Hejmpaĝo > Nos actions 2022 > 2005 - 2009 > Raporto pri Politika diskuto en Hungarujo [2007-06-01/03]

Raporto pri Politika diskuto en Hungarujo [2007-06-01/03]

lundo 16a julio 2007

Raporto pri la 7-a politika renkonto en Alsóörs
(ĉe lago Balatono en Hungaruo)

Sabate la 7-an de julio, en Alsóörs, oni resumis la diskutojn kaj reagojn post la 7-a politika renkonto. Ĝeneralaj konkludoj estis :

a) La intereso pri politika agado ene de la Esperantomovado lastatempe pligrandiĝis. Ĝisnunaj skeptikuloj ŝanĝis la opinion kaj promesis apogon.
b) La turniĝo al la ekstera mondo estas esence grava por la estonta movado. (Legu ankaŭ la artikolon de la UEA-prezidanto R. Corsetti en n-ro 1205 de la revuo Esperanto)
c) La turniĝo eksteren aŭtomate elvokos politikan reagon, al kiu devus esti esperanto-politike reagota.

La partoprenintoj emfazis la priparolatajn enhavojn kaj decidis jenajn agojn por la estonteco :

1. Fondi la hungaran sekcion de la tuteŭropa partio EDE jam ekzistanta en Francujo kaj Germanujo.
_Por la fondo de partio necesas 10 personoj. Jam el la ĝisnunaj reagoj montriĝis, ke ne estos malfacile atingi tiun grupeton de fondantoj.
_Bonvolu ĉiuj, kiuj volas kunlabori kaj kunfondi la Hungaran Sekcion de EDE, anonciĝu ĉe la koordinanto : Géza Schuller, rete : schullerg@freemail.hu

2. Estos fondota hungara ret-diskutlisto de EDE pri eŭrop-politikaj demandoj, kie eblas esperante kaj hungare aldoni siajn opiniojn.
_Intertempe la listo jam funkcias ! Bonvolu por pliaj informoj kaj partpoprendeziroj turniĝi kun Thierry Salomon, rete : tsalomon@hotmail.com

3. Estis decidite organizi informtablojn en Budapeŝto pri Esperanto kaj, se la partio jam ekzistas, pri EDE, laŭ la metodo de la jam tradiciaj Munkenaj faroj.
_Ni havas ankaŭ la feliĉon bonvenigi inter ni novan Esp.-lernantinon Andrea, kiu profesie konas la farendaĵojn ĉe similaj aranĝoj en Budapeŝto.

Bonvolu noti !
La venonta informtablo okazos sabatos, la 15-an septembro en Budapeŝto, antaŭvideble sur la placo Deák Ferenc tér. La postvenonta okazos sabaton, la 6-an de oktobron. La horaro estos verŝajne de la 11-a ĝis la 15-a horo. Pliajn informojn bonvolu peti ankaŭ de Thierry Salomon.

PS : Hieraŭ, sabaton, la 14-an de julio, la munkenaj esperantistoj denove faris, ĉi-foje ĉe brila vetero (lastmonate nin forviŝis pluvo) sukcesan informtablon. Sur la tuko pendinta ĉe la informtablo legeblis grandlitere Esperante : "Esperanto la lingvo por internacia dialogo". Ni observis multe da pasantoj, kiuj preterirante rigardis la surskribon kaj diris ion pri tio al siaj kunirantoj. Jam por tio valoras la peno !
Entute 14 junaj homoj alvenis, kiuj ĝis nun nenion sciis pri tiu internacia lingvo, sed ili opinias ke havi ion similan, simple estus bone. Multaj de tiuj jam ion aŭdis aux eĉ lernis Esperanton kaj miras ke ĝi ankoraŭ ekzistas, ĉar ili lastatempe nenion aŭdis pri ĝi. Precipe 5 pli aĝaj personoj iam jam komencis lerni. Ili ĉiuj deziris multe da sukceso por renovigo de la kampanjo.

Eŭgeno Macko

filmeto FR 2014
filmeto FR 2009
filmeto DE 2009
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info

A télécharger : les nouveaux documents d’information :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

info documents