein, Germanujo
Pierre Dieumegard, Orléans, Francujo
Reinhard Selten (Prof.), Königswinter, Germanujo
Renato Corsetti, Londono, Britujo
Stefan MacGill, Budapeŝto, Hungarujo
Sylviane Lafargue, Choisy le Roi, Francujo
Uschi Nelken, Warstein, Germanujo
Zlatko Tišljar, Maribor, Slovenujo
Por aldoni (forigi) vian nomon kaj urbon,
sendu retleteron al : bertox@free.fr.