Hejmpaĝo > Gazetaraj komunikoj > Jaro 2014 riĉa je debatoj [2013-12-26]

Jaro 2014 riĉa je debatoj [2013-12-26]

ĵaŭdo 26a decembro 2013

La jaro 2013 finiĝas malbone por la Eŭropa Unio.
Ne okazis granda katastrofo, neniu milito, neniu epidemio, sed aro de etaj faktoj montrantaj ke la politika organizo de EŬropo malbona fartas.

La 5an de decembro, gazetarkomunikaĵo de Eurostat indikis ke la povreco kaj sociala ekskludo altiĝas en Eŭropo : "En 2012, 124,5 milionoj da personoj, reprezentantaj 24,8% de la populacio, estis minacata de povreco aŭ sociala ekskludo en la EU, kontraŭ 24,3% en 2011 kaj 23,7% en 2008" 1. Tio ja bedaŭrindas, spite ke la artikolo 3 de la Lisbona Traktato asertas, ke "La Unio celas promocii la pacon, siajn valorojn kaj la bonstaton de siaj popoloj" ; en la lastaj jaroj, la bonfarto evidente malsukcesis.

Du semajnojn poste, la 19an de decembro, la taksagentejo Standard and Poor malbonigis la noton de la Eŭropa Unio de AAA al AA+ 2. Inter la kialoj legeblas "ke la kohereco inter la Dudek-Ok estas malpli signifa kaj ke iuj membroŝtatoj riskas rifuzi financi la EU-buĝeton."

La postan tagon, la 20an de decembro, la plurlingva retejo Presseurop (www.presseurop.eu) ĉesis funkcii. Tiu retejo ekzistis ekde 2009, danke al financado de la Eŭropa Komisiono. La principo estis tiel difinita : "Ĉiutage, la redakcio elektos, tradukos al dek lingvoj kaj konfrontos kion la eŭropa kaj monda gazetaro skribas plej novan kaj originalan pri Eŭropo. Ne pri la institucia Eŭropo, jam bone propagandata, sed pri la Eŭropo, kiun spertas la virinoj kaj viroj". Kun ĉi tiu perdo, la eŭropaj civitanoj ankoraŭ pli malhavos ilojn por konfronti siajn ideojn.

Kondiĉo necesa por demokratio estas demokratia debato. Eŭropo (ankoraŭ) ne havas komunan lingvon kaj la interŝanĝoj de opinioj inter ĝiaj civitanoj bezonas tradukojn el unu lingvo al alia, kaj inverse. PressEurop estis ilo, kiu kreis ligon inter la malsamaj popoloj formantaj la Eŭropan Union, kaj kiu pliigis la "ligitecon inter la Dudek-Ok", kio ebligis iom pli da "paco kaj bonstato" inter la loĝantoj.

Malgraŭ ĉiuj tiuj malbonaj novaĵoj, la eŭropa ideo ne mortis. En 2014, Eŭropo-Demokratio-Esperanto daŭrigas labori por reala demokratio en Eŭropo, precipe en la lingva kampo, por promocii egalrajtan lingvon kunhavatan de ĉiuj. Tiucele, ni prezentos listojn de kandidatoj por la elektoj al la Eŭropa Parlamento de la 25a de majo.

Ligitaj kun tiuj, kiuj kredas pri demokratia debato por antaŭenigi la socion, ni deziras bonan kaj feliĉan jaron 2014 al cxiuj.

Pierre Dieumegard, sekretario de Eŭropo-Demokratio-Esperanto (Francujo)


1 epp.eurostat.ec.europa.eu
2 www.lemonde.fr
Gazetara komuniko

JPEG - 12.3 kb
filmeto FR 2014
JPEG - 3.5 kb
filmeto FR 2009
JPEG - 4.5 kb
filmeto DE 2009
JPEG - 3.3 kb
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info


Elŝutu la novajn informilojn :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

Dokumentoj

SPIP | | Mapo de la retejo | Gvati vivon de la retejo RSS 2.0