Hejmpaĝo > Communiqués de presse > Europo Demokratio Esperanto en konstitucia perspektivo [2005-06-22]

Europo Demokratio Esperanto en konstitucia perspektivo [2005-06-22]

merkredo 22a junio 2005

Europo Demokratio Esperanto en konstitucia perspektivo

La movado E°D°E° decidas pli disvolvi siajn politikajn pripenson, debaton kaj proponaron en kunteksto de starigo de konstitucio por Eŭropa Unio.
Ĝi proklamas sian kompetentecon pri tia starigo pro la sekvaj faktoj :

E°D°E° estas denaske politika movado je Europa skalo.

E°D°E° disponas taŭgajn ilojn por demokrate debati kaj eldoni stariĝantajn proponojn, la internacia lingvo esperanto estas la kominika ponto, kiu garantias kulturan ekvilibron de la influoj kaj referencoj de la starigataj tekstoj.

E°D°E° disponas jam en ĝia denaska programo ĉefajn punktojn, kiuj estas konsirataj kiel fundaj en konstitucia teksto.

E°D°E° konsideras, ke la vojo proponita de la unua "konvencio" sub prezidenteco de la eksprezidento de franca respubliko Valéry GISCARD d’ESTAING fiaskis.
E°D°E konsideras, ke sukceso estos atingita nur dank al efektiva partopreno de la civitanoj mem, kaj per demokrata elekto de konstitucia asembleo kun klara mandato.

E°D°E° atentigas pri la aparta rolo de konstitucio.
Ja ĝi estas "politika" fondo de Eŭropa Unio (EUropo) kaj fundo de juro, ĉar tia teksto devas garantii la fundajn rajtojn kaj liberojn por ĉiu civitano.
Ja ankau ĝi estas "politika" fondo de EUropo kaj fundo de juro, ĉar tia teksto devas garantii demokratian ekvilibron de la povoj, krom efikeco kaj krom respekto de historiaj heredaĵoj de la popoloj.
Pro tiuj nepraj punktoj, E°D°E° laboras por proponi klarajn, jure validajn, kaj plejmulte aprobitajn tekstojn je trafa konstitucia celo.
E°D°E° deklaras, ke konstitucio devas ricevi aprobon de du trionoj de la civitanoj, laŭ principo, ke juro respektendota de cxiuj estu kiel eble plej multnombre aprobita. Rilate rajtoj kaj liberoj E°D°E° atentos ke ne estos iu ajn rezigno aŭ neglekto de jam eldonita "universala deklaracio" de 1948. Por evidentigi tiun civitanan aprobon, referenduma vojo aspektas la sola demokratia vojo por tia fondo. Plia precizigo estas , ke tiuj referendumoj estos organizotaj samtempe en ĉiuj membro-ŝtatoj, kaj ke la aliĝo al tiu "politika" Europa fondo estos solena deklaro de ĉiu popolo laŭ kadro de rekonitaj membro-ŝtatoj. Sekve la konstitucia teksto devas, priskribi la konsekvencojn, kiuj fontos por cxiu nuna sxtato-membro... cxu sekve de aligxo, cxu sekve de ne aligxo aux mal-al-igxo al tiu fonda konstitucia teksto. Tio signifas, ke tiu teksto estos proklamita, kiel sojlo por la "politika" Europo.

Jen malfermo de kurteno sur ampleksa pripenso-kampo, jen deklaro de intenco de E°D°E°, kiu konscias pri necesa kunlaboro de ĉiu kompetenco por taŭga atingo. Tio estas ja invito al kunlaboro kun ĉiuj aliaj movadoj.

filmeto FR 2014
filmeto FR 2009
filmeto DE 2009
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info

A télécharger : les nouveaux documents d’information :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

info documents