Gazetara komuniko (pdf france) |
Eŭropo Demokratio Esperanto (Francujo) adiaŭas Albert Jacquard, la scienciston kaj la humaniston. EDE omaĝas lian universalan spiriton, kiu kreis konsiderindan ponton inter la plej progresintaj sciencaj konoj kaj la amplekso de liaj filozofiaj pripensoj laŭ la tradicio de Klerismo. Eŭropo Demokratio Esperanto omaĝas ankaŭ la klaran vizion, kiun li donis en la amaskomunikiloj pri la internacia lingvo Esperanto. EDE ne forgesas, ke por la eŭropaj balotoj de 2004 kaj 2009, Albert Jacquard konsentis patroni la listojn de ĝia movado. |
Kontakto :
Pierre Dieumegard, sekretario de EDE-Francujo +33 - 665 778 668, presse@e-d-e.org Dokumentoj aldonaj pri Albert Jacquard sube A. Jacquard fotita de F. Lo Jacomo |
![]() |