La 21an de septembro 2017
Sinjoro Prezidento de la Respubliko
Palais de l’Élysée
55, rue du Faubourg-Saint-Honoré
75008 Paris
Sinjoro Prezidento de la Respubliko,
Ekde la 20a de septembro 2017, la membroŝtatoj de la Unuiĝintaj Nacioj estas invitataj subskribi la Traktaton pri malpermeso de nukleaj armiloj.
Vi konas, Sinjoro Prezidento, la danĝeron de la uzo de nukleaj armiloj kaj la konsekvencojn sur la civilaj loĝantaroj.
Vi konas, Sinjoro Prezidento, la jaran koston de la tenado kaj perfektigo de la deadmona (fortimiga) militforto en la buĝeto de nia lando : ĉirkaŭ 4 milliardoj da eŭroj.
Vi scias, Sinjoro Prezidento, ke nia nuklea armilaro ne protektas nin je atencoj sur notre teritorio kaj ke la uzado de nuklea armilo por defendi la interesojn de Francujo en la mondo estas nepensebla, krom por lanĉi mondan katastrofon.
Ni do postulas ke nia lando subskribu tiun Traktaton kaj ke vi voĉdonigu tiun Traktaton en la Parlamento pour ratifo.
Bonvolu akcepti, Sinjoro Prezidento de la Respubliko, la esprimon de nia tre alta estimo.
Por E-D-E-France
André Weiss
Europe-Démocratie-Espéranto (Francujo) : http://e-d-e.fr
retpoŝto : presse@e-d-e.org
98 rue Michel-Ange, 75016 Paris
Eŭropo-Demokratio-Esperanto : http://www.e-d-e.org