Hejmpaĝo > Gazetaraj komunikoj > Enketa komisiono en la nacia asembleo pri la lingvaj misuzoj aktualaj en (...)

Enketa komisiono en la nacia asembleo pri la lingvaj misuzoj aktualaj en Francujo [2013-03-18]

lundo 18a marto 2013

Kunteksto :

La 4an de februaro 2012, registriĝis ĉe la Prezidejo de la (franca) Nacia Asembleo propono de rezolucio celanta kreon de enketa komisiono pri la lingvaj misuzoj aktualaj en Francujo, taskata proponi agojn por la defendo kaj promocio de la franca lingvo ; prezenitaj de Gesinjoroj Jean-Jacques CANDELIER, Patrice CARVALHO, Gaby CHARROUX, André CHASSAIGNE, Marc DOLEZ kaj Jacqueline FRAYSSE, deputitoj. (legi france)

Gazetara komuniko (pdf) :

La franca sekcio de la movado Eŭropo Demokratio Esperanto bonvenigas la rezoluciproponon por krei enketkomisionon pri aktualaj lingvaj misuzoj en Francujo. La membroŝtatoj de la EU ankoraŭ ne konsciiĝis pri la ekonomiaj, kulturaj kaj sociaj problemoj rilate al la determino de la publika politiko pri fremdaj lingvoj. La ne-interveno kaj la manko de debato pri la temo kondukas al malegalecoj en la kultura industrio kaj al enormaj investoj en la vivlonga edukado, kiuj garantias nek la konservon de la lingvoj de EU, nek la kreon de eŭropa publika spaco malfermita al ĉiu civitano. La movado Eŭropo Demokratio Esperanto esperas ke tiu ĉi rezoluciprojekto sukcesos kaj ke la registara agado en la lingva areo estas moviĝas al pli bona kontrolo de la elspezoj kaŭzitaj de la "ĉio-por-la-angla" politiko kaj al pli granda respekto de la civitanoj kaj de iliaj lingvoj.

Emmanuel Debanne
Prezidanto de Eŭropo Demokratio Esperanto, franca sekcio

Kontakto :
Pierre Dieumegard
Sekretario de Eŭropo Demokratio Esperanto, franca sekcio
pierre.dieumegard ĉe free.fr
tel. +33 665 778 668


  • Ĉu vi sciis ? « La instruado de fremdaj lingvoj kiel publika politiko » estas la titolo de raporto de François GRIN por la Alta Konsilo de Taksado de la Lernejo. (legi france)
  • Ĉu vi sciis ? La Komuna Eŭropa Referenckadro por la lingvoj uzeblas en Esperanto. Oni povas trapasi la ekzamenojn de diversaj niveloj havantaj oficialan valoron en tuta Eŭropo. (legi plu)

JPEG - 12.3 kb
filmeto FR 2014
JPEG - 3.5 kb
filmeto FR 2009
JPEG - 4.5 kb
filmeto DE 2009
JPEG - 3.3 kb
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info


Elŝutu la novajn informilojn :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

Dokumentoj

SPIP | | Mapo de la retejo | Gvati vivon de la retejo RSS 2.0