Hejmpaĝo > Gazetaraj komunikoj > Bondeziroj al la Prezidanto de la Eŭropa Komisiono [2012-01-31]

Bondeziroj al la Prezidanto de la Eŭropa Komisiono [2012-01-31]

mardo 31a januaro 2012

PDF - 63.6 kb

Letero al s-ro
José Manuel Durão Barroso
Presidente da Comissão Europeia
1049 Bruxelas
Bélgica



Sinjoro Prezidanto de la Eŭropa Komisiono,

La estraro de Eŭropo Demokratio Esperanto prezentas al vi siajn bondezirojn por tiu nova jaro 2012, verŝajne riĉa je eŭropaj eventoj.

Ni esperas, ke en tiu nova jaro la Unio trovu la vojon de interpopolaj kaj interlandaj solidareco kaj kunhelpado tiaj, kiaj ili estas skribitaj en la traktatoj. Ni bedaŭras la tristan spektaklon de 2011, kie la grandaj batas la malgrandajn ; la malgrandaj ribelas aŭ estas piedpermataj, kaj multaj civitanoj sentas, ke la Komisiono traktas la membroŝtatojn laŭ ilia milita aŭ financa potenco.

Ni ankaŭ konstatas, ke ekstereŭropaj potencoj pli kaj pli diktas siajn volojn al Eŭropo kaj la eŭropaj landoj, kaj Eŭropo ŝajnas regata de la bankoj por la bankoj, simpla milita protektejo de NATO, kaj komerca oportuno por produktoj fabrikitaj en foraj landoj, kun aldone energia dependeco pri kiu neniu zorgas. Tio ŝajnas al ni danĝera, kaj aparte maldemokrata.

Pri demokratio estus bone, ke tiu vorto ne plu estu uzata por nomi la plutokratiajn oligarkiojn, kiujn oni trovas en multaj landoj de la Unio, inkluzive la plej grandaj. Demokratio komenciĝas per la respekto de la balotoj, sed ĝi estas multe pli ol periodaj balotoj inter kiuj la popolo nur povas elteni la decidojn de la regantoj. Kompreneble la Komisione ne devas enmiksiĝi en la interna politiko de la membroŝtatoj, sed ĝi povas demandadi la popolojn pri iliaj voloj koncerne la agadon de la Unio. Tiucele ĝi povos uzi la loton, kiu estas oportuna ilo por kolekti reprezentajn arojn. Ni ekzemple bedaŭras, ke la "Eŭropa Konsultado de la civitanoj" ne plu okazas ekde 2009 (www.european-citizens-consultations.eu).

Restas tamen la problemo de la lingvoj, ĉar tiuj asembleoj havas sencon nur se la partoprenantoj povas interŝanĝi vidpunktojn. En tiu cirkonstanco ni kredas, ke la Komisione ne nepre devigu la uzadon de oficialaj lingvoj de la membroŝtatoj, kaj estus danĝere sin apogi sur la lingvoj de la dominantaj landoj de la Unio. Por favori neniun, Esperanto estas solvo serioze pripensenda despli, ke ĝi estas tre facile lernebla.

Sinjoro Prezidanto, povu vi tiom kiom eblas liberiĝi de la logikoj de dominado militaj, ekonomiaj, kulturaj de nia mondo, kaj centrigi la civitanojn en viaj taskoj. Ni deziras al vi bonegan jaron 2012.


Bert Schumann, prezidanto
Bertrand Hugon, sekretario
Eugen Macko, vic-prezidanto
Guillem Gómez Blanch, vic sekretario
Zoltán Hubert, kasisto

La 30an de januaro 2012


PDF - 54.9 kb

Respondo

La respondo, datita je 2012-feb-21, legeblas dekste (franclingve).

 

JPEG - 12.3 kb
filmeto FR 2014
JPEG - 3.5 kb
filmeto FR 2009
JPEG - 4.5 kb
filmeto DE 2009
JPEG - 3.3 kb
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info


Elŝutu la novajn informilojn :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

Dokumentoj

SPIP | | Mapo de la retejo | Gvati vivon de la retejo RSS 2.0